Louis-Alexandre de Launay

Emmanuel Henri Louis Alexandre de LAUNAY, Grafo de Antraigues (Montpellier, 25a de decembro 1753Barnes, Londono, 22a de julio 1812) estis franca pamfletisto, diplomato, spiono kaj politika aventuristo dum la Franca Revolucio kaj la Napoleonaj Militoj.

Louis-Alexandre de Launay
Persona informo
Naskonomo Emmanuel Henri Louis Alexandre de Launay, comte d'Antraigues
Aliaj nomoj Henri-Alexandre Audainel • Comte d' Ant points 03
Naskiĝo 25-an de decembro 1753 (1753-12-25)
en Monpeljero
Morto 22-an de julio 1812 (1812-07-22) (58-jaraĝa)
en Barnes
Mortokialo pikvundo
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioHispanio
Okupo
Okupo politikistodiplomatohistoriisto • spiono • filozofo
vdr

Li ekkarieris kiel militisto en la Palaco de Versajlo kaj estis kapitano, sed poste forlasis la armeon pro influo de ideoj de la klerismo. Fakte li en 1770, renkontiĝis kun Jean-Jacques Rousseau kaj tiu rilato daŭris ĝis la morto de Rousseau. Poste, en 1776, li pasigis kelkajn monatojn en Ferney kun Voltaire. En 1778 li akompanis sian onklon nome la francan ambasadoron en la Otomana Imperio, al Konstantinopolo. Poste li veturis al Egipto kaj en 1779 revenis hejmen tra Varsovio, Krakovo kaj Vieno.

La franca revolucio redakti

Reveninte al Parizo, li eniris en la cirkloj de filozofoj kaj artistoj, en kiuj li amikiĝis kun la estontaj revoluciuloj Nicolas Chamfort kaj Mirabeau. Dekomence li estis firma subtenanto de la Franca Revolucio, d'Antraigues publikigis "Mémoire sur les Etats Généraux" ("Disertacio pri la Ĝeneralaj Ŝtatoj") en 1788. En ĝi, li estis unu el la unuaj kiuj identigis la Trian Staton kiel "la nacio".

En 1789, li estis elektita deputito por la Ĝeneralaj Ŝtatoj el la nobelularo de Vivarais. Kvankam li opoziciis la kreadon de la Nacia Asembleo, li partoprenis en la Ĵuro de la Pilkoludejo, kaj poste aliĝis al la Nacia Konstitucifara Asembleo. Poste, tamen, li abandonis siajn revoluciajn principojn kiam Versajlo estis sturmita de klera homamaso el Parizo la 5an de oktobro 1789. Terurigita pro la morto de la reĝino Marie Antoinette (kiun li laŭdire estis iam klopodinte sensukcese seksallogi), li subite ŝanĝis opinion komplete, iĝante defendanto de la Burbona Monarkio. Li tuj iĝis parto de komploto de la Markizo de Favras por helpi la reĝan familion fuĝi el la Palaco de Tuileries en Parizo, kien ili estis devigitaj translokiĝi fare de la homamaso kiu estis atakinta Versajlon. En decembro, Favras estis arestita, kaj d'Antraigues estis eksponigita. Februare 1790, post Favras estis ekzekutita, d'Antraigues fuĝis al Francio kaj iĝis ekzilito (émigré).

Diplomato, konspiristo kaj spiono redakti

Dum kelkaj jaroj li estis konspiristo kaj spiono en la konto de la estonta monarko Ludoviko la 18-a en la areoj de Verono kaj Venecio. En la epoko de la Direktoraro, nome en 1797, la francoj invadis nordan Italion kaj li estis arestita kaj pridemandita eĉ de Napoleono mem. Sed li sukcesis fuĝi al Aŭstrio; tamen de tiam la burbonistoj ne fidis je li, suspektante pakton kun Napoleono. Poste li estis je la servo de la Rusa Imperio kaj poste veturis al Germanio kaj al Anglio. En 1812 li kaj lia edzino estis murdita per stileto en sia kampardomo fare de maldungita servisto. Neniam oni certigis ĉu temas pri la murdo estis farita pro privataj aŭ politikaj tialoj.[1] Kelkaj historiistoj opinias, ke la tialo estis la mistraktado de la servistoj fare de la edzino de d'Antraigues. Aliaj vidis politikajn manovrojn, ĉar kaj Napoleono kaj Ludoviko la 18-a havis ampleksajn tialojn por nuligi d'Antraigues.[2]

Notoj redakti

  1. Chisholm 1911.
  2. Jan Bondeson (28a de junio 2015). Murder Houses of Greater London. Troubador Publishing Ltd. pp. 93–96. ISBN 978-1-78462-974-8.

Bibliografio redakti