Mateo el Krakovo, pole Mateusz z Krakowa, germane Matthäus von Krakau, latine Matthaeus de Cracovia, laŭ A. Brückner: "Stadtschreiber" = "Dictus Notarii" (naskiĝis ĉ. 1330 en Krakovo, mortis la 5-an de marto 1410 en Heidelberg) estis pola skolastikisto, profesoro pri teologio en la Universitato de Karolo en Prago, episkopo de Worms, en 1396 rektoro de la Universitato de Hajdelbergo, edukisto de la unuaj profesoroj de Krakova Akademio.

Mateo el Krakovo
Universitata rektoro, episkopo, kardinalo
Ceteraj titoloj konsilisto de imperiestro Rupreĥto
Persona informo
Mateusz z Krakowa
Naskiĝo ĉ. 1330
en Krakovo
Morto 5-an de marto 1410 (1410-03-05)
en Heidelberg
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanapola vd
Ŝtataneco GermanioPollando vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • katolika sacerdoto • filozofo • katolika episkopo vd
Aktiva en Heidelberg vd
Episkopo de Worms
Dum 1405–1410
Antaŭulo Eckard von Dersch
Sekvanto Johann II. von Fleckenstein
Rektoro de la Universitato de Hajdelbergo
Dum 1396–1397
Kardinalo
Dum 1408–
Papa legato por Germanio
Dum 1409–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Mateo el Krakovo naskiĝis en Krakovo, verŝajne en riĉa urbana familio. Lia patro estis probable germana notario el Krakovo. Komence lernis surloke. En 1347 eniris fakultaton de sep liberaj artoj en la Universitato de Karolo en Prago kaj akiris titolon de bakalaŭro en 1355, kaj titolon de magistro en 1367. Li komencis lekciojn, poste studis teologion: en 1380 iĝis licenciato, jaron poste akiris magistrecon. Dum kelkaj kadencoj estis dekano de la fakultato. Ĉirkaŭ 1390 pro konfliktoj pri beneficojn forlasis Pragon.

Kreado redakti

Oni konsideras lin reprezentanto de via moderna en skolastikismo. En teodiceo Rationale operum divinorum sive quod Deus omnie bene fecit malkaŝis inspirojn ne nur el Platono kaj Aŭgusteno de Hipono, sed ankaŭ el okhama nominalismo, kun kiu konatiĝis dum sia restado en Okcidenta Eŭropo. Li ligis kontaktojn kun la plej eminentaj intelektuloj de la epoko.

Pli gravaj verkoj

  • Tractatus rationis et conscientie, Bechtermunze 1467? aŭ Majenco - teologia traktato pri sakramento de Altaro, tradukita al la ĉeĥa kaj germana lingvoj jam en la 15-a jarcento
  • Rationale operum divinorum - Teodiceo, Kolekto de teologiaj traktaĵoj pri malbono el la jaroj 1391–1394
  • De praxi curiae Romanae (aliaj titoloj: De simonia praelatorum; De squaloribus curiae Romanae; Moyses sanctus) – traktato pri depravacio en eklezio, transdonita al la papo Inocento la 8-a en 1404, eldonita en 1551
  • Collationes cum Papa nomine Imperatoris Ruperti

Leteroj

  • Notificatio de Johanne de Falcemberg..., datita el Heidelberg en 1405, pri kontraŭpola sinteno de inkvizitoro Johano de Falkenberg (proksime al Świdwin) pro lia riproĉo pri herezo, eldonita en Krakovo en 1841

Bibliografio redakti

  • Władysław Tatarkiewicz, Historia filozofii (Historio de filozofio), volumo I, PWN,Varsovio 1978, p. 311.
  • Piśmiennictwo Staropolskie (Malnovpola literaturo), en: Bibliografia Literatury Polskiej – Nowy Korbut, volumo 2, PIW, Varsovio 1964, p. 408–410.