Jean Sibelius

finna komponisto
(Alidirektita el Jean SIBELIUS)

Johano SIBELIUS [siBEElius] (naskiĝis la 8-an de decembro 1865, mortis la 20-an de septembro 1957), vera nomo Johan Julius Christian SIBELIUS, estis finnlanda komponisto. Kune kun Johan Ludvig Runeberg li estas por la finnoj simbolo de nacia identeco. Sibelius estas la plej konata finno.

Jean Sibelius
Johano Sibelius en 1939
Naskiĝo 8-an de decembro 1865
en Finnlando Hämeenlinna, Finnlando
Morto 20-an de septembro 1957
en Finnlando Järvenpää, Helsinko, Finnlando
Nacieco finno
Sukcesis kiel komponisto
Artista celigo simfonioj, orkestraj komponaĵoj
Reprezentaj verkoj Finlandia, Valse Triste
Persona informo
Naskonomo Johan Julius Christian Sibelius
Aliaj nomoj Jean Sibelius
Mortokialo cerba sangado • cerebral infarction
Lingvoj rusasvedafinna
Loĝloko Ainola
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Sibelius Academy • Universitato de Helsinko
Subskribo Jean Sibelius
Familio
Patro Christian Gustaf Sibelius
Patrino Maria Charlotta Sibelius
Frat(in)o Christian Sibelius
Edz(in)o Aino Sibelius
Infanoj Ruth Snellman • Heidi Blomstedt • Katarina Ilves
Parencoj Jaakko Ilves
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikologo • universitata instruisto • violonisto
Verkoj Finlandia
Kullervo
Valse triste
Violin Concerto
Andante Festivo
TTT
Retejo http://www.sibelius.fi
vdr

Liaj plej renomaj komponaĵoj estas verŝajne Finlandia, Valse Triste, la Violonkonĉerto, Karelia kaj la Cigno de Tuonela, movimento el lia Aro Lemminkäinen. Sed aldone li verkis multon pli, inkluzive de sep simfonioj, muziko inspirita de Kalevala, kaj 100 arioj.

Lia frua vivo redakti

Sibelius naskiĝis en svedlingva finna familio, en Hämeenlinna en la tiama Rusa Grandduka Finnlando. Tiutempe, multaj svedlingvaj finnaj familioj komencis sendi siajn infanojn al finnlingvaj lernejoj, kaj la familio Sibelius decidis same edukigi sian filon.

Li komencis komponi muzikon kiam nur 10-jaraĝa, kaj komence deziris esti virtuoza violonisto. Tamen, li komencis studi juron en la Universitato de Helsinki, kaj nur poste serioze okupiĝis pri muziko, kiam lin influis Ferruccio Busoni, tiam laboranta ĉe la Universitato.

Reputacio disvastiĝanta redakti

Sibelius forlasis la universitaton kaj daŭrigis siajn muzikajn studojn en Berlino kaj Vieno. En 1891 li revenis al Finnlando kaj tuj komponis Kullervo, kiel multaj postaj verkoj bazitaj je la finna nacia epopeo Kalevala.

Poste sekvis aro de eble liaj plej konataj orkestraj verkoj, kiaj Lemminkäinen (1893), En Saga (1893), muziko por la teatraĵo Reĝo Christian II (1898), kaj la renomega Finlandia, kiun li verkis en 1899.

Dum la malfrua 19-a jarcento, Finnlandon forte subpremis la rusoj; responde al tio Sibelius verkis muzikon por akompani poemaron, deklamotan dum Gazetara Festivalo. Poste, li elĉerpis kvar partojn el tiu muziko, kaj per ili kreis tonpoemon kun la nomo Finlandia. Finlandia estas forte naciisma verkaĵo, kaj tiom populara ke la rusoj malpermesis al finnoj fajfi ĝin en la stratoj.

Sibelius nun havis fortan reputacion en sia lando, kaj la Simfonio No.1 solidigis tion. Per tiu verko, lia reputacio pli kaj pli disvastiĝis, tiel ke en 1904, kiam unue aŭdiĝis lia Violonkonĉerto, ĝin dirigentis Richard Strauss.

