Laurentius
Laurentius estas latina vira persona nomo, kies esperanta formo estas Laŭrenco. La latina origina formo de la nomo signifas "la viro el Laurentum", antikva urbeto proksime de Romo. Eventuala ligo al la vorto "laŭro" (latine laurus) estas popola etimologia hipotezo sen lingvistika konfirmo. La nomo en Eŭropo ekzistas en multaj variaĵoj kaj ofte uziĝas kiel persona nomo, familia nomo kaj por toponimoj. La ĉefa kialo por la granda disvastiĝo estas la ampleksa adoro de la kristana sanktulo Laŭrenco de Romo ekde la mezo de la 3-a jarcento.
En pluraj lingvoj Laŭrenco estas uzata kiel familia kaj geografia nomo.
Variaĵoj laŭ lingvoj
redakti- arabe: لورنس
- angle: Laurie (por viroj kaj virinoj), Lawrence, mallongigo Larry, Laurence, Lorin
- ĉeĥe: Vavřínec (vavřin)
- Esperanto: Laŭrenco
- estone: Lauri
- finne: Lasse, Lauri
- france: Laurent, Loris; virinaj formoj Laura, Laure, Lauriane, Laureen, Laurence, Laurette
- germane: Lorenz, Laurenz, Laurenzius, kiel familia nomo ankaŭ Lafrenz, Larenz, Lorentz, Laurids, Lauridsen, Lauritz, mallongigoj Rentz, Renz, Lentze, Lenz; virinaj formoj Laura, Renzi
- itale: vire: Lorenzo, Laurenzo, Laurenzio, Laurento, Lorenzino, Laurentino, Lorentino, Renzo, Loris, Rienzo, Rienzi, Arienzo, Renzino, Enzo; virine: Lorenza, Laurenza, Laurenzia, Lorenzina, Laurentina, Lorentina, Renza, Renzina, Enza
- hebree: לורנצו
- hispane: vire Lorenzo, virine Lorenza
- hungare: Lőrinc
- irlande: Labhrás
- japane: ロレンツォ
- katalune: Llorenç
- korsike: Larenzu
- kroate: Lovro
- litove: Laurynas
- mankse: Laurys
- nederlande: Laurens
- norvege: Lars, Lasse, Lavrans
- okcitane: Laurenç
- pole: Wawrzyniec, Waurick, Waurich, Vávra, Wawra, Wawre
- portugale: Lourenço
- rumane: Laurențiu
- ruse: Лавр (Lavr)
- sarde: Larentu
- slovene: Lovrenc, Loris
- sorabe: familia nomo Laurisch
- svede: Lars, Lasse
Kristanaj sanktulaj festotagoj
redakti8-a de januaro: | Laurentius Giustiniani el Venecio |
2-a de februaro: | Laurentius de Canterbury |
21-a de julio: | Laurentius de Brindisi |
10-a de aŭgusto: | Laurentius de Romo (plej ofte celiĝas tiu-ĉi sanktulo) |
14-a de novembro: | Laurentius O'Toole (Lorcan Ua Tuathail) el Dublino |
Persona nomo
redakti- Laurentius Petri Nericius (1499-1573), diplomato kaj unua ĉefepiskopo de Upsalo
- Laurentius Petri Gothus (1529-1579), dua ĉefepiskopo de Upsalo
- Laurentius Paulinus Gothus (1565-1646), sveda astronomo kaj ĉefepiskopo de Upsalo
Familia nomo
redaktiEl la konataj homoj, kiuj portas per familia nomo portas variaĵon de la nomo Laurentius, elstaras aparte:
- Thomas Edward Lawrence (1888–1935), konata kiel Lawrence of Arabia (famiĝinta interalie per samnoma filmo), brita arkeologo, milita agento kaj verkisto
- Edward Lorenz (1917-2008), usona meteologo, fontinto de la papilia efiko
- Konrad Lorenz (1903–1989), aŭstra medicinisto, esploristo pri homaj kaj bestaj kondutomekanismoj, Nobel-premiito
- Pedro Laurenz (1902-1978), argentina muzikisto (bandonio kaj violino), aranĝisto de muzikaĵoj kaj tango-komponisto
- Ernest O. Lawrence (1901-1958), usona atomfizikisto
- Orange Lawrence – fondinto de Orangeville.
- D. H. Lawrence (1885-1930), angla verkisto
- Jacob Lawrence, pentristo
- Thomas Lawrence (1769-1830), angla pentristo
- Lőrinc Szabó (1900-1957), hungara poeto, verkisto.
Geografiaj nomoj
redakti- Distrikto St. Lawrence County en la usona ŝtato Novjorkio
- Golfo Sankt-Laŭrenco
- Sankt-Laŭrenco (rivero)
- Marvojo Sankt-Laŭrenco
- Rivero Sankt-Laŭrenco
- Laŭrenca tabulo
Lokoj
redaktiEn Usono multaj lokoj portas la nomon Lawrence:
- Lawrence, Alabamo
- Lawrence, Ilinojso
- Lawrence, Indianao
- Lawrence, Kansaso
- Lawrence, Masaĉuseco
- Lawrence, Miĉigano
- Lawrence, Minesoto
- Lawrence, Misisipio
- Lawrence, Nebrasko
- Lawrence, Novjorkio
- Lawrence, Norda Karolino
- Lawrence, Oklahomo
- Lawrence, Pensilvanio
- Lawrence, Tenesio
- Lawrence, Teksaso
- Lawrence, Utaho
- Lawrence, Vaŝingtonio
- Lawrence, Viskonsino
- Lawrence Township, Minesoto
- Lawrence Township, Nov-Ĵerzejo
- Lawrence Township, Pensilvanio
- Saint-Laurent (apartigilo)
En aliaj lokoj:
- San Lorenzo (apartigilo)
- Lawrence, Novsudkimrio, Aŭstralio
- Lawrence, Viktorio, Aŭstralio
- Lawrence, Novzelando
- Szentlőrinc, Hungario
- Sárszentlőrinc, Hungario
Aliaj uzoj
redakti- Laŭrencio (elemento) estas kemia elemento 103.