Głogówek

urbo de Silezio
(Alidirektita el Klein Glogau)

Głogówek (germane Oberglogau, historie ankaŭ Klein Glogau kaj Kraut Glogau) estas urbo en la provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 5642 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 256 homoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo komunumo Głogówek en la distrikto Prudnik. Ĝis la jaro 1945 la urbo apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj. Nur malmultaj germanoj kun fortaj parencaj ligoj al polaj familioj kaj perfekta kono de la pola lingvo rajtis resti, kaj ekde la jaro 1990 denove deklari sian germanecon, kaj same post 1990 la antaŭaj loĝantoj rajtis reveni, kion tamen post pli ol 40 jaroj nur limigita kvanto da urbanoj faris. Tamen la kvantoj sufiĉis por atingi ke ekde la jaro 2009 la urba komunumo estas oficiale dulingva, pola kaj germana.

Głogówek
germane: Oberglogau

Blazono

Blazono
urbo
Głogówek (Pollando)
Głogówek (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Głogówka
Provinco Opolio
Distrikto Distrikto Prudnik
Komunumo Komunumo Głogówek
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 11-a jarcento
Urborajtoj 1275
Koordinatoj 50° 21′ N, 17° 52′ O (mapo)50.34388888888917.867222222222Koordinatoj: 50° 21′ N, 17° 52′ O (mapo)
Areo 22,06 km²
Loĝantaro 5642 (en 2021)
Loĝdenso 256 loĝ./km²
Poŝtkodo 48-250
Telefona antaŭkodo 77
TERYT 5162310024
Estro Andrzej Jan Kałamarz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Rynek 1
Poŝtkodo de estraro 48-250
Telefono de estraro 77 406-99-00
Fakso de estraro 77 406-99-06
Poŝto de estraro poczta@glogowek.pl
Komunuma retejo http://www.glogowek.pl
vdr

Historio redakti

La urbo unue troviĝis en la manoj de la pola dinastio de sileziaj Piastoj, poste en germana dinastio Habsburgoj, kaj la gento von Oppersdorff. En 1655 dum la sveda diluvo ĉi tie trovis protekton pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro kune kun sia familio. Rezulte de unua silezia milito inter Prusio kaj Aŭstrio la urbo apartenas al Prusio. Komence de la 19-a jarcento plu superis la pola lingvo. En 1806 gastis Ludwig van Beethoven, kiu al grafo Franz von Oppersdorff dediĉis la 4-an simfonion.

Partneraj urboj redakti

 
urbodomo

Bibliografio redakti

  • Jerzy Ciurlok, O drukarzach, drukarniach i drukach śląskich (Pri sileziaj presistoj, presejoj kaj presaĵoj), Regionalny Instytut Kultury w Katowicach, Mikołów, Katowice 2018. ISBN 978-83-952024-1-4.
  • Johann Knie, Alphabetisch, Statistisch, Topographische Uebersicht aller Dörfer, Flecken, Städte und andern Orte der Königl. Preuß. Provinz Schlesien... Breslau: Barth und Comp., 1830.
  • Felix Triest, Topographisches Handbuch von Oberschlesien. Breslau: Verlag von Wilh. Gottl. Korn, 1865.
  • Juliusz Roger, Pieśni Ludu Polskiego na Górnym Śląsku (Kantoj de Pola Popolo en Supra Silezio), Juliusz Roger, Vroclavo 1863

Eksteraj ligiloj redakti