György Leszkovszky

György Leszkovszky [djordj leskovski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Leszkovszky György estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, restaŭristo.

György Leszkovszky
Persona informo
Naskonomo Leszkovszky György
Naskiĝo 21-an de marto 1891 (1891-03-21)
Morto 1-an de marto 1968 (1968-03-01) (76-jara)
Okupo
Okupo pentristo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Pentraĵo de György Leszkovszky en Katedralo Ĉieliro de Maria (Kaposvár)

György Leszkovszky [1] naskiĝis la 21-an de marto 1891 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de marto 1968 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

György Leszkovszky frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon pri freskopentro en Reĝa Industriarta Lernejo en 1911. Liaj plej gravaj instruistoj estis Aladár Körösfői-Kriesch kaj Ignác Ujváry. Ekde 1913 li estis samloke asistanto, baldaŭ li akiris pli altajn instruajn rangojn. Krom la instruado li kreis freskojn, vitralojn, afiŝojn. En 1930 li havis stipendion. Dum la nazia erao li helpis al la judoj, tial li ricevis posmortan premion Justuloj inter la popoloj en 2016[1]. En 1946 li ne rajtis plu instrui (pro la oftaj preĝejaj laboroj), tial li estis restaŭristo. Li ricevis premiojn inter 1918-1943. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • A falfestésről (1919)
  • A freskó (1930)
  • A falfestés problémái (1943)

El pentraĵoj kaj similaj artaĵojRedakti

Elektitaj disĉiplojRedakti

FontojRedakti

  1. http://db.yadvashem.org/righteous/righteousName.html?language=en&itemId=10560530