Johannes Schiltberger

germana verkisto

Johann, Hans aŭ Johannes Schiltberger (1380-1427) estis germana militisto, esploristo kaj verkisto. Li kunbatalis ĉe la trupoj de Sigismundo el Hungario (1368-1437) kontraŭ la turkoj dum la Milito turko-hungara. Li eble estas la unua okcidenta kristana verkisto kiu priskribis kun ĉiuj detaloj la tombon de Mahomedo en Medino.

Johann Schiltberger
(1380-1427)
Ilustraĵo el la verko de Johann Schiltberger.
Ilustraĵo el la verko de Johann Schiltberger.
Persona informo
Johannes Schiltberger
Naskiĝo 9-a de majo 1380
en FreisingMunkeno, Germanio
Morto 1427
en Lohhof, Bavario, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Ingolstadt
Universitato de Vieno
Universitato de Krakovo
Universitato de Parizo
Profesio
Okupo verkisto
esploristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The bondage and travels of Johann Schiltberger vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vojaĝoj

redakti
 
Johannes Schiltberger partoprenis en la sieĝo de Belgrado, epizodo de la turko-hungara milito.

Schiltberger aliĝis al la trupo de Lienhart Richartinger en 1394, kaj li tiam iris por batali sub Sigismondo, Reĝo de Hungario (poste imperiestro), kontraŭ la Otomana Regno en la hungara limo. Ĉe la Batalo de Nikopoliso (Hungario) la 28an de septembro 1396, li estis pafvundita kaj kaptita; kiam Schiltberger reakiris la uzon de siaj piedoj, sultano Bajezid la 1-a prenis lin kiel sian servon kiel kuristo (1396-1402). Li estis fakte armea sklavo dum pli ol dudek jaroj. Dum tiu tempo de sklavigo li ŝajne akompanis otomanajn soldatojn al certaj partoj de Malgranda Azio kaj al Egiptujo.

Antaŭ la demisiigo de Bajezid ĉe la Batalo de Ankaro (20n de julio 1402), Schiltberger pasis en la servon de Timur la konkerinto de Bajezid: li nun ŝajnas esti sekvinta Timur al Samarkando, Armenio kaj Kartvelio. Post la morto de Timur (17-an de februaro 1405) lia germana kuristo unue iĝis sklavo de Ŝaho Rukh, la plej kapabla el la filoj de Timur; poste de Miran Shah, frato de Shah Rukh; poste de Abu Bakr, filo de Miran Shah, kies tendaro vagadis tra la tuta Armenio.

Schiltberger poste akompanis Ĉekre, tatara princo loĝanta en la hordo de Abu Bekr, en ekskurso al Siberio, kies nomo Schiltberger donas al ni la unuan klaran mencion en la okcident-eŭropa literaturo. Li ankaŭ verŝajne sekvis sian novan majstron en sia atako kontraŭ la Malnova Bulgario sur la meza Volgo, kiu korespondas al la moderna Kazano kaj ĝia najbareco. Li vagadis en la stepaj landoj de sudorienta Rusio; vizitis Sarai-on, la malnova ĉefurbo de la Ora Hordo ĉe la malsupra Volgo kaj al AzovTanais, ankoraŭ komerca centro por veneciaj kaj ĝenovaj komercistoj; mallonga periodo de servuto sur la ruino de Ĉekre; vojaĝoj en Krimeo, Ĉerkazio, Abĥazio kaj Samegrelo; kaj finfine fuĝo (el la ĉirkaŭaĵoj de Batumi) sekvis.

Alveninte al Konstantinopolo, Schiltberger restis kaŝe tie por tempo; li tiam revenis al sia bavara hejmo (1427) per Kilia, Bilhorod-Dnistrovskij, Lemberg, Krakovo, Vroclavo kaj Meißen. Post lia reveno li iĝis ĉambelano de duko Alberto la 3-a (1414-1486), verŝajne ricevante tiun nomumon en la unua okazo antaŭ la surtroniĝo de la duko en 1438. La dato de lia morto estas nekonata, sed fontoj prove sugestas ke li mortis ĉirkaŭ 1440.

Skribaĵoj

redakti

Reisebuch de Schltberger enhavas ne nur notojn pri siaj propraj spertoj kaj skizon de diversaj ĉapitroj de liatempa orienta historio, sed ankaŭ raporton pri landoj kaj iliaj moroj kaj kutimoj, precipe pri tiuj landoj kiujn li mem vizitis. Unue venis la landoj ĉirkaŭ Danubo, kien li estis vojaĝinta; poste sekvas tiuj inter la Danubo kaj la maro, kiuj nun falis en la manoj la turkoj; post ĉi tio, la otomanaj regadoj en Azio; laste venis la pli malproksimaj regionoj el la mondo de Schiltberger, el Trabzon ĝis Rusujo kaj el Egiptujo ĝis Hindio. En ĉi tiu regiona geografio la priskriboj de Bursa; el diversaj okcidentaj kaŭkazaj kaj armenaj regionoj; el la regionoj ĉirkaŭ la Kaspio, kaj la kutimoj de iliaj popoloj (precipe la Ruĝaj Tataroj); el Siberio; el Krimeo kun ĝia granda ĝenova kolonio ĉe Teodozio (kie li iam pasigis kvin monatojn); kaj el Egiptio kaj Arabio, estas aparte atentindaj. Rimarkindas ankaŭ liaj aludoj al la katolikaj misioj ankoraŭ restantaj en Armenio kaj en aliaj regionoj preter Nigra Maro, kaj al (ne-romiaj?) kristanaj komunumoj eĉ en la Granda Tataro de la stepoj estas ankaŭ notindaj.

Schiltberger estas eble la unua verkisto de okcidenta kristanaro kiu menciis la veran tombon de Mohamedo en Medino: liaj skizoj de Islamo kaj de orienta kristanaro, kun ĉiuj siaj mankoj, estas de rimarkinda merito por sia tempo: kaj li povas juste esti kalkulita inter la verkintoj kiuj kontribuis por fiksi Pastro Johano-n, ĉe la fino de la Mezepoko, en Abisenio. Schiltberger ankaŭ registris unu el la unuaj eŭropaj ekvidoj de Prĵevalski-ĉevaloj. (Manuskripto en la Munkena Urba Biblioteko). Lia verko tamen enhavas multajn erarojn; tiel en kalkulado de la jaroj da lia servo kaj kun Bayezid kaj kun Timur li eraras en multobloj de du.

Lia raporto pri Timur kaj liaj kampanjoj estas nebula, ofte malĝusta, kaj foje fabela: nek la komparo de von Hammer inter Marko Polo kaj Schiltberger povas esti akceptita sen grandaj rezervoj. Kvar manuskriptoj de la Reisebuch ekzistas: (1) ĉe Donaueschingen en la Biblioteko Fürstenberg, n-ro 481; (2) en Hajdelbergo, Universitata Biblioteko, 216; (3) ĉe Nurenbergo, Urba Biblioteko; (4) ĉe Monaĥeja Biblioteko de Sankt-Galo, 628 (ĉio el dekkvina jarcento).

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti