Salikata acido

kemia kombinaĵo
Salikata acido
Kemia strukturo de la
Salikata acido
3D Kemia strukturo de la
Salikata acido
Kristaloj de
salikata acido
Salix alba aŭ blanka saliko
estas natura fonto de salikata acido.
Kemia formulo
C6H4OHCOOH
CAS-numero-kodo 69-72-7
ChemSpider kodo 331
PubChem-kodo 338
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkoloraj aŭ blankaj
kaj senodoraj kristaloj
Molmaso 138,12 g mol−1
Denseco 1.443 (20 ) g/cm3
Refrakta indico  1,565
Fandopunkto 158.6 (317.5 ; 431.8 K)
Bolpunkto 200 (392 ; 473 K)
malkomponiĝas 211
(412 ; 484 K) ĉe 20 mmHg
Solvebleco en akvo
  • 1.24 g/L (0 )
  • 2.48 g/L (25 )
  • 4.14 g/L (40 )
  • 17.41 g/L (75 )
  • 77.79 g/L (100 )
Solvebleco
Acideco (pKa)
  • 1 = 2.97 (25 )
  • 2 = 13.82 (20 )
Mortiga dozo (LD50) 480 mg/kg mg/kg (muso, buŝa)
Ekflama temperaturo 157 (315 ; 430 K)
ujo fermita
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R38 R41 R61
Sekureco S22 S26 S36 S37 S39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P270, P280, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 kaj 100 kPa)

Salikata acido, hidrogena salikatoC6H4OHCOOH estas natura substanco eltirata el la arboŝelo de la blanka saliko, kemie identigata kiel unuhidrokso-benzoata acido, ia tipo de fenolata acido kaj iu beta hidrokso-acido.[1] Ĝi estas senkolora, senodora, kristala substanco, vaste uzata en organikaj sintezoj kie ĝi funkcias kiel planto-hormono. Ĝi derivas ekde la metabolo de la salikino.

Krom esti grava aktiva metabolaĵo de aspirino (aŭ acetil-salikata acido) ĝi estas tre konata kiel ingredienco uzata en kontraŭ-aknaj produktoj. Saloj kaj esteroj de la salikata acido konatas kiel salikatoj. En la nomaro de la esencaj medikamentoj publikigita de Monda Organizaĵo pri Sano ĝi estas listigita kiel unu el la plej gravaj.

Medicinaj uzoj redakti

Salikata acido konatas pro ĝia kapableco malpliigi dolorojn kaj redukti febrojn. Ĉi-medicinaj proprecoj, ĉefe kiel febro-mildiganto, estas konataj ekde antikvaj periodoj, kaj ĝi ofte uzatas kiel kontraŭ-inflama drogo. En moderna medicino, hidrogena salikato kaj ties derivaĵoj uzatas kiel konstituantoj de kelkaj produktoj kiuj pligrandigas la sangocirkuladon.

Ekzemple: la metila salikato uzatas kiel linimento por kvietigi la artikojn kaj muskoldolorojn, kaj kolina salikato estas topike uzata por mildigi dolorojn de buŝulceroj. Kiel okazas kun aliaj hidrokso-acidoj, tiel salikata acido estas grava ingredienco en multaj produktoj por haŭto-zorgadoj tiaj kiaj sebohava dermatito, akno, psoriazo, piedkaloj, harkeratozo[2], kelkaj haŭtomalsanoj, iktiozo[3], kaj verukoj.

La norma traktado kontraŭ piedkaloj estas 6% suspensiaĵo da aspirino en vazelino aplikita sur la kalo po unu horo kaj poste forigita per lavado. Salikata acido agas kiel keratoliza, veruketoliza kaj bakterihaltiga agento, igante la ĉelojn de la epidermo pli rapide ŝveli, malfermante ŝtopitajn porojn, kaj neŭtraligante la enajn bakteriojn, preventante ke la poroj ree ŝtopiĝu per kuntirante la pordiametron kaj lasante spacon por novaj ĉelkresadoj.

