József Szendrő
József Szendrő [jOĵef sendrO], hungare Szendrő József, Esperante Jozefo Szendrő estis hungara aktoro, reĝisoro, tradukisto kaj teatrestro.
József Szendrő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1914 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de oktobro 1971 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 11/2-1-87 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1936) |
Familio | |
Edz(in)o | Erzsi Máthé |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro Literatura tradukisto |
József Szendrő naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1914 en Budapeŝto - mortis la 22-an de oktobro 1971 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Szendrő frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1932-1936 en Budapeŝto, poste li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto). Post 2 jaroj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Miskolc). Dum la 2-a mondmilito li iĝis militkaptito en Sovetunio. Li hejmenvenis en 1947. Inter 1949-1952 li estris Nacian Teatron en Pécs, poste en aliajn teatrojn. Li ankaŭ tradukis el la rusa. En 1954 li fondis Teatron József Attila. Li ricevis premion en 1970.
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto
Liaj roloj (elekto)
redakti- 49 hungaraj kinejaj filmoj inter 1943-1971, ekzemple Dolarpaĉjo, 1956; Ambaŭ vivoj de onklino Mici, 1962; Nuda diplomato, 1963, La kaporalo kaj la aliaj, 1965
- 29 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1962-1971, ekzemple Rózsa Sándor (Sándor Rózsa), 1971
- sepfoje li reĝisoradis
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Molière: Tartuffe - titolrolo; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Ragueneau