Sekundo
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri mezurunuo de tempo. Por mezurunuo de angulo rigardu la paĝon Arksekundo. Por muzika termino "sekundo" legu la artikolon Duto. |
La sekundo (simbolo: s) estas la oficiala mezurunuo de tempo kaj unu el la sep bazaj unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj.
Sekundo | |
---|---|
baza mezurunuo de Internacia sistemo de unuoj • mezurunuo de tempo • baza unuo de la Unuiĝinta Kodo pri Unuoj de Mezuro • mezurunuo de Internacia Sistemo de Unuoj kun speciala nomo | |
Mezurunuaro | Internacia Sistemo de Unuoj |
Fizika grando | Tempo |
Simbolo | s |
Nuna difino | vidu diskuton |
Dato de difino | unua oficiala [[]], lasta 1967 |
La nuna difino de sekundo devenas de la 13-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj (okazinta en 1967 kaj 1968), kaj tekstas jene:
![]() |
|
Etimologio kaj frua historio
redakti"Minuto" devenas el la Latina pars minuta prima, kun la signfio "unua malgranda parto" t.e. unua divido de la horo - dividira en ses dek, kaj "sekundo" devenas el la pars minuta secunda, "dua malgranda parto", dividante denove en ses dek.[1]
La elekto de la bazo 60 havas tre fruan originon. Ekde la komenco de la 2-a jarmilo a.n.e., Mezopotamianoj kalkulis sur bazo 60 uzante nombradon de pozicio derivita de la sistemo de nombrado de tipo aldona kaj de bazo miksa propra de Sumeranoj. Tiun sistemon ĝenerale oni asocias al la Babilonia civilizo, kiu okupis la sudon de Mezopotamio ekde la jaro 1800 a.n.e. kaj ĝis la komenco de nia erao. Tiu bazo trairis la jarcentojn: ĝi restas nuntempe en la notacio de anguloj en gradoj (360° = 6 × 60°) aŭ en la divido de la tempo (1 horo = 60 minutoj = 602 sekundoj).
Historio
redaktiLa natura tempo-unuo, la averaĝa diurno, estas dividita en 24 horojn - elekto kiu estas kutime asociita kun antikva Egiptio. La egiptoj kaj babilonanoj dividis tago kaj nokto en malsamajn formojn. La tago estas dividita per sunhorloĝo en 10 egalajn partojn kaj alian parton de krepusko komence de la tago kaj alian parton ĉe la vespero. Tio estas, entute 12 partoj. Estis kutime dividi la nokton nur proksimume en 3 partojn aŭ rezervojn. Ĉar ne eblas dividi la nokton per sunhorloĝo. Kaj eĉ post la invento de la akva horloĝo ĝi ne estis multe uzata. En la antikva mondo ĉiu el la horoj estas dividita en 60 minutojn, ĉiu el kiuj estas dividita en 60 sekundojn. Ĉar la longo de la tago variadas laŭlonge de la jaro, kaj horo estis egala divido de ĉiu tago, la longo de unu horo varius de tago al tago, male al nuna praktiko.
Kun la evoluo de moveblaj mekanikaj alternativoj al sunhorloĝoj kaj kun la ekspansio de la burĝa socio, ekestis la bezono kunordigi horarojn pli precize ol tuta horo, tiel kreante alian, pli subtilan ("minuto") dividon de tempo, dividante ĉiun horon en 60 egalajn partojn. La numero 60 originas de la malpreciza supozo, ke jaro (ĉirkaŭado de la Tero ĉirkaŭ la suno) estas 360 tagoj, kaj la divido de laŭsezonaj sunhorloĝoj laŭ similaj gradoj, kutimo kiu ankaŭ aliĝas al geometrio (kie la cirklo estas dividita en 360 gradoj). La nombro 60 estis elektita arbitre, ĉar ĝi estis akceptita en la kalkula metodoj de la antikva mondo, kaj probable originis de la babilona kalkula metodo, kiu baziĝis sur 60. Eĉ post la detruo de ĉi tiu kulturo, la altnivela uzo de sunhorloĝoj kaj astronomiaj tablojdoj estis adoptitaj de aliaj popoloj.
