Koko krias jam!

Libro de Ferenc Szilágyi
(Alidirektita el Koko Krias Jam!)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Koko Krias Jam! [1] estas 232-paĝa novelaro, originale esperantalingve verkita de Ferenc Szilágyi. Ĝi aperis en la jaro 1955 ĉe Eldonejo Stafeto en La Laguna.
La titolo de tiu libro estas menciita en la "baza legolisto" laŭ William Auld.

Koko Krias Jam!
Koko Krias Jam!
Koko Krias Jam!
Aŭtoro Ferenc Szilágyi
Eldonjaro 1955
Urbo La Laguna
Eldoninto Juan Régulo Pérez
Paĝoj 232
vdr

Recenzoj redakti

 
 Tiu ĉi verko entenas 13 novelojn el ili kelkaj jam aperis en diversaj Esperanto-revuoj.
La aŭtoro havas multajn kvalitojn. La ĉefaj estas akra kvankam kompatema. Lia stilo memorigas tiun de la franco Guy de Maupassant. La karakteroj kaj la pejzaĝoj estas majstre pentritaj. Bonega verkisto kaj rekomendinda verko. 
— 1955(1966), Historio de Esperanto III, paĝo 1169
 
 Tiu verko ŝajnas al la recenzanto la plej bona novelaro de Ferenc Szilágyi ĝis nun. Lingve la libro estas preskaŭ sen riproĉo... La stilo estas helpilo al komencanto kaj plezuro al la progresinto...
Certe pri la aspekto de la libro neniu povas plendi. Klare presita sur bona papero kun bela kovrilo ĝi estus vidinda posedaĵo sur ĉies librobreto kaj alloga propagandilo por nia lingvo en kiu ajn ekspoziciejo...Kiam novelo aŭ eseo en la libro temas pri infanoj aŭ samideanoj, ĝi gajigas. El tiuj plej amuza estas "Lumdiboĉo kaj lumofasto" en kiu post tre interesa priskribo pri la longa sveda somertago ni venas al la Luĉia-festo de la vintromezo. Se vi legos nenion alian en la libro, legu la priskribon de la eniro de anĝelino Luĉia al hungara vizitanto je noktomezo.
Tamen, dum legado de la pli seriozaj du trionoj de la libro stranga sento de neplena kontenteco leviĝis en mi. Kial? mi demandis al mi mem. Mi plu legis kaj ankoraŭ ne komprenis. La rakontoj estas interesaj, la roluloj havas ostojn kaj eĉ karnon kaj moviĝas, kaj Szilágyi havas la nepran kvaliton de progresema verkisto, ke li substrekas, ke la mondo estas malperfekta loko, kie homoj faras malhomaĵojn. Estas vere, ke li ne proponas rimedon plibonigi ĝin, sed la mankon de solvo por niaj sociaj problemoj mi ne mallaŭdas...
Mi rerigardis la novelon, kiu donis sian titolon al la libro. "Koko krias jam!" estas biografio de Henriko Dunant, la svisa findinto de la Internacia Ruĝa Kruco... Dunant, laŭ sia propra priskribo pri si mem, estis malsama homo al tiu imagita de Szilágyi...
Strangas, ke la Henriko Dunant en "Koko krias jam!" estas tiel pasiva kaj introspektema. Kaj tuj trafulmis mian menson la penso, ke ja al preskaŭ ĉiu heroo de Szlágyi mankas aktivemo kaj atakemo. Ili permesas, ke malagrablaĵoj okazu al ili, kaj ili eĉ ne pensas kiel forigi tiujn malagrablaĵojn.
Eble en la moderna mondo ni devas, kiel la du junuloj en "La vekiĝo", ofte akcepti tion, kion la superuloj faras al ni - sed ne ĉiam kaj ne senproteste. Frataj ideoj ne sufiĉas por konstrui novan mondon. Jen la klarigo de mia instinkta malkontento pri la noveloj de Szlágyi malgraŭ iliaj multaj meritoj. La neribelemo de liaj viktimoj kontraŭ ilia sorto lasas ĉe mi senton de senpova fatalismo, kontraŭ kiu mi aŭtomate protestas. Forigu la pasivon kaj pesimismon, Szilágyi, kaj verku por ni novelojn, en kiuj la bonuloj gaje kaj aktive helpas fari pli bonan mondon. 
— decembro 1955, Edward Ockey, Sennaciulo, 26-a jaro, n-ro 12(607), paĝo 7
 
 Ni apenaŭ engarbejigis la freŝan novelaron „El la Maniko" de la skoto

R. Rossetti, kiam ni rikoltas tiun de la konata hungar-svedo, per la jam kvara eldono de „Stafeto". Ĉi-foje ĝi aperas tutruĝe *) en pli simpla sed tamen deca tualeto, eĉ iomete malpli zorgita kvazaŭ por ilustri rakonton pri la „presdiableto" en „facila vento", kiel averte titoliĝas la dua libroparto, kies ses rakontoj, kvankam distre interesaj, efektive ne elkreskis la kadron de la anekdoto. Sed el tio ne estas konkludenda laŭarta malplivaloro de sep aliaj noveloj, kiuj plifirmigas, parte repravigas la renomon de la verkisto. Szilagyi, eble trofrue metinta la ĉefakcenton sur la prozon **) estas lerta novelisto ja kun poeta animo, kaj ĉiam havas ion dirindan kaj volonte diratan pro interna puŝo. La nuna kulturo ĉefe moviĝas sub signo de racio kaj tekniko, sed beleco kaj fantazio feliĉe restas nevelkigeblaj branĉoj de lia vivarbo. Se la hela imago de l' pli sprita Rossetti senzorge suprensaltas de reala vivobazoo, la prefere malhelkolora fantazio de Szilagyi, kiu cetere debutis per „Trans la Fabeloceano" (1932), radikiftante en lia inventkapablo, pli alten flugas. Diversaj el liaj rakontoj, kun aŭ sen ironia bonhumoro aŭ aŭtobiografia elemento, ja disvolviĝas el origina ,,trovaĵo" kaj iomete misformantaj la „realon" en romantikeca sento, des pli tuŝas internan kordon. Ne mirigas, ke li kiel internidea esperantisto, kun la akcento sur ,,esper", inspiriĝis de militaj okazaĵoj, kaj noveloj en kiuj li konfrontas la senkulpan homon kun la stranga krueleco de la homfrato, sendube estas impresaj. Inter ili plej ampleksaj estas „La Flamsalamandro" kaj la entranĉa titolnovelo "Koko krias jam !" La unua surprize pritraktas ian animparencecon inter salamandro kaj knabino kiuj, grave vunditaj, la unua ekmortas dum la dua kvazaŭ renaskiĝas al pli pozitiva vivo. La priskribema aŭtoro ne ŝparas precizajn detalojn sciencajn kaj legendajn pri la besteto, sed li harmonie gvidas la kuriozan „trovaĵon" al skua fino. La emo simboligi eĉ pli trafe efikas en la alia menciita, en kiu la talenta verkisto sondas la animon de Henriko Dunant (la fondinto de la Ruĝa Kruco), transironta same kiel Zamenhof sian Rubikonon, sed laŭ la novelisto, eble post kontrastaj sentoj en inversa ordo, t.e. „vivi ankaŭ mi deziras, fajron sentas mi interne" * * *) Kvazaŭ „gvidmotivo" akompanas ĝin unuflanke la simbola „koko krias jam -ekmatenas jam" el hungara kanto kaj kaj la koko, el la evangelio aliflanke, en tipa reva kaj sonĝa sfero. Krom tiuj elstaraj krome legindas socirilataj noveloj, i.a. La amuza kaj satira „La Sekreto de la Banko" kaj precipe la trasentite sarkasma „Estis bone tiel", kiuj kun sava solvo montras la leĝon en manoj de senskrupulaj homoj ; legindas la ĉarma „Nila"- „bluokula, blondbukla knabineto, eta, gracia, plej ofte bonkonduta, kvarjara. Norda tipo, kvankam pli malalta ol la samaĝaj nordaj knabinoj. Ŝi estas serioza, gravmiena, aŭ turture (turte?) ridanta, precize kiel la situacio postulas..." sed sufiĉas... La tuta verko estas flustila, foje pacience detalema, foje abrupte telegrafa; la lingvajo ne rezultas el ekzercoj sur streĉita lingva ŝnurego kaj „tamen" neniel... kompromitas la esrrimnforton kaj psikologian enpenetron. Szilagyi ĉi-foje reviziigis sian verkon de la literatura komitato de „S.a.t." Estus pristudinda iam la rolo de tiaj komitatoj, gazetredaktoroj kaj recenzistoj en la evoluo aŭ neevoluo de la lingvo... en la respektinda nomo de nia kongresa kaj somerkursa popolo internacia...

  • ) aludas la sugestian sed unuavide

nur malbonaŭguran kovrilon.

    • ) Vd. ,,Dekdu Poetoj" (1934)
      • ) Vd. „Mia Penso" de Z. 
— Tyneverum. Belga Esperantisto - Numero 336, Septembro - Ok. 1955

Referencoj redakti

  1. tiele literumita en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 169, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj redakti