1900 kaj poste redakti

La unua simfonio, kvankam originala kaj forte persona verko, tenas ankaŭ trajtojn el verkoj de Ĉajkovski kaj Bruckner. Sed poste, evoluis lia stilo, al io pli fajna, maldensa, kaj organika. Jam en la Simfonio No.2 oni povas senti ion pli varman, kaj malferman. La Simfonio No.3 montras plian evoluiĝon de lia persona stilo, la muziko estas ankoraŭ pli subtila, klara kaj maldensa.

En la sama periodo aperis ankaŭ lia nun renoma Violonkonĉerto (1904), komence ne tre sukcesa (konata kritikisto de tiu tempo nomis gin simple "erara"), sed nun bona konata, post kelkaj ŝanĝoj. Samjare, li kun sia familio translokiĝis al la kamparo, kie li pli facile trovis inspiron por sia muziko. La domo trovis 40 km for de Helsinki, en la vilago Jërvenpää, kaj li nomis ĝin Ainola (la loko kie loĝas Aino, lia edzino).

Al Sibelius ĉiam tre plaĉis alkoholo kaj la plej bonaj havanaj cigaroj. En 1908, tamen, li lernis ke li suferas pro kancero de la gorĝo, kaj devis tuj ĉesi. Sekve, lia muzika stilo fariĝis eĉ pli maldensa, kaj malluma. La malĝoja Simfonio No.4 montras tion tre klare.

Malbonaj jaroj redakti

Sekvis pluraj malbona jaroj por Sibelius. Malriĉa pro la Unua mondmilito, kaj devigata forlasi Ainola malfrue en la tiu milito pro komunisma provo regajni la nove sendependan Finnlandon, li tamen sukcesis verki kaj pli evoluigi sian muzikan stilon.

La Simfonio No.5 (1915 - 1919) montras lian kreskantan emon organike unuigi movimentojn, kvankam Sibelius nur tre malfacile sukcesis fini la simfonion. Ĝi unue prezentiĝis en 1915, sed li poste retiris ĝin kaj nur kvar jarojn poste, en 1919, li finfine permesis ke ĝi reaperu.

Tiu emo al organika unueco atingas logikan konkludon ĉe la Simfonio No.7, majstroverko kiu havas nur unu movimenton, sed kiu tenas ĉian kontraston kaj melodian evoluon kian havas pli tradiciaj simfonioj.

Silento redakti

Post la milito, la vivo pliboniĝis por Sibelius. Li revenis al Ainola, sukcesis fini siajn lastajn du simfoniojn, kaj verkis multan muzikon por teatraĵoj, inkluzive de La Tempesto, kaj Tapiola. Li priskribis la stilon de siaj verkoj el malfrue en sia vivo (laŭ Manchester Guardian en 1958) dirante ke, dum aliaj komponistoj okupis sin farante koktelojn, li proponis al homoj puran, fridan akvon.

Sibelius nun estis finance sekura, pro pensio kiun donis al li la ŝtato pro lia kontribuo al la nacia kulturo. Tamen, post Tapiola, Sibelius muzike silentis kaj verkis nenion plu, kaj ĝis nun mankas vera klarigo. Laŭ iuj, li simple malsukcesis verki alian muzikaĵon pri kiu li povus kontenti. Laŭ aliaj, li simple elĉerpiĝis. Plurfoje oni parolis pri ebla oka simfonio, sed ĝi neniam aperis.

Li mortis ĉe Ainola la 20-an de septembro 1957). Sekvis impona funebra ceremonio ĉe Helsingin Suurkirkko, la katedralo de Helsinki, kiun ĉeestis la Finna Prezidento Urho Kekkonen. Lia edzino Aino mortis 12 jarojn poste.

Listo de gravaj verkoj redakti

La simfonioj redakti

  • Simfonio No.1 Opus 39 (1899)
  • Simfonio No.2 Opus 43 (1902)
  • Simfonio No.3 Opus 52 (1906)
  • Simfonio No.4 Opus 64 (1911)
  • Simfonio No.5 Opus 82 (1915 kun ŝanĝoj 1916 and 1919)
  • Simfonio No.6 Opus 104 (1923)
  • Simfonio No.7 Opus 105 (1924)

Orkestraj verkoj redakti

Aliaj verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti