Februaro de 2007

februaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 (29) (30)
aranĝo de 2007
tagoj

Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum februaro de 2007.

  • Apero de nova albumo de Gastono Lafuŝ' okaze de la 50-a datreveno de la unua apero en la ĵurnalo Spirou
  • La borsoindekso de Ŝanhajo falas 8,8 %, kio kaŭzas dismondan vendon de akcioj, tiel ĝeneralan falon en la borsoj.
  • Nord-Koreio permesas denove nuklean kontrolon de UN-inspektoroj
  • Maĥmud Abbas rekonas dum rundvojaĝo en Eŭropo, ke la nova palestina registaro devos rekoni Israelon, la pli fruajn kontraktojn de la palestina registaro, ks.
  • Libano: la hieraŭon de la dua datreveno de la mortigo de la ĉefministro Rafik Hariri, du eksplodoj detruis du aŭtobusojn matene, nordoriente de Bejruto mortigante tri personojn kaj vundante 20 aliajn.
  • post ĝia disiĝo antaŭ 23 jaroj, la rok-muzika grupo The Police anoncas ĝian tutmondan turneon je la venonta printempo. La hieraŭon, ĝi formiĝis de nove dum la malfermo de la trofeo Grammy Award.
  • Laŭ raporto de la IPCC, la klimata diskutgrupo de la Unuiĝintaj Nacioj, la klimatoŝanĝo verŝajne estas kaŭzata de la homo.
  • Dum la malfermo de la Internacia Konferenco de Parizo por ekologia tutmonda regado, Jacques Chirac alvokas triopan revolucion por savi la Teron.

Referencoj

redakti