Klabund

germana verkisto

Klabund, origine: Alfred HENSCHKE (naskiĝis la 4-an de novembro, 1890, mortis la 14-an de aŭgusto, 1928) estis germana verkisto. Lia pseŭdonimo estas kunmetaĵo el la germanaj vortoj Klabautermann (= markoboldo) kaj Vagabund (= vagabundo).

Klabund
Persona informo
Alfred Henschke
Naskonomo Alfred Henschke
Naskiĝo 4-an de novembro 1890 (1890-11-04)
en Krosno ĉe la Odro
Morto 14-an de aŭgusto 1928 (1928-08-14) (37-jaraĝa)
en Davos
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Q99196457 vd
Memorigilo Klabund
Familio
Edz(in)o Carola Neher vd
Profesio
Alia nomo Klabund vd
Okupo verkistodramaturgo • poeto vd
Aktiva en Frankfurto ĉe Odro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la poeto Klabund, litografio de Emil Orlik el proksimume 1915

Kiel filo de apotikisto li naskiĝis en Crossen an der Oder (ekde 1945 Krosno Orzanskie en Pollando). En la aĝo de 16 jaroj li malsaniĝis je tuberkulozo, kiu poste akompanis lin dum lia tuta mallonga vivo.

En la jaro 1909 li kun elstaraj rezultoj trapasis la abiturientan ekzamenon en Frankfurto ĉe Odro. Li komencis studi kemion kaj farmacion en Munkeno, sed post mallonga tempo ŝanĝis siajn studfakojn al filozofio, filologio kaj teatraj sciencoj. En Munkeno li konatiĝis kun diversaj artistoj, interalie kun Frank Wedekind. En la jaro 1912 li ĉesigis sian studadon, elektis por si la pseŭdonimon Klabund kaj komencis verki. Unua poemaro aperis en 1913.

Kiam la Unua mondmilito komenciĝis, li rigardis la okazaĵojn kun entuziasmo kaj verkis plurajn patriotismajn soldatkantojn. Li mem ne devis soldatiĝi, ĉar la tuberkulozo intertempe atakis ambaŭ partojn de lia pulmo. Dum la sekvaj jaroj, ĝismorte, li vivis en Munkeno, Berlino kaj Svislando, kie ofte restadis en sanatorioj. Li tiutempe komencis okupiĝi pri Orientazia literaturo, kiun li tradukis kaj prilaboris.

Iom post iom Klabund pli kaj pli fariĝis kontraŭulo de la mondmilito. En la jaro 1917 li en la svisa gazeto Neue Zürcher Zeitung publikigis malferman leteron al la imperiestro Vilhelmo la 2-a, postulante lian demision. Jura proceso pro ofendo kaj perfido estis la sekvo.

En 1918 Klabund edziĝis al virino, kiun li ekkonis en sanatorio. La edzino ankoraŭ en la sama jaro mortis, post nasko. Samjare ankaŭ aperis la plej sukcesa prosaĵo de Klabund, la romano Bracke. Ekde 1921 li laboris por la revuo Weltbühne. En 1923 li edziĝis al la aktorino Carola Neher.

Inspirite de la ĉina kulturo, Klabund verkis la teatraĵon Der Kreidekreis, kiu en 1925 en Meißen unuafoje aperis sursceneje. Grandan sukceson ĝi akiris en Berlino, kaj Bertolt Brecht pli malfrue – inspirite de ĝi – kreis sian dramon Der Kaukasische Kreidekreis. Dum la sekvaj jaroj Klabund regule verkis ankaŭ por kabaredoj.

En majo 1928 li dum restado en Italio malsaniĝis je pulmoinflamo. Por kuraci lin oni portis lin al Davos, Svislando, kie li tamen la 14-an de aŭgusto mortis. Sian tombon li ricevis en sia naskiĝurbo; lia amiko Gottfried Benn faris la funebran paroladon.

Listo de verkoj redakti

Poemoj redakti

  • Morgenrot! Klabund! Die Tage dämmern! (1913)
  • Die Himmelsleiter (1916)
  • Irene oder die Gesinnung (1917)
  • Dreiklang (1920)
  • Das heiße Herz (1922)
  • Die Harfenjule (1927)
  • Totenklage, Dreißig Sonette (1928)

Teatraĵoj redakti

  • Hannibals Brautfahrt (1920)
  • Die Nachtwandler (1920)
  • Der Kreidekreis (1925)
  • XYZ. Spiel zu Dreien (1928)

Prilaboritaj tradukaĵoj redakti

  • Li tai-pe (1916)
  • Die Geisha O-sen, Geisha-Lieder (1918)
  • Das Blumenschiff (1921)

Eksteraj ligiloj redakti