Pro ĝia efikeco sur la haŭtoĉeloj, hidrogena salikato uzatas en pluraj ŝampuoj por traktado kontraŭ harskvametoj. Uzo da koncentritaj solvaĵoj de salikata acido povas kaŭzi hiperpigmentigon sur netraktitaj haŭtoj por homoj kun pli malhelaj haŭtotipoj samkiel en pacientoj kiuj ordinare ne uzas sunfiltrilon kun larĝa spektro.[4] Bismuta subsalikato, salo de bismuto kaj salikata acido, estas aktiva ingredienco por stomaka mildigo kaj elmontras kontraŭ-inflaman agadon (pro la ĉeesto de la salikata acido), kiu ankaŭ agas kiel kontraŭ-acido kaj milda antibiotiko.

Historio redakti

Hipokrato, Dioskorido, Galeno kaj Plinio la Maljuna[5] kaj aliaj sciis ke la salika ŝelo povas kvietigi dolorojn kaj redukti febrojn. Antaŭ longe ĝi estas uzata en Eŭropo kaj Ĉinio por tiaj traktadoj. Ĉi-medikamento same menciatas en la tekstoj de la Antikva Egiptio, Sumero kaj Asirio. La Ĉerokoj kaj aliaj indiĝenaj amerikanoj kutime uzadis infuzaĵon de la arboŝelo kontraŭ febro kaj aliaj medicinaj celoj. La kuraciga parto de la planto estas la interna ŝelo kaj ĝi estis uzata kiel dolormildigilo por pluraj variaĵoj de malsanoj. En 2014, arkeologoj identigis spurojn da salikata acido en fragmentoj de potaroj el la 7-a jarcento trovitaj en la oriento-centra ŝtato Koloradio.

La respektinda pastro Edward Stone (1702–1768)[6], vikario el Chipping Norton, Oksfordosiro, Anglio, konstatis, en 1763, ke la ŝelo de saliko estis efika pri febroreduktiĝo.

La aktiva ekstraktaĵo de la saliko, nomata salikino, omaĝe al la latina nomo de la blanka saliko (Salix alba), estis izolita kaj nomumita de la germana kemiisto Johann Andreas Buchner (1783-1852), en 1828. En 1826, pli granda kvanto estis izolita de Henriko Leroux, franca apotekisto[7]. Post du jaroj, Johann Buchner same izolpurigis la saman komponaĵon kaj alnomis ĝin salikino, kiu signifas saliko en la latina. En 1838, la itala kemiisto, Rafaelo Pirjo (1814-1865) sukcesis transformi la substancon en sukeron[8] krom alia komponaĵo, kiu, per oksidigo fariĝas salikata acido.

Salikata acido ankaŭ izoliĝis el la herbo Filipendula ulmaria (antaŭe klasita kiel Spiraea ulmaria) de germana esploristo, Carl Jacob Löwig (1803-1890), en 1839[9]. Kvankam ĝia ekstraktaĵo estis tre efika, ĝi same kaŭzas digestajn malordojn tiaj, kiaj stomako-iriton, hemoragion, diareon, kaj eĉ la morton kiam altdoze konsumita.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Beta hidrokso-acido estas organika kombinaĵo kiu enhavas unu karboksilatan acidon kiel funkcian grupon kaj alian hidroksan funkcian grupon apartigitaj per du karbonatomoj.
  2. Keratozo estas supraĵa kaj korneca parto de epidermo.
  3. Iktiozo: Sekeco de la haŭto kun senĉesa disskvamiĝo, kio donas al ĝi similecon kun la haŭto de fiŝoj aŭ reptilioj.
  4. Procedures in Cosmetic Dermatology Series: Chemical Peels, Rebecca Tung, Mark G. Rubin
  5. History of Allergy, K.-C. Bergmann, J. Ring
  6. Edward Stone (1702–1768) estis rektoro de la angla eklezio, kiu malkovris la aktivan ingrediencon de la aspirino.
  7. Univers Farmaceutic
  8. Temas pri la orto-hidrokso-benzila glukozido.
  9. Manipal University