Komitato de eŭropaj urbestroj kaj magistratoj por esploro pri Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

En 1958 la urbestro de Majenco Franz Stein iniciatis Komitaton de eŭropaj urbestroj kaj magistratoj por esploro pri Esperanto, kies prezidanto li fariĝis.

Komitato de eŭropaj urbestroj kaj magistratoj por esploro pri Esperanto
titolpaĝo de Germana Esperanto-Revuo 1/1959
titolpaĝo de Germana Esperanto-Revuo 1/1959
Komenco 1958
Sidejo Majenco
Tipo dumtempa politika komisiono
Celo subteno de Esperanto en la Konsilio de Eŭropo fare de aktualaj eŭropaj urbestroj
Estr(ar)o Franz Stein, urbestro de Majenco de 1949 ĝis 1965
vdr

Membroj estis la urbestroj kaj magistratoj de jenaj urboj kaj komunumoj: Corbesse (Belgio), Esbjerg (Danio), Akeno, Dortmund, Kolonjo, Majenco, Neustadt ĉe la Vinvojo, Rüsselsheim (Federacia Respubliko Germanio), Nottingham (Britio), Dijon, Mulhouse, St. Hilaire-Petitville (Francio), Patras (Grekio), Alessandria, Bologna, Mondovi, Nogara, Torino, Varese, Verono, Vicoforte (Italio), Arnhem, Hago (Nederlando), Hamar, Mo i Rana, Trondheim, Sarpsborg (Norvegio), Eisenstadt, Graz, Klagenfurt, Knittelfeld, Wien, Wiener Neustadt, Wörgl (Aŭstrio), Göteborg, Lund, Upsalo (Svedio).

Entute apartenis 37 komunumoj el 11 landoj al la komitato. En somero 1958 ĝi faris enketon pri Esperanto. Estis senditaj demandiloj kun kvar demandoj al 2874 komunumoj en 16 landoj. Respondis 669 urbestroj.

586 jesis, ke la komitato de la urbestroj entreprenu agojn će la Konsilio de Eŭropo aŭ će alliaj institucioj de membraj ŝtatoj kun la celo, ke decida komitato objektive esploru la avantaĝojn, kiujn Esperanto havas por la solvo de la lingva problemo en Eŭropo. El Germanio venis 161 respondoj, el kiuj 79 jesis tion.

Urbestro Franz Stein publikigis la rezultojn en Germana Esperanto-Revuo 1/1959.[1]

Referencoj

redakti
  1. Franz Stein: Eŭropa lingvo-kampanjo. En: Germana Esperanto-Revuo 1/1959, p. 1 (vidu informkeste).