Kun la helpo de teknologio por pli precize mezuri tempon oni aldonis alian dividadon kaj je la fino de la 16-a jarcento, progresintaj horloĝoj kun alia, sekundara, dividado estis kreitaj. Tiu ĉi divido, kiu estis la dua, estis nomita en multaj lingvoj en simplaj terminoj - "dua".Tamen, ekzistas aliaj dividoj, kiel ekzemple en kiu la horo estas dividita en 1080 partojn.
Tempodaŭro de unu sekundo iĝis praktike mezurebla nur post la invento de pendola horloĝo en la 17-a jarcento, sed tiu mezurunuo estis uzata jam antaŭe en astronomiaj kalkuloj. La difino de sekundo longe estis bazita sur la koncepto tagnokto, dividata en 24 horojn kun po 60 minutoj, ĉiu kun po 60 sekundoj. Unu sekundo do estis, kaj por la ĉiutaga vivo daŭre estas, unu 86400-ono de tagnokto.
Kun la evoluo de ĉiam pli precizaj mezuriloj kaj mezuraj metodoj, oni eltrovis, ke la turniĝado de Tero ne estas sufiĉe unueca kaj stabila, por ebligi science ekzaktan difinon de baza mezurunuo. En la 1950-aj jaroj oni tial transiris al difino bazita sur la astronomia tropika jaro, tio estas la daŭro de unu rondiro de Tero ĉirkaŭ Suno, ekde unu printempa ekvinokso al la sekva. La nova difino fiksis, ke unu tropika jaro (la jaro 1900, kun astronomie precizega difino pri la ekzakta tempopunkto) egalis al 31 556 925.9747 sekundoj.
En 1967 oni aprobis la nunan difinon, por kies praktika realigo oni bezonas atomajn horloĝojn. La baza difino restas sen ŝanĝoj, sed dum la jaroj ekestis precizigoj pri kondiĉoj de la mezurado. Unu el ili koncernas etajn korektojn bezonatajn, laŭ la ĝenerala teorio pri relativeco, pro efikoj de gravitodiferencoj inter diversaj lokoj sur Tero. La alian kondiĉon difinis, en 1997, la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj: ĝi priskribis, ke la difino celas cezian atomon senmovan en temperaturo 0-kelvina.
Tabelo
redaktiEvoluo de la Sekundo | ||
---|---|---|
Decidoj de CIPM | Rezolucio de CGPM | Informaro |
Laŭ la decidoj de la 8-a Ĝenerala Asembleo de Internacia Astronomia Unio (Romo, 1952), la sekundo de efemera tempo (ET) estas la frakcio
de tropika jaro por la 0a de Januaro 1900 je la 12 h ET. |
Sekundo estas la frakcio de la tropika jaro por la 0a de Januaro 1900 je 12 horoj de efemera tempo. | 1956 CIPM
Rezolucio 9a de 11a CGPM 1960 |
La normo uzenda estas la transiro inter la hiperfajnaj niveloj F=4, M=0 kaj F=3, M=0 de la bazstato de la atomo de cezio 133, netuŝita de eksteraj kampoj, kaj la frekvenco de tiu transiro ricevas la valoron de 9192631770 hercoj. | La sekundo estas la daŭro de 9 192 631 770 periodoj de la radiado koresponda al la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la bazstato de la cezio 133. | Rezolucio 1 de 13a CGPM
CIPM 1967 |
Ĉi tiu difino implicas ke la ceziatomo estas en ripozo kaj neĝenata. Sekve, en ĝia praktika realigo, mezuradoj devas esti korektitaj per la rapideco de la atomoj kun rilato al la horloĝa referenckadro, per magnetaj kaj elektraj kampoj inkluzive de media nigrakorpa radiado, per spin-interŝanĝaj efikoj kaj per aliaj eblaj perturboj. | Ĉe ĝia kunveno de 1997, la CIPM asertis tion: Tiu difino rilatas al ceziatomo en ripozo ĉe temperaturo de 0 K. Tiu noto celas klarigi ke la difino de la IS-sekundo estas bazita sur Cs-atomo netuŝita per nigrakorpa radiado, tio estas, en medio kies temperaturo estas 0 K, kaj ke la frekvencoj de primara frekvenco devus esti korektitaj je la stato de la media radiado, kiel oni asertis en kunsido de la CCTF en 1999. | piednoto aldonita en la de la 14a kunsido de la Konsulta Komitao pri Tempo kaj Frekvenco de 1999; la piednoton oni aldonis en la 86a (1997) kunsido de CIPM; IS-Broŝuro de la 7a GCPM de 1998 |
La difino de unuo rilatas al idealigita situacio kiun povas esti atingita en la praktika realigo kun nur iom da necerteco. Tiukadre, la difino de sekundo devas esti komprenita kiel rilata al atomoj liberaj de ajna perturbo, en ripozo kaj en la foresto de elektraj kaj magnetaj kampoj.
