Marto de 2016

(Alidirektita el Marto 2016)


marto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en marto 2016:

4-a de marto
  • Venezuelo Malapero de 28 ministoj de orminejo ĉe Tumeremo en orienta Venezuelo timigas pri amasmurdado fare de krimuloj.
5-a de marto
  • Usono Somalio Atako de usonaj aviadiloj al kampadejo de la somalia milico Al Ŝabab okazigas 150 mortojn.
6-a de marto
  • Turkio Malpermeso de gazeto Zaman iĝas ekzemplo de malpermesema politiko de la registaro de Turkio.
7-a de marto
  • Tunizio En Tunizio atako de ĝihadistoj okazigis pli ol 50 mortojn (el kiuj 35 teroristoj, 10 policanoj kaj 7 civiluloj) kaj kelkajn vunditojn ĉe la limo kun Libio.
  • Brazilo En Brazilo oni akuzis pro korupto eksprezidenton Lula da Silva kaj partianoj defendas lin.
13-a de marto
  • Ebur-Bordo Atenco fare de ĝihadistoj en turismejo de Eburbordo okazigis 16 mortojn.
  • Turkio Atako per aŭtobombo en Ankaro, Turkio, okazigis 37 mortojn kaj 125 lezitajn.
15-a de marto
  • Jemeno La koalicio saudiema bombardas merkaton kaj okazigas almenaŭ 41 mortojn (ĉiuj civiluloj, inter kiuj kelkaj infanoj) kaj 75 vunditojn en Haja, nordorienta Jemeno.
19-a de marto
  • Rusio 62 personoj mortiĝis pro akcidento de aviadilo Boeing 737 de la entrepreno FlyDubai surteriĝonta sur la flughaveno de la urbo Rostov-na-Donu en suda Rusio.
  • Egiptio Atenco de ĝihadistoj kontraŭ kontrolejo ĉe la urbo Al Ariŝ en la duoninsulo Sinajo, Egiptio, okazigis el 13 al 18 mortojn (depende de la fontoj.
  • Turkio Memmortiga atenco en konata komerca strato en Istanbulo, Turkio, okazigis 5 mortojn kaj 36 lezitajn.
20-a de marto
21-a de marto
22-a de marto
  • Belgio Eksplodoj en la flughaveno kaj metroo en Bruselo. Almenaŭ 30 personoj mortis kaj preskaŭ 100 personoj estis vunditaj. Oni proklamis la plej grandan sekuravertan gradon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
25-a de marto
26-a de marto
27-a de marto
  • Pakistano Almenaŭ 72 mortintoj kaj pli ol 200 vunditoj pro bombatenco ĉe Lahore (Pakistano).
28-a de marto
31-a de marto