Josef DOBROVSKÝ (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1753 - mortis la 6-an de januaro 1829 en Brno) estis ĉeĥa filologo kaj historiisto, unu el la ĉefaj personuloj de la ĉeĥa nacia renaskiĝo komence de la 19-a jarcento.

Josef Dobrovský
ĉeĥa filologo kaj historiisto
ĉeĥa filologo kaj historiisto
Persona informo
Naskiĝo 17-a de aŭgusto 1753
en Balassagyarmat, Hungara reĝlando
Morto 6-a de januaro 1829
en Brno, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Tombo Centra Tombejo en Brno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanaĉeĥalatinahebreaarameasiria
Ŝtataneco Margraflando Moravio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Josef Dobrovský
Okupo
Okupo verkisto
slavisto
national revival activist (en) Traduki
redaktisto
kritikisto
filologo
historiisto
katolika sacerdoto
vortaristo
lingvisto
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Josef Dobrovský

Li naskiĝis al dragono en Hungario, studis en la Praga universitato filozofion kaj teologion, antaŭ la finstudo li iĝis jezuito en Brno, post nuligo de la ordeno li revenis Pragon kaj finis studadon de teologio. Li fariĝis edukisto en la familio de grafo Nostic kaj laboris tie ankaŭ pri siaj sciencaj verkoj.

Li komencis sian sciencan karieron per kritiko de malnovaj tekstoj, per historio de la ĉeĥa lingvo kaj literaturo kaj prilaboris ĉeĥan gramatikon, kies principoj validas ĝis nun. Multajn siajn verkojn li verkis germane kaj latine, ĉar li ne kredis, ke la ĉeĥa lingvo reviviĝos.

Verkoj

redakti
  • Dějiny české řeči a literatury (Historio de la ĉeĥa lingvo kaj literaturo, 1792)
  • Německo-český slovník (Germana-ĉeĥa vortaro, 1802)
  • Podrobná mluvnice české řeči (Detala gramatiko de la ĉeĥa lingvo, 1809)
  • Základy staroslověnského jazyka (Fundamentoj de la praslava lingvo, 1822)

Literaturo

redakti