Malfermi la ĉefan menuon

Ferenc KARINTHY ([karinti], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Karinthy Ferenc) estis hungara verkisto, tradukisto kaj dramisto. Lia patro estis Frigyes Karinthy, lia filo estas Márton Karinthy.

Ferenc Karinthy
Karinthy ferenc.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1921 (1921-06-02)
en Budapeŝto
Morto 29-an de februaro 1992 (1992-02-29) (70-jara)
en Budapeŝto
Tombo Fiumei Street Cemetery [#]
Lingvoj hungara lingvo [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Alma mater Internacia Verkada Programo • Universitato Eötvös Loránd [#]
Subskribo Ferenc Karinthy
Familio
Patro Frigyes Karinthy [#]
Patrino Aranka Böhm [#]
Idoj Márton Karinthy [#]
Profesio
Profesio romanisto • dramaturgoverkistotradukistoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto [#]
Honorigoj Kossuth-premio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Ferenc Karinthy naskiĝis la 2-an de junio 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de februaro 1992 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Ferenc Karinthy frekventis Scienca Universitato Péter Pázmányn en sia naskiĝurbo. En 1947 li lernis en Francio, Italio kaj en Svislando, poste li havis postenon en Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ĵurnaladis 3 jarojn ekde 1951, poste li laboris en diversaj teatroj havanta gravajn postenojn. Li ofte vojaĝis eksterlande. Li havis 148 teatrajn debutojn, li ricevis premion Kossuth kaj ankaŭ aliajn premiojn pli frue kaj poste.

Verkoj (elekto)Redakti

  • Don Juan éjszakája (Nokto de Don Juan), romano, 1943
  • Szellemidézés (Fatomado), romano, 1946, dramo en 1957
  • Kőművesek (Masonistoj), romano, 1950
  • Budapesti tavasz (Budapeŝta printempo), romano, 1953, filmo en 1955
  • Ezer év (Mil jaroj), teatraĵo, 1956
  • Víz fölött, víz alatt (Super akvo, sub akvo), noveloj, 1966
  • Pesten és Budán (En Peŝto kaj en Buda), teatraĵoj, 1972
  • Harminchárom (Tridek tri), romano, 1977
  • Budapesti ősz (Budapeŝta aŭtuno), romano, 1982
  • Napló I-III (Notlibro 1-3), 1993

FontojRedakti