George Whitefield Chadwick

usona komponisto
(Alidirektita el George Chadwick)

George Whitefield CHADWICK [ʤɔɹʤ ˈhwɪt.fiɫd ˈʧæd.wɪk] (naskiĝis la 13-a de novembro, 1854, mortis la 4-a de aprilo, 1931) estis usona komponisto.

George Whitefield Chadwick
Usona komponisto
Usona komponisto
Persona informo
Naskiĝo 13-a de novembro, 1854
en Lowell, Masaĉuseco
Morto 4-a de aprilo, 1931
en Bostono, Masaĉuseco
Tombo tombejo Mount Auburn
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ LepsikoKonservatorio de Nov-Anglio
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

Kun Horatio Parker kaj Edward MacDowell, li estis tipa komponisto de la Novanglia Skolo de Usonaj Komponistoj de la malfrua 19-a jarcento—la generacio antaŭ Charles Ives. La verkoj de Chadwick estas influitaj de la Realisma movado en la artoj. Lia muziko portretas percepteblan usonan stilon. Li komponas plurajn operojn, tri simfoniojn, kvin arĉajn kvartetojn, simfoniajn poemojn, malantaŭplanan muzikon, kantojn, kaj ĥorajn himnojn. Kun komponistaro nomita la Bostona Seso, Chadwick komponas la unuan korpon de koncerta muziko multsignifa en Usono. La alia kvin komponistoj estis Amy Beach, Arthur Foote, Edward MacDowell, John Knowles Paine, kaj Horatio Parker.

Frua vivo redakti

Naskiĝinte en kampara regiono de Lowell, Massachusetts, Chadwick ricevis fruan muzikan trejnadon fare de sia pli aĝa frato, Fitz Henry. Li evoluigis memstaran karakteron frue en sia vivo. Eksiĝinte el la lernejo en 1871, Chadwick helpis nelonge en la kompanio asekurada de sia patro. Tiu dungiĝo ebligis lin vojaĝi Bostonen kaj aliajn urbojn, en kie li ĉeestis koncertojn kaj eventojn kulturajn, kaj eble komencis sian dumvivan intereson en la artoj.

Verkoj, Kariero, kaj Influoj redakti

Lernantaj tagoj redakti

Chadwick aniĝis la Novanglia Konservatorio de l' Muziko (angle: New England Conservatory of Music) kiel aparta studento en 1872, en kiu li povis studi kun la profesoroj sen kontentigi la bezonaĵojn rigorajn de eniro aŭ diplomo. Tamen, li studis pli serioze kaj profitis pro la disponaĵoj de la NKM. Chadwick studis la orgenon kun George E. Whiting (18401923), la pianon kun Carlyle Petersilea (18441903), kaj muzikteorion kun Stephen A. Emery (18411891), ĉiuj estis respektitaj en Bostono.

Akceptinte postenon profesoran je la muzika programo ĉe Olivet College en 1876, Chadwick estis kara instruisto kaj administristo. Dum lia tempo ĉe Olivet, Chadwick fondis la Nacian Asocion de Muzikaj Instruistoj (angle: Music Teachers National Association). La unua indiko de lia intereso de komponado okazis dum tiu ĉi tempo, de koncertado de sia Kanono en E-bemolo, datita 6-a de novembro, 1876.

Ekkonsciinte, ke lia muzika kariero en Usono estus limigita sen plua studado en Eŭropo, Chadwick iris Germanien kiel multaj aliaj komponistoj de sia generacio. Li studis en Lepsiko ĉe la Reĝa Konservatorio de l' Muziko (angle: The Royal Conservatory of Music) sub Carl Reinecke (18241910) kaj Salomon Jadassohn (18301902). La plej konsiderindaj komponaĵoj de Chadwick de la lernanto tie enhavas du arĉajn kvartetojn (No. 1 de 18778 kaj No. 2 prezentis unuafoje en 1879)[1] kaj la koncertan uverturon, Rip Van Winkle. Tiuj helpis konfirmi lian eminentecon kiel esperiga juna usona komponisto inter liaj germanaj samtempuloj, de kiu li ricevis favorajn kritikojn.

Post lia dujara restado en Lepsiko, Chadwick vojaĝis tra la tuta Eŭropo kun aro de artistoj, kiu nomis sin la "Duveneck Boys." La juna kaj karisma Frank Duveneck, kiu estis konata ĉar liaj portretaj verkoj en la stilo de Velázquez, gvidis la aron. La aron estis bazita en Munkeno, ke estis siatempe la dua ĉefa kultura centro al Parizo. Chadwick ankaŭ loĝis en Francio kun la artistaro, kie li interesiĝis je la franca vivostilo kaj estis influata de la emerĝanta impresionista movado.

Chadwick rekomencis lian komponaĵan studadon kun Josef Rheinberger (18391901) je la Altlernejo de Muziko (germane: Hochschule für Musik) en Munkeno. Rheinberger estis konata kiel lerta muzika metiisto, kiu uzis polifonion kun kreemo kaj klareco. Do Chadwick profitigis de la multampleksa scio de Rheinberger, kaj instrumenta kaj ĥora.

