Jeremy Bernard CORBYN (naskiĝis la 26-an de majo 1949) estas brita socialisto kaj politikisto por la Brita Laborista Partio, estanta sur la maldekstra flanko de sia partio. Li iĝas partiĉefo kaj gvidanto de opozicio la 12-an de septembro 2015.

Jeremy Corbyn
Persona informo
Jeremy Corbyn
Naskonomo Jeremy Bernard Corbyn
Naskiĝo 26-an de majo 1949 (1949-05-26) (74-jaraĝa)
en Chippenham
Lingvoj anglahispana vd
Loĝloko Finsbury Park vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Haberdashers' Adams vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Subskribo Jeremy Corbyn
Familio
Patro David Benjamin Corbyn vd
Patrino Naomi Loveday Josling vd
Gefratoj Piers Corbyn vd
Profesio
Okupo sindikatisto • politikisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Londono vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas parlamentano por Islington North ekde 1983, reelektinte sep fojojn. Antaŭ tio li laboris por sindikatoj.

Corbyn identis sin kiel demokratan socialiston kaj proponas la renaciigon de utilprogramoj kaj fervojoj, la remalfermon de karbaj minejoj, unuflankan nuklean senarmiĝon, politikon kontraŭ la evito de impostoj, QE-on kaj opozicion al la fiska aŭstereco.

Corbyn anoncis sian kandidatecon la 6-an de julio 2015. Li unue estis nur konsiderata kiel la franĝa kandidato, sed li poste fariĝis la ĉefa kandidato laŭ opini-sondadoj kaj li gajnis la subtenon de la plejmulto de sindikatoj filiaj al la Brita Laborista Partio kaj ankaŭ tri nefiliaj sindikatoj. La 12-an de septembro 2015 li gajnis la elekton por partiestro kun 59,5% de unuaj voĉdonoj.

Frua vivo redakti

Corbyn naskiĝis en Chippenham en Wiltshire kaj estis kreskigita en Kington St Michael. Li estas la pli juna frato de veterprognozisto Pierre Corbyn kaj la filo de David Corbyn, elektra inĝeniero kaj spertulo de rektifiloj, kaj Naomi Corbyn, instruisto de matematiko. Liaj gepatroj estis packampanistoj kiuj renkontas dum la Hispana Enlanda Milito. Kiam Jeremy Corbyn aĝis sep, sia familio transloĝiĝis al Shropshire ĉe Pave Lane, kie David Corbyn aĉetis la Yew Tree Guesthouse kaj refasonis ĝin al sepdormoĉambra senjora domo.

Li frekventis la sendependan Castle House Preparatory School kaj Adams' Grammar School, ambaŭ internulejo kaj taga lernejo, en Newport, Shropshire. Dum Corbyn ankoraŭ frekventis lernejon, li aktiviĝis en la Wrekin Constituency Young Socialists, sia loka Labour Party kaj la League Against Cruel Sports. Li gajnis du A-levels, antaŭ ol li forlasis lernejon aĝanta 18. Post forlasi lernejon, li laboris du jarojn por Voluntary Service Overseas en Jamajko. Sekvonte li gungiĝis kiel plentempa organizisto ĉe la National Union of Public Employees, sekvita per mallonga periodo de studo ĉe North London Polytechnic, kiu li forlasis sen atingi gradon.

Corbyn pli poste laboris kiel oficisto por la National Union of Tailors and Garment Workers, iĝis ano de distrikta aŭtoritato de saneco kaj elektiĝis en 1974 al Haringey Council, reprizentanta la kvartalo Harringay ĝis 1983. Li laboris por la sensukcesa kampanjo de Tony Benn en 1981 por fariĝi vicĉefo de Laborista Partio kaj estis elektita kiel sekretario de Laborista grupo de Islington Borough.

