Mjombaro

(Alidirektita el Miombo)

Mjombaro estas tipo de arbara savano en la suda parto de Afriko. Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo. Ĝia karakteriza kaj superreganta arbogenro estas mjombo (Brachystegia), kun 21 specioj. La loke kaj internacie konata termino miombo rilatas kaj al genro kaj al vegetaĵaro. La vorto originas el la bantua lingvaro. Ankaŭ la arbogenroj isoberlinio (Isoberlinia) kaj julbernardio (Julbernardia), kun respektive 3 kaj 2 specioj, estas kundominantaj.

Mjombaro
ekoregiono
biomo [+]

Mjombaro (Tero)
Mjombaro (Tero)
Situo de la ekoregiono
Vikimedia Komunejo:  Miombo [+]
vdr
Mjombaro en la Nacia Parko de Suda Luangwa, Zambio.

Disvastiĝo redakti

La mjombaro etendiĝas tra Zimbabvo, Zambio, Mozambiko, Angolo, Demokratia Respubliko Kongo, Tanzanio kaj Malavio. Kun areo de ĉirkaŭ 5 milionoj da kvadrataj kilometroj, la mjombaroj havas la plej grandan etendiĝon de seka duonarbaro en la mondo.

Priskribo redakti

 
Mjombaro en la nordo de la Nyika-Altebenaĵo ( Malavio ).

La mjombaro karakteriziĝas de tiuj specioj kiuj vegetas en duonaridaj regionoj. Rekonmarko de la arboj estas ke siaj folioj dum mallonga periodo ŝanĝiĝas al or-ruĝaj koloroj, kiuj kaŝas la subkuŝantan klorofilon, tiel ke okazas dum aŭtuno en la Norda duonglobo. La verda koloro de la folioj revenas kiam ekas la pluva sezono. La libro "The Miombo Transition: Woodlands & Welfare in Africa", CIFOR (1996), ISBN 979-8764-07-2, korektita de Bruce M Campbell estas norma referenco pri la priskribo de la mjombaroj kaj pri ilia utilo por la homo kaj la bestaro de la savano.

Faŭno redakti

Kelkaj bestospecioj troviĝas hejme en tiuj malfermaj arbaroj kaj kelkaj el tiuj eĉ ricevas nomon danke al tia arbartipo ekzemple la birdospecioj miomba kalamonasto (Calamonastes undosus), Angola rokturdomiomba rokturdo (Monticola angolensis), ktp.

Mjombaraj ekoregionoj redakti

  • Angolaj mjombaroj (Angolo, Demokratia Respubliko Kongo)
  • Centra-zambezaj mjombaroj (Angolo, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Tanzanio, Zambio)
  • Orientaj mjombaroj (Malavio, Mozambiko, Tanzanio)
  • Sudaj mjombaroj (Malavio, Mozambiko, Zambio, Zimbabvo)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti