László Kékesi (grafikisto)
László Kékesi [lAslO kEkeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kékesi László estis hungara grafikisto, pentristo, ilustristo, afiŝisto, poŝtmarkoplanisto. Lia origina familia nomo estis eble Kadáncz (?).
László Kékesi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1919 en Szarvas |
Morto | 18-an de aprilo 1993 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1939–1942) ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://grafikusmuvesz.gportal.hu |
László Kékesi [1] Arkivigite je 2018-05-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 17-an de septembro 1919 en Szarvas, li mortis la 18-an de aprilo 1993 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Kékesi frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Pécel, poste li akiris pedagogian diplomon en Sárospatak. Li akiris plian diplomon en Industriarta Altlernejo en 1942. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Haranghy, Endre Domanovszky, György Leszkovszky kaj János Stein. Dum la 2-a mondmilito li pentradis plej ofte freskojn por preĝejoj ofte kune kun Lajos Márton (pentristo), sed li kreis ankaŭ vitralojn. Depost la mondomilito li kreis ankaŭ grafikaĵojn (akvafortoj, ekslibrisoj, linoleumaj grafikaĵoj). Inter 1956 kaj 1980 li laboris en presejo, ekde 1960 li ofte kreis poŝtmarkojn. Li pensiuliĝis en 1980, li ricevis premiojn inter 1963 kaj 1991. Li kuŝas en kripto de Preĝejo Sankta Stefano (Országút).
Elektitaj ekspozicioj
redaktiEl liaj ilustraĵoj
redakti- Gáspár Heltai: Száz fabula
- Miklós Zrínyi (poeto): Szigeti veszedelem
- Péter Bornemissza: Ördögi kísértetek
Elektitaj preĝejaj laboroj
redakti- (kune kun Lajos Márton): Jászberény (1936), Hatvan, Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Cibakháza), Dunakiliti, Dusnok, Szolnok (1938), Abasár (1940), Máriabesnyő (1941), Gyöngyös, Simontornya, Szentes, Rád, Balassagyarmat (1943), Debrecen (1947), Szécsény (1949)
- sole: Acsalag, Bősárkány, Lázi (1948), Pannonhalma (1959), Kisnána (1960)
- altaraj bildoj: Ecsegfalva, Balástya, Lajosmizse
Elektitaj artaĵoj
redakti- Földi paradicsom (ekslibriso)