Hidroksilamino

kemia kombinaĵo
Hidroksilamino
hidroksilamino
Bastona kemia strukturo de la Hidroksilamino
hidroksilamino
Tridimensia kemia strukturo de la Hidroksilamino
Kemia formulo
NH2OH
CAS-numero-kodo 7803-49-8
ChemSpider kodo 766
PubChem-kodo 787
Merck Index 15,4867
Fizikaj proprecoj
Aspekto malstabilaj blankaj flokoj aŭ nadloj
Molmaso 33,03 g·mol−1
Denseco 1,204g cm−3
Fandpunkto 33 °C
Bolpunkto 58 °C (malkomponiĝas)
Ekflama temperaturo 129 °C
Memsparka temperaturo 265 °C
Acideco (pKa) 7,97
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R2 R21/22 R37/38 R40 R41 R43 R48/22 R50
Sekureco SS2 S26 S36/37/39 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
01 – Risko pri eksplodo 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H200, H290, H302, H302, H312, H315, H317, H318, H335, H351, H373, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P234, P260, P261, P264, P270, P271, P272, P273, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P310, P314, P321, P330, P332+313, P333+313, P362, P363, P372, P373, P380, P391, P401[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

HidroksilaminoNH2OH estas organika komponaĵo apartenanta al la familio de la aminoj, solide prezentantaj kiel malstabilaj blankaj flokoj aŭ nadloj, uzataj en kemiaj sintezoj kaj produktado de okzimoj. Biologie, ĝi ankaŭ estas peraĵo en la nitrogenigaj reakcioj plenumataj de specifaj enzimoj.

Hidroksilamino estis unue sintezita en 1865 kiel klorido de hidroksilamino fare de la germana kemiisto Wilhelm Clemens Lossen (1838-1906) reakciigante stanon kaj klorida acido en ĉeesto de etila nitrato. Tamen, ĝi estis unue preparita en ĝia pura formo de la nederlanda kemiisto Cornelis Adriaan Lobry van Troostenburg de Bruyn (1857-1904) kaj la franca kemiisto Léon Maurice Crismer (1858-1944).

La svisa kemiisto Julius Tafel (1862-1918) malkovris ke hidroksilamina klorido aŭ sulfato povas produktiĝi per elektroliza reduktado de nitrata acido kun klorida acidosulfata acido. Hidroksilamino kaj ĝiaj saloj estas ordinare uzataj kiel reduktigagentoj en sennombraj organikaj kaj neorganikaj reakcioj. Ili povas agi kiel antioksidigantoj en la produktado de grasacidoj. Organikaj hidroksilaminoj estas endogenaj komponantoj produktataj per reduktado de nitratoj aŭ nitritoj dum metabolo de mamuloj.[2]

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

2 +3  2 

Sintezo 2 redakti

  • Procezo Raschig: En 1887, la germana kemiisto Friedrich Raschig (1863-1928) disvolvis ĉi-metodon por preparado de hidroksilamino. Preparado per traktado de natria nitrito, sulfura duoksido kaj amoniako en akva medio:

2 +4 +4 +6  2 +2 +2 

Sintezo 3 redakti

 +   + + 

Sintezo 4 redakti

 +3   +2 

Sintezo 5 redakti

  • Preparado per interagado de nitritoj sur bisulfitoj:

 +   + 

Sintezo 6 redakti

  • Procezo kreita de Wilhelm Clemens Lossen (1838-1906) en 1865. Reakcio de klorida acido sur stano en ĉeesto de etila nitrato:

3 +2 +2  2 +3 +2 

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

  • Malkomponado de hidroksilamino:

3   + +3 

Reakcio 2 redakti

 +   

Reakcio 3 redakti

  • Oksidado de hidroksilamino:

 +  6 + 

Reakcio 4 redakti

  • En ĉeesto de reduktigaj substancoj hidroksilamino agas kvazaŭ oksidigagento:

2 + +2   +2 +4 

Reakcio 5 redakti

 +   + + 

Reakcio 6 redakti

 +   + 

Reakcio 7 redakti

  • En la produktado de la nilono-6, cikloheksanono unue konvertiĝas al ĝia okzimo en ĉeesto de hidroksilamino. Poste, per traktado de ĝia okzimo kun acido induktas al la rearanĝo de Beckmann por doni kaprolaktamon.

 +     

Literaturo redakti

Referencoj redakti