Parlamentano redakti

Corbyn selektiĝis en 1982 kiel la Laborista kandidato por sia loka seĝo de Islington North. Li estis elektata dum la 1983 ĝenerala balotado en tiu funkcio kaj tuj membriĝis la Socialist Campaign Group, distinganta lin kiel unu da plej maldekstra parlamentanoj de Laborista Partio, kaj ĉeestis la London Regional Select Committee de 1983 ĝis 1987. Li komenciĝis skribi rubrikon en la Morning Star mallonge post sia elektiĝo, kiun li faras ĝis hodiaŭ. Li poste estis membro de Social Security Select Committee de 1992 ĝis 1997, la London Regional Select Committee por dua fojo de 2009 ĝis 2010 kaj Justice Select Committee de 2010 ĝis 2015. Corbyn reelektiĝis membro de parlamento por Islington North sep fojon, la plej laste en 2015, kiam li gajnis 60,24% de voĉdonoj kaj plejmulto de 21194 balotoj. Inter 1997 kaj 2010, dum la plej lastatempa Laborista registaro, Corbyn estis la plej ribelema de ĉiuj Laboristaj parlamentanoj, ofte defianta triobla whips. Nur en la parlamento de 2005–2010 li defiis la whip 238 fojojn, ĉirkaŭ 25% de ĉiuj voĉdonoj.

En Oktobro 2001 Corbyn estis elektata al la direktanta komitato de la Stop the War Coalition (haltu la militon-koalicio), kiu formiĝis oponi la afganan militon poste tijare. Li feroce oponis la iraka milito en 2003 kaj parolis ĉe dekoj de kontraŭ-militaj kunvenoj en Britujo kaj transmare. Li asistis organizi la Februara kontraŭ-milita protesto kio estis kredita esti la plej granda politika protesto en brita historio. Li elektiĝis estro de la koalicio sukcesante Andrew Murray en Septembro 2011. En 2006 Corbyn estis unu da dek du Laboristaj parlamentanoj subteni la vokon de Partio de Kimrujo kaj la Skota Nacia Partio por enketo en la iraka milito. Li forte oponas armilojn de amasa detruo kaj estis longtempa subtenilo de Campaign for Nuclear Disarmament, membrita la organizacio en 1966 dum li estis lernulo kaj estanta unu da tri viĉestroj. Corbyn kritiĝis por inviti Gerry Adams kaj aliaj membroj de Sinn Féin al la parlamento en 1984 semajnojn post la bombatako en Brighton per la IRA, kiu mortigis kvin homojn.

Corbyn membras nombron de sindicataj grupoj en la parlamento. Li estas sponsorata per kelkaj sindikatoj, inkluzive de Unison, la National Union of Rail, Maritime and Transport Workers kaj Unite the Union. Li estas devoliginta kontraŭ-faŝisto, parolinta ĉe la grandega kombinata kunveno de Unite Against Fascism kaj Trades Union Congress kontraŭ la British National Party en Decembro 2001, kaj li estis la ĉefa parolanto ĉe la jara konferenco de Unite Against Fascism en 2007.

Corbyn estas estro de la All-Party Parliamentary Group (APPG) sur la Ĉagosoj, estro de la APPG sur Meksiko, vicestro de la APPG sur Latin-Ameriko kaj vicestro de la APPG sur homaj rajtoj. Li estas pledinta kaj pledanta por la rajtoj de la fortece forigitaj Ĉagosanoj por reiri al la Brita Hindoceana Teritorio kaj estas agitisto por solidareco kun Venezuelo (kun la socialisma venezuela registaro). Li ankaŭ estas membro de la sekvaj APPG-oj: Bolivio, Britio–Palestino, fromaĝo, biciklado, dalitoj, Grandaj Lagoj, la International Parliamentary Union kaj vojaĝantleĝa reformo.

Elspezpostuloj redakti

Dum la brita skandala pri parlamentanaj elspezpostuloj, publikiĝis ke Corbyn postulis la malplej nombro de elspezpostuloj elde ĉiuj parlamentanoj. En 2010 li postulis la plej malgranda sumo de ĉiuj parlamentanoj. En intervjuo per The Islington Gazette li diris: "Mi estas ŝparema parlamentano. Mi pensas ke ni devus postuli kion ni bezonas por daŭri niajn oficejojn kaj pagi niajn stabojn sed estu singarda ĉar ĝi ecidente estas publika mono. Jara lupago por la [elektodistrikta] oficejo [en] Durham Road, Finsbury Park estas ĉirkaŭ £12,000 ĝis £14,000." Li luprenas sian elektrodistriktan oficejon ĉe la Ethical Property Company.

