Supra Hungarujo

(Alidirektita el Felvidék)

Supra Hungarujo estis la norda parto de iama Hungara reĝlando, la t.n. Supra Lando ĝis la Traktato de Trianon en 1920. La nomo simple signifis supran parton de Hungario, poste tiun landparton, kiu ne apartenis al la turkoj. La limoj ofte ŝanĝiĝis ne nur pro la turkoj, sed ankaŭ rilate al Transilvanio. Supra Hungarujo ne estas identa al nuna Slovakio, ja tiam oni ne sciis, ke post jarcentoj tie nova ŝtato estiĝos. Nur en la 19-a jarcento okazis popolnombradoj, kiuj spegulis naciecon de la loĝantoj. Tiuj estas legeblaj en la urboartikoloj. Krom la slovakoj en la sudaj partoj vivis hungaroj en majoritato, precipe en la minurboj germanoj, oriente rutenoj, fine norde iom da poloj.

Supra Hungarujo
Historia regiono
historia regiono [+]

LandoHungara Reĝlando
- koordinatoj49° 0′ 0″ N, 19° 0′ 0″ O (mapo)4919Koordinatoj: 49° 0′ 0″ N, 19° 0′ 0″ O (mapo)


Supra Hungarujo (Tero)
Supra Hungarujo (Tero)
Centra Eŭropo je 1752

Supra Hungarujo (Slovakio)
Supra Hungarujo (Slovakio)
DEC

Map
Supra Hungarujo
vdr
Centra Eŭropo je 1683
Emeriko Thököly

Mezepoko redakti

Ŝajnas, la unua lando estis la Grandmoravia Regno, kiun la hungaraj gentoj disfrakis. Tiu montara regiono estis apenaŭ loĝata kaj estis limgarda zono de la hungaraj gentoj. En 1000 Hungara Reĝlando formiĝis, kies norda parto estis Supra Hungarujo. La limgarda zono ne povis defendi la hungarojn kontraŭ la tataroj en 1241, nur la sporade ekzistantaj fortikaĵoj kontraŭstaris: Pozsony, Nyitra, Komárom. Post la tatara invado ĉeno de fortikaĵoj konstruiĝis, la malnovaj pligrandiĝis: Dévény, Pozsony, Detrekő, Saskő, Szomolány, Beckó, Trencsény, Zólyom, Késmárk, Lubló, Ungvár, Munkács. En la neloĝataj partoj germanoj estis invititaj, kiuj fondis ministajn urbojn. Komence de la 14-a jarcento provizore ĉesis la centra regado, diversaj memdeklaraj kvazaŭreĝoj regis. El ili estis la plej gravaj Mateo Csák, kiu ĝuste en supra parto de Hungarujo, Amádé iom pli oriente regis. La historiistoj pruvis, ke Ĉak estis hungaro havanta 55 fortikaĵojn kaj 400 vilaĝojn kaj havis neniun aferon kun la estonta Slovakio. Iom poste la centra regado de Hungario renaskiĝis kaj regado de Ĉak ĉesis.

 
Preĝejo de Kremnica

Urboj redakti

Alianco de minurboj dum la mezepoko, kie precipe germanoj minadis:

Pentopolis estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko:

En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 urboj:

Duránd Felka Gnézda Igló
Leibic Ólubló Mateóc Ménhárd
Nagyőr Podolin Poprád Ruszkin
Szepesbéla Szepesolaszi Szepesszombat Szepesváralja

En 1526 La Hungara Reĝlando duoniĝis, ankaŭ Supra Hungarujo, kies okcidenta parto apartenis al Habsburgoj. Tiun la Osmana Imperio profitis kaj facile okupis sudan kaj mezan parton de Hungario, oriente Transilvanio formiĝis. Ung, Bereg, Ugocsa kaj Máramaros laŭ latina nomo Partium [parcium] (=partoj, nun Transkarpatio) aldoniĝis al Transilvanio. Iom poste Emeriko Thököly kun helpo de la turkoj okupis Supran Hungarion, kiu tiutempe iĝis la 4-a landparto de Hungario.

En 1919 Hungara Reĝlando disfalis. En orienta flanko de Supra Hungarujo oni proklamis Slovakan Konsilantaran Respublikon, kiu ne vivis longe. Poste formiĝis Ĉeĥoslovakio. Dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 Slovakio formiĝis.

Famuloj redakti

Mihály Tompa, Sándor Petőfi, Mór Jókai, Kálmán Mikszáth, Gyula Krúdy

Vidu ankaŭ redakti