Franz Schausberger

Franz SCHAUSBERGER (naskiĝinta la 5-an de februaro 1950 en Steyr) estas aŭstra politikisto de ÖVP) kaj historiisto. Inter aprilo 1996 kaj aprilo 2004 li estis ministroprezidanto de Salcburgio.

Franz Schausberger
Franz Schausberger en 2014
Franz Schausberger en 2014
Persona informo
Franz Schausberger
Naskiĝo 5-an de februaro 1950 (1950-02-05) (74-jaraĝa)
en Steyr
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Salcburgo vd
Partio Aŭstria Popola Partio vd
Profesio
Okupo historiistopolitikisto vd
Aktiva en Salcburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post frekvento de la gimnazio en sia naskiĝurbo li studis ĉe la Salcburga universitato filozofion, pedagogion kaj historion. Paralele al la studoj li komencis fari ĵurnalistaĵojn je Salzburger Volkszeitung. Krome li estis libera kunlaboranto ĉe la katolika semajngazeto Die Furche kaj dum multaj jaroj responsulo pri Salzburg Journal, kvazaŭ la salcburga versio de la ŝatata viena kulturperiodaĵo Wiener Journal. En 1973 Schausberger doktoriĝis Salcburge ĉe la profesoroj Ottokar Blaha kaj Balduin Schwarz pri la filozofo Nicolai Hartmann.

Inter 1988 kaj 1996 li anis ĉe la plej supra ORF-decidkomisiono (ORF-Stiftungsrat). Inter 1989 kaj 1996 li gvidis la reklamfirmaon Industrieteam kiel afergvidanto kaj eldonejestro. Inter 1996 kaj 2004 li krome membris en la estraro de Festivalo de Salcburgo (parte eĉ prezidante), ĉe International Salzburg Association (ISA) kaj estris la kontrolkomisionon de la akcia kompanio Großglockner-Hochalpenstraßen-AG (privata intermonta strato trans Großglockner-montaro). Inter 2000 kaj 2009 li anis ĉe la kontrolkomisiono de la energiprovizanto Salzburg AG (ĝis 2004 prezidante). Inter 2000 kaj 2020 li ĉefis kaj poste honore ĉefis ĉe la veterobservatoria societo Sonnblick de Rauris.

Post forlaso de la politikaj postenoj en Salcburgio (2004) li ekliberprofesiulis; nuntempe Schausberger gvidas la entreprenon European Project Analysis & Conception GmbH (EPAC).

En 1988 li nuptis la ĵurnalistinon kaj eldonistinon Heidi Schausberger-Strobl; la paro havas tri infanojn.

Schausberger membras ĉe la katolikaj studentaj korporacioj Rupertina Salzburg kaj Rheno-Juvavia (ene de ÖCV) kaj ĉe Almgau Salzburg kaj ĉe Sighartstein Neumarkt am Wallersee (ene de MKV). Krome li estas ekde 2013 ano de la Fratio de Sankta Mario de la Animo de Romo kaj ekde 2014 honora kavaliro de la habsburga Georgo-ordeno.

Politike redakti

Jam dum la studentaj jaroj Schausberger engaĝiĝis politike estrante inter 1969 kaj 1971 Salcburge la reprezentan organon de la gestudentoj. Inter 1971 kaj 1979 li estis klubsekretario de ÖVP en la landa parlamento de Salcburgio. Inter 1976 kaj 1980 li ĉefis la porjunulan sekcion de ÖVP (Junge ÖVP) en Salcburgio kaj estis vicestro de la sama organizo. Inter 1979 kaj 1996 li estis deputito en la landa parlamento de Salcburgio kaj samloke inter 1989 kaj 1996 estro de la ÖVP-frakcio. Inter 1996 kaj 2004 li estis ĉefo partia en la federacia lando kaj ano de la tutaŭstria ÖVP-estraro.