Agitismo redakti

Corbyn koniĝis en la 1980-aj jaroj por sia laboro pro la Guildford Four kaj la Birmingham Six, kiuj finfine troviĝis esti malĝuste konviktitaj por kulpo de serio de bombatakoj en Anglujo dum la mezaj 1970-aj jaroj. La IRA plenumis tiujn atakojn kiuj mortigis 28 homoj. Corbyn ankaŭ subtenis la kampanjo por renversi la konviktaĵoj de Jawad Botmeh kaj Samar Alami por la bombado en 1994 de ambasadejo en Londono. Botmeh kaj Alami estis konfesinta la posadon de eksplodaĵoj kaj pafiloj sed negis, ke ili estis por uzo en Britio. La konviktaĵoj estis subtenitaj par la Court of Appeal en 2001 kaj per la Eŭropa Kortumo por Homaj Rajtoj en 2007. En 2013 Corbyn subtenas la enoficigo de Botmeh kiel gubernatoro ĉe London Metropolitan University.

Corbyn estis konata kampanjisto kontraŭ apartismo en Sud-Afriko kaj laboris por la National Executive de la kontraŭ-apartisma movado. Li arestiĝis en 1984 por protesti ekster South Africa House.

Estreco de Laborista Partio redakti

Estrelekto redakti

Sekvonte la malvenko de la Laborista en la 2015 ĝenera elekto la 7-an Majon, Ed Miliband rezignis kiel ĉefo de la Laborista Partio, rezultas al estrelekto. La 2-an de Junio, oni raportis en diversaj kominikilfontoj ke Corbyn estis konsideranta stari kiel kandidato, senrevigita per la manko de left-flanka voĉo. La sekvontan tagon Corbyn konfirmis al sia loka revuo, The Islington Tribune, ke li estis staronta en la elektado kun "klara kontraŭ-aŭstereca politikaro". Corbyn aligis: "Ĉi tiu decido respondas al superŝutanta voko per membroj de la Laborista Partio kiuj volas vidi pli larĝa gamo de kandidatoj kaj funda debato pri la estonteco de la partio. Mi staris por doni al membroj de la Laborista Partio voĉo en ĉi tiu debato." La aliaj kandidatoj estis Shadow Home Secretary Yvette Cooper, Shadow Health Secretary Andy Burnham kaj Shadow Minister for Care and Older People Liz Kendall.

La 12-a de septembro 2015 Corbyn elektiĝis estro de la Laborista Partio en superŝutanta venko. Ricevinta 59.5% de voĉdonoj kiel unua prefero, li gajnis dum la unua raŭndo.

Gvidanto de opozicio redakti

Kiam li fariĝis partiesto de Laborista Partio la 12-an de septembro 2015, Corbyn ankaŭ fariĝis gvidanto de opozicio. Li estas deklarinta ke li volas have isme diversan teamon en la Laborista estreco. Li anoncis sian shadow cabinet la 14-an de septembro 2015.

Politikaj opinioj redakti

Impostado kaj ekonomio redakti

Corbyn estas kampanjinta kontraŭ projektoj de privataj financ-initiatoj (PFI) kaj subtenas la enirado de ekzista minimumo kaj pli alta tarifo de enspezimposto por la "plej riĉaj en la socio". Corbyn estas pledanto por reatingi monperdojn de leĝa kaj kontraŭleĝa impostevito, per investi miliardon da pundoj en HMRC (la brita fisko). Richard Murphy, unu da ekonomikaj konsilistoj de Corbyn, diris ke "elspezi ĝis tri cent milliono pundon je [HMRC-a] stabo povus rezulti en ekstran ok miliardo pundon."

Corbyn ankaŭ planis malaltigi la impostsenŝarĝiĝon de naŭdek tri miliardo kion firmoj ricevas laŭ Kevin Farnsworth, supera docento de York University. xi tiu nombro konsistas de iaj senŝarĝiĝoj, inkluzive de fervojaj kaj energiaj subvencioj, senŝarĝiĝo por investado kaj registara provizo el la privata sektoro. Li estas priskribinta jar-post-jaraj korporaciaj impostomalplialtigoj por firmoj kun profitoj pli ol £300000 per nunttempaj registaroj kiel "race to the bottom". En 1990, Corbyn partoprenis en la movado de impostrezistado kontraŭ la Community Chargepoll tax, por kio li alfrontis enprizonigon.

