Villeret BE

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Le Sergent)
- La mallongigo BE en Villeret BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Villeret.


Villeret estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 887 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Villeret
Blazono de Villeret
Blazono de Villeret
Blazono de Villeret
Villeret vidita el la trajno
Villeret vidita el la trajno
Villeret vidita el la trajno
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 568213 / 223280 (mapo)47.1597222222227.0194444444444Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 1′ O; CH1903: 568213 / 223280 (mapo)
Nombro de loĝantoj 887
Areo 16,24 km²
Alteco 740 m super marnivelo
Poŝtkodo 2613
Komunumkodo 0448
Mapo de Villeret
Mapo de Villeret
Mapo de Villeret
vdr

Geografio redakti

Villeret situas en la Berna Ĵuraso en la valo de la rivero Suze meze inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds. Al la komunumo Villeret apartenas krom la vilaĝo Villeret en la valo de la Suze en nordo sur alteco de 1182 m s.m. la setlejo Le Sergent kaj en oriento ĉe la bordo de la Suze sur alteco de 730 m s.m. la setlejo La Tuilerie, kaj diversaj izolitaj bienoj. En nordo sur la norda ĉeno de la Ĵurasa Montaro iomete okcidente de la kulmino de Chasseral troviĝas sura la kresto sur alteco de 1590 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo. Tra la norda kresto de la montoĉeno La Cornette rojo fosis profunda erozian valon, la tiel nomitan valon Gombe Grède, kies teritorio estis metia sub nacia protekto.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,24 km², de kiuj 49,9% estas kovritaj de arbaro, 45,3% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Villeret limas en nordo al Les Breuleux (JU), en oriento al Cormoret, en sudo al Nods, en sudsudokcidento al Val-de-Ruz (NE), en okcidento al Saint-Imier, kaj en sudsudokcidento al Muriaux (JU).

Trafiko redakti

Tra Villeret pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 10 kilometrojn oriente de la komunumo apud Soncéboz-Sombeval. Al la publika transportreto la komunumon estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Villeret datiĝas el la jaro 1330 kiel Villeret.[3] Dum mezepoko Villeret estis parto de la Senjorujo Villeret, kiu troviĝis sub la suvereneco de la princepiskopo de Bazelo. [4] De 1797 ĝis 1815 Villeret kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[5] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Villeret voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[6]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti