Károly Róbert Kertész
Károly Róbert Kertész [kAroj kertEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertész Károly Róbert estis hungara arkitekto, subministro, profesoro. Lia nomo foje aperis en pli mallonga formo Kertész K. Róbert.
Károly Róbert Kertész | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de junio 1876 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de aŭgusto 1951 (75-jara) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • verkisto • instruisto |
Verkoj | Agrikultura Universitato (Gödöllő) Konkoly Observatory |
Károly Róbert Kertész [1] naskiĝis la 9-an de junio 1876 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de aŭgusto 1951 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Károly Róbert Kertész akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József. Inter 1900 kaj 1908 li instruis en la menciita universitato, poste li havis postenon en ministerio pri religio kaj eduko. Post jaroj li estis eĉ subministro. En 1918 li estis nomumita privata profesoro. Li studvojaĝis al Eŭropo, Azio, Ameriko. Krom la okupiĝoj li faris ankaŭ projektojn, ekzemple pri logdomoj, gimnazio, urbocentro de Budapeŝto, ofte kune kun Gyula Sváb.
Elektitaj planitaj konstruaĵojRedakti
- observatorio de Budapeŝto (kunarkitekto)
- gimnazio en Gödöllő (1923-1929, kunarkitekto, nun jam kampuso)
Elektitaj publikaĵojRedakti
- Japán művészete (Arto de Japanio), (1905)
- A magyar parasztház (kunaŭtoro, 1907)
- Nemzeti építőművészet (1916)