Reveno Al Bostono redakti

Chadwick revenis Bostonen en marto 1880 kaj baldaŭ komencis establi kariero en Usono. Li malfermis lernejon kaj firmigis du koncertadojn de Rip Van Winkle. Chadwick ankaŭ kompletigis lian unuan simfonion, ke malgraŭ ne esti speciale inspirita estis grava frua kontribuaĵo de usona komponisto. Plue kun lia komponaĵa aktiveco, Chadwick estis ankaŭ orgenisto kaj fervora orkestrogvidanto. Li servis kiel la muzika directoro de la Festivalo de Sprinfildo dum 18901899, kaj de la Festivalo de Vorĉestro dum 18991901.

En 1897, Chadwick estis enoficigita kiel la direktoro de la Novanglia Konservatorio de l' Muziko. Konata en la bostona artoja anaro kiel esti talenta, afabla, kaj energia, li estis grava en respektindi la NAKM. Chadwick instalis vidaĵojn, ke similis vidaĵojn de la germanaj konservatorioj de lia sperteco. Li establis multajn muzikistarojn, kaj devigis ke lernantoj partoprenas en pli kursoj de teorio kaj historio. Li influis la fondon de Phi Mu Alpha Sinfonia muzikan frataron, ke estis fondita ĉe la konservatorio en la aŭtuno de 1898. Li ankaŭ invitis membrojn de la Bostona Simfonia Orkestro kiel privataj instruistoj, kune kun esti mem inspira instruisto. Liaj lernantoj karakterizis lin kiel "malfacila, sed justa kaj humura."

Bildigo kaj Analizo de Liaj Verkoj redakti

Chadwick komponis en preskaŭ ĉiu ĝenro, inkluzive opero, ĉambra muziko, ĥoraj verkoj, kaj kantoj, kvankam li havis specialan afinecon je orkestra muziko. Lia muziko povas esti ordigata en kvar stilaj epokoj: (1) La Forma Epoko, 18791894; (2) La Usonanisma/Modernisma Epoko, 18951909; (3) La Drama Epoko 19101918; (4) La Pripensemaj Jaroj 19191931

La Forma Epoko (1879–1894) redakti

Dum tiu ĉi epoko, Chadwick utiligis sian instruadon kiel lernanto en Lepsiko, preferanta sonatan formon, diatonan harmonion, kaj regulajn frazantojn kaj ritmojn. La Simfonio No. 1 en C maĵora, Simfonio No. 2 en B-bemolo maĵora, kaj Simfonio en F (No. 3) agi laŭ la kvar-movimenta strukturo, modelita laŭ komponistoj kiel Ludwig van Beethoven, Felix Mendelssohn, Robert Schumann, Johannes Brahms, kaj Antonin Dvořák. Malgraŭ tio, la 2-a kaj 3-a Simfoniojn eksponas originajn trajtojn kiel pentatonaj gamoj, kune kun la scot-irlanda popola stilo en la Dua Simfonio.[2]

Liaj gravaj fruaj uverturoj estas Rip Van Winkle, Melpomene, kaj Thalia. Okazejita ĉirkaŭ la rakonto de Washington Irving, Rip Van Winkle estis lia unua orkestra verko, ke establis lian famecon en Eŭropo kaj Usono. Melpomene estas densa kaj abunda verko, ke estas simila je Richard Wagner, kaj la komedia uvertura Thalia imitas la malfortan kaj gajan stilon de Felix Mendelssohn.[2] Verko por ĥoro kaj orkestro, la Lilia Nimfo (angle: The Lily Nymph), prezentas miksaĵon de procedoj prunteprenitaj de Mendelssohn and Impresionismo.[2]

Inter liaj ĉambraj verkoj, la Unuaj kaj Duaj Arĉaj Kvartetoj eksponas solidan scion de disvolvaj procedoj kaj ankaŭ eltrovemecon, dum la Tria Arĉa Kvarteto (1882?–1886)[1] eksponas pli majstrecon de instrumenteco.[3] La Kvinteto por piano kaj arĉoj estas lirika verko, ke eksponas melodian talenton, malgraŭ iuj malgraciaj momentoj.[2]

La unua verko por la teatro de Chadwick estis The Peer and the Pauper, imitaĵo de la operoj de Gilbert kaj Sullivan, kiu estis siatempe populara en Usono. Lia "burleska opero" Tabasco estis elirejo por lia ironia humuro, havanta humuran rakontintrigon, komedie nomitajn karakterojn, kaj popula-stilan muzikon. Ĝi malfermis en Novjorko en 1894 kaj rondvojaĝis Usonon por unu jaro.