Estonta redifino de sekundo estus pravigita se tiuj idealigitaj kondiĉoj povas esti atingitaj multe pli facile ol kun la nuna difino. La difino de sekundo devus esti komprenita kiel la difino de sekundo de propra tempo: ĝi validas en malgranda spaca domajno kiu dividas la moviĝon de la ceziatomo uzitan por realigi la difinon. En laboratorio sufiĉe malgranda por ebligi, ke la efikoj de la ne-unuformeco de la gravita kampo estu neglektataj komparite kun la necertecoj de la realigo de sekundo, la bonorda sekundo estas akirita post apliko de la speciala relativisma korekto por la rapideco de la atomo en la laboratorio. Estas malĝuste korekti laŭ la loka gravita kampo. |
La sekundo, simbolo s, estas la IS-unuo de tempo. Ĝi estas difinita prenante la fiksan nombran valoron de la cezia frekvenco, ΔνCs, la neperturbatan bazŝtatan hiperfajnan transirfrekvencon de la atomo de cezio 133, por esti 9 192 631 770 se esprimite en la unuo Hz, kiu estas egala al s−1.
La referenco al neĝenita atomo celas igi ĝin klarigi, ke la difino de la IS-sekundo estas bazita sur izolita ceziatomo kiu estas neĝenata de iu ekstera kampo, kiel ekzemple media nigrakorpa radiado. La sekundo, tiel difinita, estas la unuo de propra tempo en la signifo de la ĝenerala relativeco. Por ebligi la provizon de kunordigita temposkalo, la signaloj de malsamaj primaraj horloĝoj en malsamaj lokoj estas kombinitaj, kio devas esti korektitaj per relativismaj ceziaj frekvencŝanĝoj. La CIPM adoptis diversajn sekundarajn reprezentadojn de sekundo, surbaze de elektita nombro da spektraj vicoj de atomoj, jonoj aŭ molekuloj. La netuŝitaj frekvencoj de tiuj linioj povas esti determinitaj kun relativa necerteco ne pli malalta ol tiu de la realigo de skundo bazita sur la hiperfajna transirfrekvenco de 133Cs, sed kelkaj povas esti reproduktitaj kun supera stabileco. |
La Nuntempa Difino solvita en 2018 iĝis efektiva post la 26a GCPM aprobis la redifinon la 20an de Majo, 2019.
IS Broŝuro 9a |
Estonta redifino
redaktiEn 2022, la plej bona realigo de sekundo estas farita per ceziaj primaraj normaj horloĝoj kiel ekzemple IT-CsF2, NIST-F2, NPL-CsF2, PTB-CSF2, SU-CsFO2 aŭ SYRTE-FO2. Tiuj horloĝoj funkcias per laser-malvarmigo de nubo de Cs-atomoj je mikrokelvino en magnet-optika kaptilo. Tiuj malvarmaj atomoj tiam estas lanĉitaj vertikale per lasera lumo. La atomoj tiam spertas Ramsey-eksciton en mikroondkavaĵo. La frakcio de ekscititaj atomoj tiam estas detektita per laserradioj. Tiuj horloĝoj havas sisteman necertecon de 5×10−16, kio estas ekvivalenta al 50 pikosekundoj tage. Sistemo de pluraj fontanoj tutmonde kontribuas al Internacia Atoma Tempo. Tiuj cezi-horloĝoj ankaŭ subtenas optikajn frekvencmezuradojn.
Optikaj horloĝoj baziĝas sur malpermesitaj optikaj transiroj en jonoj aŭ atomoj. Ili havas frekvencojn ĉirkaŭ 10¹⁵ Hz, kun natura linilarĝo de de tipo de 1 Hz, do la Q-faktoro estas proksimume 10¹⁵, aŭ eĉ pli alta. Ili havas pli bonajn stabilecojn ol mikroondaj horloĝoj, kio signifas, ke ili povas faciligi taksadon de pli malaltaj necertecoj. Ili ankaŭ havas pli bonan tempomontron, kio signifas ke la horloĝo "tikaktas" pli rapide.[2] Optikaj horloĝoj uzas ĉu ununuran jonon, ĉu optikan kradon kun 10⁴-10⁶ atomoj.
