Horace-Bénédict de Saussure

Horace Bénédict de SAUSSURE (17a de februaro 1740 – 22a de januaro 1799) estis svisa[1] geologo, meteologo, fizikisto, montogrimpisto kaj esploristo de Alpoj, ofte nomita la fondinto de montogrimpado kaj de moderna meteologio, kaj konsiderata la unua persono kiu konstruis sukcesan sunfornon.

Horace-Bénédict de Saussure
H-B de Saussure.gif
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1740 (1740-02-17)
en Conches
Morto 22-an de januaro 1799 (1799-01-22) (58-jara)
en Ĝenevo
Tombo Cimetière des Rois
Lingvoj franca latina
Ŝtataneco Respubliko de Ĝenevo
Alma mater Universitato de Ĝenevo
Familio
Patro Nicolas de Saussure
Infanoj Albertine Necker de Saussure • Nicolas Théodore de Saussure • Alphonse de Saussure
Okupo
Okupo fizikisto • meteologo • botanikisto • montgrimpanto • universitata profesoro • politikistogeologo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La fama lingvisto Ferdinand de Saussure estis lia pranepo.[2]

BiografioRedakti

Post studi en la naskurba "Collège", li kompletigis studojn en la Ĝeneva Akademio en 1759 per disertacio pri varmo (Dissertatio physica de igne). En 1760, li faris la unuan el nombraj veturoj al la valo de Chamonix, je la bazo de la Blanka Monto, por kolekti plantospecimenojn por la fama svisa anatomiisto, fiziologo kaj botanikisto Albrecht von Haller.[3] En 1760, Saussure proponis premion al la unua homo kiu atingu la pinton de la Blanka Monto.[4] Inspirita de sia onklo, la naturalisto Charles Bonnet, la juna Saussure ankaŭ faris esploradon pri fiziologio de plantoj kaj publikigis Observations sur l'écorce des feuilles et des pétales (1762). En la sama jaro, estante 22-jaraĝa, li estis elektita profesoro de filozofio en la Akademio de Ĝenevo, kie li prelegis pri fiziko dum unu jaro, kaj pri logiko kaj metafiziko en la venonta. Li instruis tie ĝis 1786, foje li prelegis ankaŭ pri geografio, geologio, kemio kaj eĉ pti astronomio.

Lia frua intereso en studoj pri botaniko kaj pri glaĉeroj[5] tuj kondukis lin al Saussure entrepreni aliajn veturojn al la Alpoj. En 1767, li kompletigis sian unuan veturon al la Blanka Monto, veturo kiu estis tre utila por montri la topografion de la neĝaj partoj de la Alpoj de Savojo. Li ankaŭ faris eksperimentojn pri varmo kaj malvarmo, pri la pezo de la atmosfero kaj pri elektro kaj magnetismo. Por tio, li desegnis tion kio estis unu el la unuaj elektrometroj. Aliaj veturoj konsukis lin al Italio, kie li studis la monton Etna kaj aliajn vulkanojn (1772–73),[6] kaj ĝis la ekstingitaj vulkanoj de Aŭvernjo, en Francio.[7]

Obseda por la mezurado de meteologiaj fenomenoj, Saussure inventis kaj plibonigis multajn tipojn de aparatoj, kiel la magnetometro, la cianometro por kalkuli la bluecon de la ĉielo, la diafanometro por pritaksi la klarecon de la atmosfero, la anemometro kaj la montara eŭdiometro. Partikulare grava estis har-higrometro kiun li desegnis kaj uzis por serio da esplorado pri atmosfera humideco, vaporigo, nuboj, nebulo kaj pluvo (Essais sur l'Hygrométrie, 1783). Tiu instrumento okazigis polemikon kun Jean-André Deluc, kiu inventis higrometron el balenosto.[8]

NotojRedakti

  1. Fakte, se svisa, sed ĝeneva laŭ la tiamaj konsideroj. Je lia nasko, Ĝenevo estis sendependa respubliko, kaj je lia morto ĝi estis la ĉefurbo de la franca departemento Léman
  2. Joseph, John E. (2012). Saussure. Oxford, U.K.: Oxford University Press. pp. 38–40. ISBN 9780199695652.
  3. Douglas W. Freshfield, Horace-Bénédict de Saussure, éd. Slatkine, p. 60.
  4. Douglas W. Freshfield, Horace-Bénédict de Saussure, éd. Slatkine, p. 69.
  5. Albert V. Carozzi & John K. Newman, "Horace-Bénédict de Saussure: Forerunner in glaciology", Mémoires de la SPHN, vol. 48, 1995
  6. Daniela Vaj, "Saussure à la découverte de l'Italie (1772–1773)", en René Sigrist (eld.), H.-B. de Saussure (1740–1799). Un regard sur la Terre, Ĝenevo, Georg, 2001, pp. 269-299
  7. Albert V.Carozzi, Manuscrits et publications de Horace-Bénédict de Saussure sur l'origine du basalte (1772–1797), Ĝenevo, Editions Zoé, 2000
  8. René Sigrist, "Scientific standards in the 1780s: A controversy over hygrometers", en John Heilbron & René Sigrist (eld), Jean-André Deluc. Historian of Earth and Man, Ĝenevo, Slatkine, 2011, p. 147-183

BibliografioRedakti

  • Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Saussure, Horace Bénédict de". Encyclopædia Britannica. 24 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 238.
  • René Sigrist, Le capteur solaire de Horace-Bénédict de Saussure. Genèse d'une science empirique. Ĝenevo, Passé-Présent / Jullien, 1993.
  • Albert V. Carozzi & Gerda Bouvier, The scientific library of Horace-Bénédict de Saussure (1797): annotated catalog of an 18th-century bibliographic and historic treasure, Ĝenevo, 1994 (Mémoires de la SPHN, t. 46).
  • René Sigrist (ed.), H.-B. de Saussure (1740–1799): un regard sur la terre. Ĝenevo, Georg, 2001.