Corbyn proponas kreigi la Bank of England monon por investi en housing kaj publika transporto, priskribita per Corbyn kiel "popola quantitative easing". Ĉi tiu celus ŝanĝi la Unuiĝinta Reĝlando al alt-lerteca, alt-teknologia ekonomio kaj konstrui pli socialsubtenaj domoj por malaltigi longtempaj kostaj de sociala sekureco por lupagoj de logejoj. Por atingi tion, la bankon aĉetus obligaciojn por ŝtate posedada "Nacia Banko de Investado".

Sociala subteno redakti

En 2013, Corbyn kunsubskribis leteron kio estis publigita en la revuo The Guardian kio montris sian subteno por la People's Assembly Against Austerity.[1] Li ankaŭ estas fama subtenanto de la March for Homes.[2]

Li estis une da dek ses subskribantoj de malferma letero al tiama estro de Laborista Ed Miliband en Januario 2015, vokanta por la Laborista Partio devoligi sin al oponi pli aŭstereco, repreni fervojaj firmaoj je publika proprieto kaj fortigi aranĝojn por kolektiva negociado.

Dum la dua debato pri la Welfare Reform and Work Bill en Julio 2015, Corbyn oponis la leĝproponon kun 47 aliaj Laboristaj parlamentantoj, priskribanta ĝin kiel "putrita kaj maldefendebla", dum la aliaj tri kandidatoj por estreco detenis sin. Aŭguston 2015 li elpetigis al Iain Duncan Smith por rezigni kiel ŝtatsekretario por laboro kaj pensioj post kiam aperas ke miloj da labormaltaŭgaj personoj mortis post aprobiĝi taŭga por labori per taksoj de kapableco por labore (Work Capability Assessments) inter 2011 kaj 2014.

Saneco redakti

Corbyn estas dirinta ke la NHS devus "funkcii tute publike kaj esti publice klarigebla" kaj estas subtenanta de la NHS Reinstatement Bill 2015. Corbyn oponas la privatan financ-initiaton, argumentanta ke la NHS perfortiĝus repagi "ses fojoj la originan investado en ĝi".

Li diris sur Twitter en 2010 ke li kredis ke homeopatio povus funkcii por iuj kaj subskribis parlamenta mocion enirigita per la konservatisma parlamentano David Tredinnick elpetiganta la registaron por konsideri la travivaĵojn de aliaj landoj kiel Hindio, kio subtenas homeopatian kuracadon, kiam la registaro formulos saneca poliko.

Edukado redakti

Corbyn antaŭvidas la establado de "nacia edukada servo", kun simila skemo al tio de Nacia Saneca Servo (angla lingvo: National Health Service, mallonge NHS). Li pledas por reigi ŝtate pagataj akademiolernejoj kaj liberaj lernejoj al loka aŭtoritato kaj finigi la karitata statuso de internulejoj. Corbyn feroce kampanjis kontraŭ instruaj gaĝoj en Anglio kaj subtenas plialtigon de korporacia imposto por kasi publikajn servojn kiel senkosta altlerneja edukado. Li ankaŭ porparolas la restaŭron de konservo-monasignaĵoj, kiuj aboliĝis per la Konservatisma registaro en 2015. Corbyn pledas por nacie organizata staĝoj por art-bazata alta edukado.

GLAT-rajtoj redakti

Konsiderata frua pioniro de GLAT-egaleco, Corbyn pledas por tiaj celoj kiel la Lesbians and Gays Support the Miners (LGSM), civilaj partnerecoj kaj abolicio de la kontraŭ-geja Section 28 leĝparto. Corbyn subtenas GLAT-rajtoj "ne-ŝanceliĝante", estinta la sola Laborista parlamentano kiu voĉdonas pro Liberaldemokrata amendo por malpermesi diskriminacion bazatan sur seksemo en 1998, antaŭ la enirigo de la Equality Act 2006. Corbyn balotis pro la Marriage (Same Sex Couples) Act 2013, kiu fine leĝigis samsekseman nupton en Anglio kaj Kimrio. Li ankaŭ avertis "ekonomiaj kaj diplomatiaj konsekvencoj" al tiuj landoj kiuj ne subtenas GLAT-rajtojn. Li subtenis enpostenigi Michael Cashman kiel la Laborista internacia sendito por GLAT-rajtoj.