Konstanto de Rydberg
redaktiDifino bazita sur la Konstanto de Rydberg implivus fiksi la valoron ĝis preciza valoro: . La Konstanto de Rydberg priskribas la energinivelojn en atomo de hidrogeno per la nerelativistima alproksimiĝo .
La nura realigebla maniero fiksi la konstanton de Rydberg implikas kapti kaj malvarmigi hidrogenon. Ĉi tio estas malfacila ĉar ĝi estas tre malpeza kaj la atomoj moviĝas tre rapide, kaŭzante la dopleran efikon. Ankaŭ la radiado necesa por malvarmigi la hidrogenon - 121.5 nm - estas malfacila. Alia obstaklo implikas plibonigi la necertecon en QED-kalkuloj, specife pro la efiko de Lamb en la 1s-2s transiro de la hidrogena atomo.[3]
Postuloj
redaktiRedifino devas inkluzivi plibonigitan fidindecon de optika horloĝo. Oni devas esti kontribui al TAI per optikaj horloĝoj antaŭ ol la BIPM asertu redifinon. Konsekvenca metodo de sendado de signaloj devas esti evoluigita antaŭ ol la sekundo estu redifinita, kiel ekzemple per optikaj fibroj.[3]
Normoj de kronometrado
redaktiAro da atomhorloĝoj tra la tuta mondo konservas la tempon per konsento: la horloĝoj "voĉdonas" pri la ĝusta horo, kaj ĉiuj voĉdonantaj horloĝoj estas direktitaj por konsenti kun la konsento, kiu nomiĝas Internacia Atoma Tempo (IAT, aŭ TAI laŭ la angla mallongigo). La TAI "markas" "atomajn sekundojn."[4]
Civila tempo estas difinita por koincidi kun la rotacio de la Tero. La internacia normo por tempokonservado estas Kunordigita Universala Tempo (UTK, KUT aŭ UTC). Ĉi tiu temposkalo "markas" la samajn atomsekundojn kiel la TAI, sed enmetas aŭ preterlasas supersekundojn se tio necesas por korekti variaĵojn en la rotacia rapideco de la Tero.[5]
Temposkalo en kiu sekundoj ne estas ekzakte egalaj al atomsekundoj estas UT1, formo de universala tempo. UT1 estas difinita per la rotacio de la Tero rilate al la Suno, kaj enhavas neniujn supersekundojn.[6] UT1 ĉiam diferencas de UTC je malpli ol unu sekundo.
Dekoblaj kaj dekonaj unuoj
redaktiDekonaj unuoj | Dekoblaj unuoj | |||||
---|---|---|---|---|---|---|
Valoro | Simbolo | Nomo | Valoro | Simbolo | Nomo | |
10–1 s | ds | decisekundo | 101 s | das | dekasekundo | |
10–2 s | cs | centisekundo | 102 s | hs | hektosekundo | |
10–3 s | ms | milisekundo | 103 s | ks | kilosekundo | |
10–6 s | µs | mikrosekundo | 106 s | Ms | megasekundo | |
10–9 s | ns | nanosekundo | 109 s | Gs | gigasekundo | |
10–12 s | ps | pikosekundo | 1012 s | Ts | terasekundo | |
10–15 s | fs | femtosekundo | 1015 s | Ps | petasekundo | |
10–18 s | as | atosekundo | 1018 s | Es | eksasekundo | |
10–21 s | zs | zeptosekundo | 1021 s | Zs | zetasekundo | |
10–24 s | ys | joktosekundo | 1024 s | Ys | jotasekundo |
Multoblojn kaj onojn de sekundo oni povas regule nomi aldonante SI-prefikson, sed tio estas plej ofte farata nur pri onoj de sekundo: ekz. milisekundo (ms) estas milono de sekundo, mikrosekundo (µs) estas milionono. Pli longaj tempoj estas ekz. kilosekundo (ks, 1000 s aŭ 16 minutoj 40 s) aŭ megasekundo (Ms, miliono da sekundoj, t.e. ĉirkaŭ 11 tagoj 14 horoj).