En la 24.4.1996 li posteulis je Hans Katschthaler kiel ministroprezidanto; post sukcesa baloto en 1999 li elektiĝis en la 27.4.1999 denove kaj formis sian duan kabineton.

Jen kelkaj atingoj dum lia regado:

  • starigo de la piedpilka stadiono Red Bull Arena en Wals-Siezenheim
  • starigo de la artmuzeo Museum der Moderne sur la urba monto Mönchsberg
  • novkonstruo de la Eta festivalejo (Haus für Mozart)
  • starigo de Salzburg-muzeo sur la placo Mozartplatz
  • fondo de privata medicinuniversitato Paracelsus Medizinische Privatuniversität (en 2002)[1]
  • sekurigo de federaciaj monrimedoj por la alikonstruo de la konservatorio Mozarteum (intertraktoj inter 1997 kaj 2001)
  • starigo de la universitata kampuso Unipark Nonntal[2]

Post perdo de la relativa plejmulto de donitaj voĉoj dum la balotoj de 2004 li retiriĝis politike sur federacilanda skalo. Posteulis lin la socialdemokratino Gabriele Burgstaller.

Eŭroppolitika kariero redakti

Ekde 1996 Schausberger estas membro de la Komitato de regionoj. Por ĝi li inter 2004 kaj 2006 estris la komisionon pri konstituciaj aferoj kaj regado en Eŭropo. Ekde januaro 2006 li estas vicprezidanto de Eŭropa Popola Partio ĉe la Komitato de regionoj.[3] Plurfoje li estris laborrondojn pri Uesta Balkanio de la Komitato de regionoj. En oktobro 2016 la Eŭropa Komisiono nomumis lin speciala konsilisto por landoj aliĝvolemaj je EU, ĉefe por la Balkana duoninsulo kaj Ukrainio.[4] En 2020 EU-komisionano Johannes Hahn ree vokis lin por adjunktado.[5]

Historiscience redakti

Inter 1994 kaj 1996 Schausberger estis lektoro ĉe la Instituto pri socia kaj ekonomia historioj de Roman Sandgruber ĉe la Universitato de Linz. En 1996 li habilitiĝis Salcburge sur la kampo de pli nova aŭstria historio esplorinte la laŭplanan ĝenadon de landparlamenta laboro en Aŭstrio fare de la nazioj. En siaj laboraĵoj ĉefe pri la Unua Respubliko Aŭstrio li implicite montras la fakton ke funkcianta parlamenta demokratio neniam estas afero facila kaj memkomprenebla sed afero ĉiam denove gajnota fare de engaĝiĝemaj demokratoj.[6] La demando pri la kresko de nacisocialisma influo antaŭ Anschluss gravas en siaj sciencaĵoj.[7] Inter 1989 kaj 1996 Schausberger estris esplorsocieton nomitan por Hans Lechner (Dr.-Hans-Lechner-Forschungsgesellschaft) kaj inter 1993 kaj 2019 li estis ano de la estraro de la porsciencista asocio Österreichische Forschungsgemeinschaft. En 1992 li fondis en Salcburgo esplorinstituton pri politikaj kaj historiaj studoj nome Dr.-Wilfried-Haslauer-Bibliothek. Antaŭ 1996 kaj denove post 2004 li ĝin estris. Ekde 1993 li anis ĉe la estraro de la konservativa politika instituto Karl-von-Vogelsang-Instituts zur Erforschung der Geschichte der christlichen Demokratie in Österreich (Vieno) kies prezidanto li fariĝis en majo 2020.[8]

En 2004 li fondis en Salcburgo laborejon por la fortigo de eŭropaj regionpolitikoj Institut der Regionen Europas (IRE); de tiam li estras tie.[9]

Schausberger, kiu flegas prelegi Salcburge kaj aliloke en Eŭropo, publikigis multajn historiajn kaj politiksciencajn laboraĵojn. En la 1.7.2008 li iĝis universitata profesoro en Sopron. La samo okazis en 2014 en Aŭstrio.

Honoroj redakti

  • 1996: Leopold-Kunschak-Preis
  • 1996: Großkreuz des Königlich Norwegischen Verdienstordens (Norvegujo)
  • 1997: Großkreuz des Ordens Leopolds II. (Belgujo)
  • 1999: Großes Silbernes Ehrenzeichen am Bande für die Verdienste um die Republik Österreich[10]
  • 2002: Franz-Schalk-Medaille (en oro; de Viena Filharmonio)
  • 2002: Großkreuz des Ordens des Infanten Dom Henrique (Portugalujo) der Republik Portugal
  • 2004: Großkreuz des Ehrenzeichens des Landes Salzburg
  • 2006: Komturkreuz des Ordens für Verdienste um Litauen (Litovujo)
  • 2007: Wappen der Region Istrien (Kroatujo/Italujo)
  • 2007: Bayerischer Verdienstorden (Germanujo)
  • 2012: Ehrenmedaille für besondere Verdienste um die Region Varaždin (Kroatujo)[11][12]
  • 2013: Komturkreuz des Ungarischen Verdienstordens (Hungarujo)[13]
  • 2014: Ehrensenator der Paracelsus Medizinischen Privatuniversität
  • 2015: Wappenmedaille in Gold der Stadt Salzburg[14]
  • 2015: Mérite Européen (en oro)[15]
  • 2015: Ring des Landes Salzburg[16]
  • 2016: Orden des Kroatischen Flechtwerks (Kroatujo)[17]
  • 2018: honora doktoro je Durrës (Albanujo)
  • 2020: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst 1. Klasse[18]

Verkoj redakti

  • Im Dienste Salzburgs. Zur Geschichte der Salzburger ÖVP. Salzburg 1985.
  • Eine Stadt lernt Demokratie. Bürgermeister Josef Preis und die Salzburger Kommunalpolitik 1919–1927. Salzburg 1988.
  • Josef Hauthaler. Salzburger Bauernführer in schwersten Zeiten. Salzburg 1990.
  • Letzte Chance für die Demokratie. Die Bildung der Regierung Dollfuß I im Mai 1932. Bruch der österreichischen Proporzdemokratie. Wien, Köln, Weimar 1993.
  • Ins Parlament, um es zu zerstören. Das "parlamentarische" Agi(ti)eren der Nationalsozialisten in den Landtagen von Wien, Niederösterreich, Salzburg und Vorarlberg nach den Landtagswahlen 1932. Wien, Köln, Weimar 1995.
  • Volkspartei – Anspruch und Realität. Zur Geschichte der ÖVP seit 1945. (kun Robert Kriechbaumer). Wien, Köln, Weimar 1995.
  • Vom Regierungsproporz zur Konkurrenz. Die Reform der Salzburger Landesverfassung 1998. Wien 1999.
  • Die Ära Haslauer. Salzburg in den siebziger und achtziger Jahren. (kun Herbert Dachs, Roland Floimair, Ernst Hanisch). Wien, Köln, Weimar 2001.
  • Engagement und Bürgersinn. Helmut Schreiner zum Gedenken. Wien, Köln, Weimar 2002.
  • Alle an den Galgen! Der politische „Takeoff“ der „Hitlerbewegung“ bei den Salzburger Gemeindewahlen 1931. Wien, Köln, Weimar 2005.
  • Geschichte und Identität. Festschrift für Robert Kriechbaumer zum 60. Geburtstag. Wien, Köln, Weimar 2008.
  • Der forschende Blick. Beiträge zur Geschichte Österreichs im 20. Jahrhundert. Festschrift für Ernst Hanisch zum 70. Geburtstag. (kun Reinhard Krammer kaj Christoph Kühberger). Wien, Köln, Weimar 2010.
  • Hochzeit auf Schloss Schwarzau. Vor 100 Jahren heirateten Erzherzog Karl Franz Josef von Habsburg-Lothringen und Prinzessin Zita von Bourbon-Parma. Salzburg 2011.
  • Die umstrittene Wende. Österreich 2000 – 2006. (kun Robert Kriechbaumer). Wien – Köln – Weimar 2013.
  • Rudolf Ramek. 1881 – 1941. Konsenskanzler im Österreich der Gegensätze. Wien – Köln – Weimar. 2017.
  • Radikale Phrase, Wahlbündnisse und Kontinuitäten. Landtagswahlkämpfe in Österreichs Bundesländern 1919 bis 1932. (kun Herbert Dachs kaj Michael Dippelreiter). Wien, Köln, Weimar 2017.
  • Ähnlich und doch ganz anders. Spanische Grippe vor 100 Jahren und Corona heute. Historisch-politische Kurzstudien Band 2. pm Verlag. Salzburg 2020.

Referencoj redakti

  1. "Franz Schausberger erhält Ehrensenatoren-Würde der Paracelsus Medizinischen Privatuniversität"
  2. Robert Kriechbaumer: Umstritten und prägend. Kultur- und Wissenschaftsbauten in der Stadt Salzburg 1986–2011 (=Schriftenreihe des Forschungsinstitutes für Politisch-Historische Studien der Dr.-Wilfried-Haslauer-Bibliothek/Salzburg, 45). Böhlau, Wien k. a. 2012, ISBN 978-3-205-78860-7, p. 215.
  3. Claus Reitan: Franz Schausberger. Politiker – Historiker – Europäer. Biografische Annäherung an einen Vielseitigen (=Schriftenreihe des Forschungsinstitutes für Politisch-Historische Studien der Dr.-Wilfried-Haslauer-Bibliothek/Salzburg, 52). Böhlau, Wien k. a. 2015, ISBN 978-3-205-79653-4.
  4. "Ex-LH Schausberger wird EU-Sonderberater". Ĉe: orf.at, 13.10.2016
  5. "Franz Schausberger zum Sonderberater von EU-Kommissar Johannes Hahn bestellt"
  6. Franz Schausberger: Ins Parlament, um es zu zerstören. Das „parlamentarische“ Agi(ti)eren der Nationalsozialisten in den Landtagen von Wien, Niederösterreich, Salzburg und Vorarlberg nach den Landtagswahlen 1932 (=Schriftenreihe des Forschungsinstitutes für Politisch-Historische Studien der Dr.-Wilfried-Haslauer-Bibliothek/Salzburg, 1). Böhlau, Wien k. a. 1995, ISBN 3-205-98415-3, p. 6
  7. Franz Schausberger: Alle an den Galgen! Der politische „Takeoff“ der „Hitlerbewegung“ bei den Salzburger Gemeindewahlen 1931 (=Schriftenreihe des Forschungsinstitutes für Politisch-Historische Studien der Dr.-Wilfried-Haslauer-Bibliothek/Salzburg, 26). Böhlau, Wien k. a. 2005, ISBN 3-205-77340-3, p. 8.
  8. https://www.vogelsanginstitut.at/at/?p=2556/
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-08-07. Alirita 2023-04-30.
  10. listo de ĉiuj honoritoj ekde 1952
  11. Salzburger Nachrichten. 11.9.2012, p. 18
  12. Salzburger Volkszeitung. 12.9.2012, p. 19.
  13. Salzburger Nachrichten. 26.6.2013, p. 15
  14. "Wappenmedaille in Gold für LH a. D. Dr. Franz Schausberger"
  15. Hot Issue Nr 354
  16. Salzburger Landeskorrespondenz, 27.9.2015
  17. "Ex-Landeshauptmann mit Orden geehrt." Ĉe: SN, 29.9.2016]
  18. Salzburger Nachrichten, 6.2.2020, p. 21

Eksteraj ligiloj redakti