Ŝtata organizo, malcentrigo kaj naciismo redakti

Corbyn persone preferas ke Britio fariĝus respublikon, sed ne provos forigi la monarkion, pro la populareco de reĝa familio. En 1991, li subtenis la leĝproponon "the Commonwealth of Britain" de Tony Benn. Tio petis la ŝanĝigon de Unuiĝinta Reĝlando ideale en "demokratia, federacia kaj sekulara Commonwealth of Britain", kun elektata prezidanto, malcentrigo (angle: devolution), aboligo de la House of Lords (en nuna, ne-elektata formo) kaj egaleco de reprezentado laŭ sekso en parlamento.

Corbyn estas longtempa subtenanto de Unuiĝita Irlando kaj disputige invitis prezidanton de la partio Sinn Féin Gerry Adams al Londono en 1984. Dua renkonto en 1996 nuliĝis sekvonte premo el la Laborista Partio. Corbyn respondis dirante "dialogo kun ĉiuj partoprenantoj restas esenca se la pacfaradprocedo devus daŭri". Li forte kritikiĝis per Laboristaj kaj Konservatismaj parlamentanoj por havi renkontojn kun estintaj membroj de la IRA en la Palace of Westminster por diskuti temojn kiel statojn en Nord-Irlandaj prizonoj kaj la batalhalton de IRA. Corbyn voĉdonis kontraŭ la Anglo-Irish Agreement, dirante ke ĝi fortigis la bordo inter Nord-Irlando kaj la Respubliko de Irlando kaj li oponis ĝin ĉar li deziris vidi unuiĝintan Irlandon. En intervjuo sur BBC Radio Ulster en Aŭgusto 2015, Corbyn akcentis sia oponado kontraŭ "ĉiu bombado" kaj bonvenigis la batalhalto kaj pacfaradprocedon, kvinkam li ne ekspresis direkte opinion aparte pri la agoj de la IRA.

Kiam li estis demandita per la ĵurnalo Herald el Glasgow ĉu li priskribus sin kiel Britan Uniiston, Corbyn respondis: "Ne, mi priskribus min kiel socialiston. Mi preferus ke la Unuiĝinta Reĝlando restos kune, jes, sed mi agnoskas la rajton de homoj por elekti la decidon pri iliaj propraj aŭtonomio kaj sendependeco". Li ankaŭ kritikis la decidon de la Skota Laborista Partio por kunlabori kun Skotaj Konservatistoj en la Better Together kampanjo kaj diris ke li ne estis age partopreninta en la kampanjo de la 2014 plebiscito pri la ebla sendependeco de Skotlando. Corbyn ankaŭ ekspremis sian konvinkon ke ekonomia malegaleco ekzistas tra la Unuiĝinta Reĝlando kaj ke Laboristo devus unuigi homojn bazata sur "radiaala ekonomia strategio".

Eksterlanda politiko redakti

Corbyn kontraŭas militeman eksterlandan politikon, preferante pli diplomatian politikon. Li kredas ke recenta okcidenta partoprenado en multaj militoj kreis malpli sekuran mondon.

Corbyn okupas sin delonge pri diversaj eksterlandaj aferoj socialismaj. Li partoprenas en diversaj grupoj de "socialisma solidareco", kiel por Kubo kaj Venezuelo. Tamen li ankaŭ estas estinta kritika pri politikaj aferoj en tiuj landoj.

Laŭ Stephen Bush li fundas siajn eksterlandajn opiniojn malpli sur britaj interesoj ol sur la interesoj de malriĉaj landoj.

Li ankaŭ longtempe agis por la Ĉagosanoj, kiuj vivis sur la Ĉagosoj dum jarcentoj sed estis forprenataj al alia loko pro usonaj militaj interesoj.

Militoj redakti

Jeremy Corbyn oponis la Irakan Militon elde 2003. Li estis estro de la Stop the War Coalition ("Haltu-la-Milito-Koalicio").

Li kontraŭas la bombardadon de Daeŝon en Sirio. Laŭ li tio pliigas la hazardon de atakoj en Britio.

Referencoj redakti

  1. Letters: People's Assembly Against Austerity. The Guardian (5-a de Februario 2013). Alirita la 15-an de Septembro 2015.
  2. Sponsors. marchforhomes.org. Arkivita el la originalo je 2015-09-06. Alirita la 15-an de Septembro 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-06. Alirita 2015-09-15.