La Enciklopedio de Grove angle tekstas, ke ĝi havis

 
 pravan antologion de popolaj stiloj, kiel ‘kultureja balado’, hispana ‘Bolero’, irlanda ‘Melodieto’, kaj franca ‘Rigadono’, multaj de kiu verkita kiel verkoj por pavi la talentojn de la unuaj koncertistoj. Sed Chadwick ankaŭ verkis kompleksajn muzikajn partojn, ke akcelas la rakontintrigon kaj demonstras lian scipovon de la etendita finalo kiel estis uzita de Sullivan… 
— Grove Dictionary of Music and Musicians

La Usonanisma/Modernisma Epoko (1895–1909) redakti

Dum tiu ĉi epoko, Chadwick estis asertata lian muzikan stilon pli ol antaŭe, kiel en la koncerta uverturo Adonais. Ĝi havas multajn sekciojn, dampitajn arĉojn, kaj harpojn por krei eteran econ, nekonvenciajn ritmojn, kaj kelkfojan kromatismon. La kritikisto William Foster Apthorp diris,

 
 Ĝi estas la plej moderna de io ajn, ke mi scias el lia plumo… Li estas pliiĝita el la klasika ideo… La naturo mem de la tema materialo en Adonais estas moderna, akute kontrastanta la klasika reteno de la Melpomene uverturo; la esprimo estas pli malkaŝema, pli pure emocia kaj drama.[2] 

Chadwick daŭrigis esplori ĝisfunde la simfonian ĝenron per verki lian Simfoniajn Skeĉojn, Simfonieton, kaj Suite Symphonique. Ĉiuj havas la kutiman kvar-movimentan modelon, sed li kreis filandran etoson per humuraj temoj, programismo, modalo, pentatonaj melodioj, kaj impresionismo. La instrumenteco havas neatenditajn elementojn kiel basklarnetaj kadencoj, saksofonaj solludoj, etenditaj latunaj blovinstrumentaj solludoj, kaj grandaj frapinstrumentaj sekcioj.[2]

Lia Kvara Arĉa Kvarteto, ke estis verkita samtempe je la Arĉa Kvarteto en F (Op. 96, "Usona") de Antonín Dvořák, eksponas pli usonan popolan stilon ol lia Kvina Arĉa Kvarteto, kun facile memoreblaj melodioj kaj pentatonaj tria-movimentaj melodioj de la violono.[2]

Chadwick komponis pli verkojn por la scenejo, precipe Judith, bazita je la rekonto el La Apokrifo de Judith kaj Holofernes. La verko estas melodia kaj ekzota, kiel Samson et Delilah de Camille Saint-Saëns. [2]

En lia Ecce Jam Noctis por ĥoro kaj orkestro komponita por la 1897 magistriĝa ceremonio de Universitato Yale, Chadwick insertis ritmaj tvistoj kiel trioble metraj arĉoj kontraŭ la senmova kaj samfona ĥoro. Lochinvar estas alia distinga ĥora verko kun kelta etoso, havanta baritonulo kun violona solludo antaŭ la sekcio nomita "Introduction of Strathspey."

La Drama Epoko (1910–1918) redakti

Dum tiu ĉi epoko, Chadwick formovis el uverturoj kaj simfonioj kaj preferis pli draman kaj programan stilon. Nun, li interesiĝis pli je muzikaj efikoj ol je formo kaj konstruado.[2]

Lia du tipaj verkoj estas la simfoniaj poemoj Aphrodite kaj Tam O’Shanter, ambaŭ por granda orkestro. La verkoj estas ambaŭ tre epizoda, programa, kaj bon-orkestrumita. Aphrodite elvokas majestan bildon de la maro, kaj Tam O’Shanter (bazita de la rekonto de Robert Burns) estas verko de muzike diranta rekonto, simila je Don Quixote de Richard Strauss. [2]

La pli grava verko de Chadwick por la scenejo en tiu ĉi epoko estas The Padrone, bazita de la realisma malfeliĉa stato de italaj enmigrintoj en la North End de Bostono.[2] Ĝi havas distingeblan verisma stilon (realisma aktiveco kun lirika muziko). Kvankam Chadwick rigardis tiu ĉi kiel lia plej bona verko, ĝi ne estis koncertita ĝis lastatempe.

Li verkis multaj patriotaj kantoj dum Unua Mondmilito, kiel "These to the Front," "The Fighting Men," kaj "Land of Our Hearts," unue koncertis en la Norfolka Festivalo en Junio 1918, havanta flua versio de poemo de John Hall Ingram.

La Pripensemaj Jaroj (1919–1931) redakti

Dum tiu ĉi epoko, Chadwick estis altgrade estimanta pli aĝa muzikisto, kiu ne estis verkata kiel la energie kreema artisto. La Memortaga Uverturo (verkita por festeni lian 25-an memortagon kiel direktanto de la Novanglia Konservatorio de l' Muziko) estis regardita kiel erudicia sed kora. Lia elfaraĵo atentinde malmultiĝi dum tiu ĉi epoko, kaj li estis pli rigardata kiel muzika administranto kaj societemulo inter la bostonaj enloĝantaroj. Li daŭris esti bone rigardata ĝis lia morto en 1931, post kiu liaj verkoj iĝis pli senfamaj, tamen ili estas rigardata kiel grava kontribuaĵo al la usona muzika repertuaro.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 String Quartets Nos. 1-3 by George Whitefield Chadwick, ed. de Marianne Betz, introduction
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Bill F. Faucett, George Whitefield Chadwick: A Bio-Bibliography. Greenwood Press 1998. ISBN 0-313-30067-4.
  3. Faucett, op. cit., pp 13.