Miklós Varga (kantisto)
Miklós Varga [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Miklós estas hungara kantisto (kontratenoro).
Miklós Varga | |
---|---|
Miklós Varga | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1956 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto • aktoro |
TTT | |
Retejo | http://vargamiklos.hu |
Miklós Varga[1][2] naskiĝis la 4-an de decembro 1956 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Miklós Varga maturiĝis en geologia mezlernejo, poste li akiris komercistan diplomon en altlernejo en Budapeŝto en 1980. Jam ekde 1975 li kantis en pluraj muzikgrupoj, inter 1984-1990 en propra rokgrupo. Li estis tutlande konata en muzikaloj, sed li havis ankaŭ teatrajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 1984-2019. Li havas edzinon, kiu naskis ĝemelojn.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare: Hamleto - Fortinbras
- Lev Tolstoj: Anna Karenina - Levin
- Agatha Christie: Muskaptilo - majoro Metcalf
- Géza Gárdonyi: Egri csillagok – Jumurdzsák
- Sándor Petőfi: János Vitéz - titolrolo
- Andrew Lloyd Webber: Jesus Christ Superstar - titolrolo
- Levente Szörényi: István, a király - titolrolo
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- plej ofte en koncertaj aŭ teatraj televiziaj transprenoj
- Julianus - Desiderius
- Honfoglalás - vicestro
Lia libro redakti
- Király voltam Európában (2013)