Glikolata acido
Glikolata acido | |||
Plata kemia strukturo de la Glikolata acido | |||
Tridimensia strukturo de la Glikolata acido | |||
Oficina rosmareno, planto kiu enhavas glikolatan acidon. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 79-14-1 | ||
ChemSpider kodo | 737 | ||
PubChem-kodo | 757 | ||
Merck Index | 15,4534 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora, senodora, higroskopa kaj kristaleca solido | ||
Molmaso | 76.05 g·mol-1 | ||
Denseco | 1.25 g cm−3 | ||
Fandpunkto | 75 °C | ||
Bolpunkto | 112 °C (malkomponiĝas) | ||
Refrakta indico | 1,4240 | ||
Ekflama temperaturo | 129 °C | ||
Memsparka temperaturo | xx °C | ||
Acideco (pKa) | 3.83 | ||
Solvebleco | Akvo:
| ||
Mortiga dozo (LD50) | 1950 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R20 R22 R34 | ||
Sekureco | S23 S26 S36/37/39 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H332, H314 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P261, P280, P303+361+353, P305+351+338, P301+330+331, P304+340, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Glikolata acido estas strukture la plej eta α-hidrokso-acido, senkolora, senodoroa kaj higroskopa substanco alte solvebla en akvo kaj tre uzata en pluraj haŭto-prizorgaj produktoj.
Glikolata acido trovatas en sukerkanplantaro kaj en la planto konata kiel Rosmarinus officinalis. La saloj aŭ esteroj de la glikolata acido nomatas glikolatoj.
Historio
redaktiLa vorto glikolata acido estis unue kojnita en 1848 de la franca kemiisto Auguste Laurent (1807–1853), kiu tiam proponis ke la aminoacido glicino -- kiu tiam estis konata kiel glicocolle -- eble estus la amino de hipoteza acido, kiun li nomis glikolata acido aŭ acide glycolique.[2]
Tamen, glikolata acido estis unue preparata en 1851 de la germana kemiisto Adolph Strecker (1822–1871) kaj rusa kemiisto Nikolay Nikolaeviĉ Sokolov (1826-1877). Ili preparis ĝin per traktado de la hipurata acido, nitrata acido kaj nitrogena duoksido kiuj estigos esteron de la benzoata kaj glikolata acidoj, kiujn ili nomis benzoglikolata acido (aŭ benzoil-glikolata acido). Ili plurtage bolis la esteron kun diluita sulfata acido, kaj tiam ili ekhavis benzoatan acidon kaj glikolatan acidon.
Sintezoj
redaktiSintezo 1
redakti- Glikolatan acidon eblas prepari per interagado de formaldehido, kalia cianido kaj akvo sekvata per hidrogenigo de la kalia glikolato en acida medio:
Sintezo 2
redakti- Malnovaj solvaĵoj de natria jodacetato reakcias kun akvo por estigi glikolatan acidon:
Sintezo 3
redakti- Reakcio inter kloracetata acido kaj natria hidroksido:
Uzoj
redaktiGlikolata acido uzatas en pluraj fakoj:
- En organika kemio
- En industrio - ekipaĵo-purigo
- En metalprocezadoj - ĉefe acidogravurado
- En la leda industrio
- En olea kaj gasa industrio
- En la ekonomiaj aktivecoj - aparte en purigo de produktoj
- En farmacio - en kosmetikaĵoj kiel keratinorompa agento por haŭto-senŝeligo aŭ en traktado de hiperkeratinozo
- Kiel natura senŝeligaĵo per purigo de la sebacaj duktoj el aknoj, permesanta la aliron de aliaj aktivaj substancoj en la haŭton.
- En la produktado de reabsorbeblaj suturaĵoj por kirurgiaj operacioj.
Literaturo
redakti- Skinstore.com
- Leaf.tv
- Chemical Book
- Chemicalland21
- Glycolic Acid Peels, Ronald Moy, Debra Luftman, Lenore S. Kakita
- Growing Younger: Breakthrough Age-defying Secrets for Women, Bridget Doherty, Julia VanTine
- Cosmetic Dermatology, Cheryl M. Burgess