Junio de 2019
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2019:
- En Ĥartumo, militistoj sange subpremis la pacajn manifestaciojn kontraŭ la nuna militista reĝimo, kaŭzante minimume 108 mortintojn.
- D-Day: Prezidanto de la Franca Respubliko Emmanuel Macron, Ĉefministro de Britio Theresa May, Ĉefministro de Kanado Justin Trudeau kaj Prezidanto de Usono Donald Trump celebras la 75-an datrevenon de elŝipiĝo en Normandio.
- Okazas gravaj manifestacioj en Hong Kong kontraŭ projekto de leĝo permesanta ekstradicion al Ĉeftera Ĉinio.
- Daŭras opoziciaj tumultoj en Tbiliso (Kartvelio), direktitaj kontraŭ Rusio kaj la kartvela registaro, akuzita esti porrusia. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La opozicia turka politikisto Ekrem İmamoğlu estis elektita kiel urbestro de Istanbulo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Zimbabvo oni malpermesis pagojn en alilandaj valutoj kaj reenkondukis zimbabvan dolaron.