En la ĉiutago, oni tamen ĉefe uzas la tradiciajn mezurunuojn minuto (egala al 60 sekundoj) kaj horo (3600 sekundoj). Tiujn eblas ekzakte difini kiel multoblojn de sekundo. Sed se oni difinas ilin kiel 1440-onon kaj 24-onon de tago (aŭ tagnokto, iam ankaŭ nomata diurno), oni refoje renkontas la problemon pri rotacio de Tero. La tempunuo jaro estas plursenca kalendare, kaj ankaŭ astronomie ĝi havas diversajn difinojn. Fine, semajno kaj monato estas uzataj kiel tempunuoj precipe kiam temas pri kalendaraj dato-intervaloj.
Alia divido, kiu estis konata ĉefe en antikvaj tempoj, estas la divido de la sekundo en 60 "trionojn", tiel ke unu "triono" estas parto 1/60 de la sekundo (ĉar la sekundo estas parto 1/60 de la minuto). En pluraj lingvoj ankoraŭ ekzistas vortoj, kiuj priskribas ĉi tiun dividon, kiel en la pola (tercja) kaj la turka (salise).
Plank-tempo (tp) - estas la plej malgranda tempo kiu povas esti mezurita teorie. Ĝi estas uzata ĉefe de astronomoj kaj astrofizikistoj por priskribi la unuajn momentojn de la praeksplodo dum la formado de la universo. Planck-tempo estas egala al proksimume sekundoj.
Kromsekundoj
redaktiPro la efektiva diferenco inter la tempodaŭroj 86400 sekundoj kaj unu turniĝo de Tero ĉirkaŭ sia akso, oni uzas tiel nomatajn supersekundojn, ekstrajn sekundojn aldonatajn al la Universala Tempo je certaj tempopunktoj, kio igas la koncernan tagnokton daŭri 86401 sekundojn. Ekde 1972, kiam oni enkondukis la sistemon de ekstraj sekundoj, ĝis la fino de 2008, supersekundo estis aldonita 23 fojojn, kio montras la malrapidiĝon de la tera turniĝado. Teorie eblas ankaŭ negativa supersekundo, t.e. tagnokto nur 86399-sekunda, se okazus rapidiĝo de Tero, sed io tia ne okazis ĝis nun. - La tuta sistemo de supersekundoj estas diskutata, kaj ekzistas propono tute forigi ĝin, kio signifus transiron al tempokalkulo plene difinita de la Internacia Atoma Tempo kaj principe sendependa de moviĝado de Tero.
Uzoj
redaktiAnalogaj horloĝoj ofte havas sesdek markojn sur siaj surfacoj, reprezentantajn sekundojn (kaj minutojn), kaj "sekundan montrilon" por marki la paŝon de tempo en sekundoj. Ciferecaj horloĝoj ofte havas duciferan sekundkalkulilon.
IS-prefiksoj estas ofte kombinitaj kun la vorto sekundo por indiki subsekciojn de sekundo: milisekundoj (milonoj), mikrosekundoj (miliononoj), nanosekundoj (milmiliononoj), kaj foje pli malgrandaj unuoj de sekundo. Multobloj de sekundoj estas kutime kalkulitaj en horoj kaj minutoj. Kvankam ankaŭ IS-prefiksoj povas esti uzitaj por formi multoblojn de la sekundo kiel ekzemple kilosekundoj (miloj da sekundoj), tiaj unuoj malofte estas uzitaj en praktiko. Ĉiutaga sperto kun malgrandaj frakcioj de sekundo estas 1-gigaherca mikroprocesoro kiu havas ciklotempon de 1 nanosekundo. Fotilaj obturatoroj ofte estas esprimitaj en frakcioj de sekundo, kiel ekzemple 1⁄30 sekundo aŭ 1⁄1000 sekundo.
Sesdekumaj dividoj de la tago de kalendaro bazita sur astronomia observado ekzistas ekde la tria jarmilo a.n.e., kvankam ili ne estis sekundoj kiel oni konas ilin hodiaŭ.[7] Malgrandaj dividoj de tempo ne povus esti mezuritaj tiam, do tiaj dividoj estis matematike derivitaj. La unuaj kronometroj kiuj povis precize kalkuli sekundojn estis pendolhorloĝoj inventitaj en la 17-a jarcento. Komencante en la 1950-aj jaroj, atomhorloĝoj iĝis pli bonaj kronometroj ol la rotacio de la Tero, kaj ili daŭre starigas la normon nuntempe.
Horloĝoj kaj suntempo
redaktiMekanika horloĝo, kiu ne dependas de mezurado de la relativa rotacia pozicio de la Tero, konservas unuforman tempon nomitan meza tempo, ene de precizeco kiu estas interna al ĝi. Tio signifas, ke ĉiu sekundo, minuto kaj ĉiu alia tempodivido kalkulita per la horloĝo havas la saman daŭron kiel iu alia identa tempodivido. Sed sunhorloĝo, kiu mezuras la relativan pozicion de la Suno sur la ĉielo nomata ŝajna tempo, ne tenas unuforman tempon. La tempo markita per sunhorloĝo varias laŭ la tempo de la jaro, signifante ke sekundoj, minutoj kaj ĉiu alia tempodividado estas malsama tempodaŭro en malsamaj tempoj de la jaro. La tempo de la tago mezurita kun meza tempo kontraŭ ŝajna tempo povas malsami je eĉ 15 minutoj, sed ununura tago diferencas de la sekva je nur malgranda kvanto; 15 minutoj estas akumula diferenco dum parto de la jaro. La efiko ŝuldiĝas ĉefe al la oblikveco de la Tera akso kun rilato al ĝia orbito ĉirkaŭ la Suno.
La diferenco inter ŝajna suna tempo kaj averaĝa tempo estis rekonita fare de astronomoj ekde antikveco, sed antaŭ la invento de precizaj mekanikaj horloĝoj en la mezo de la 17-a jarcento, sunhorloĝoj estis la nuraj fidindaj horloĝoj, kaj ŝajna suna tempo estis la nura ĝenerale akceptita normo.
Ĵaluzia optika horloĝo
redaktiKvankam ili ankoraŭ ne estas parto de iu tempokonserva normo, kradaj aŭ ĵaluziaj optikaj horloĝoj kun frekvencoj en la videbla lumspektro jam ekzistas kaj ili estas la plej precizaj kronometroj el ĉiuj. Stroncia horloĝo kun frekvenco de 430 terahercoj (Thz), en la ruĝa gamo de videbla lumo, nun tenas la rekordon pri precizeco: ĝi gajnos aŭ perdos malpli ol unu sekundon en 15 miliardoj da jaroj, kio estas pli longa ol la laŭtaksa aĝo de la universo. Horloĝo de ĉi tiu tipo povas mezuri ŝanĝon en sia alteco de nur 2 cm laŭ la ŝanĝo en ĝia ritmo pro gravita tempodilatiĝo.[8]
Aferoj kaj tempunuoj en sekundoj
redaktiFrakcioj de sekundo estas kutime indikitaj en decimala notacio, ekzemple 2.01 sekundoj, aŭ du kaj centono da sekundoj. Multobloj de sekundoj estas kutime esprimitaj kiel minutoj kaj sekundoj, aŭ horoj, minutoj kaj sekundoj de horloĝtempo, apartigitaj per dupunktoj, kiel ekzemple 11:23:24, aŭ 45:23 (ĉi-lasta notacio povas kaŭzi ambiguecon, ĉar la sama notacio estas uzata por indiki horojn kaj minutojn). Malofte havas sencon esprimi pli longajn tempodaŭrojn kiel horojn aŭ tagojn en sekundoj, ĉar ili estas evidente grandaj nombroj. Por la metrika unuo de sekundo, ekzistas decimalaj prefiksoj reprezentantaj 10−³⁰ ĝis 10³⁰ sekundojn.
Kelkaj oftaj tempunuoj en sekundoj estas jenaj: minuto estas 60 sekundoj; horo estas 3 600 sekundoj; tago estas 86 400 sekundoj; semajno estas 604 800 sekundoj; jaro (krom superjaroj) estas 31 536 000 sekundoj; kaj (gregoria) jarcento averaĝas 3 155 695 200 sekundojn; kaj ĉio ĉi-supra ekskludante iujn ajn eblajn supersekundojn. En astronomio, julia jaro estas ĝuste 31 557 600 sekundoj.
Kelkaj oftaj okazaĵoj en sekundoj estas: ŝtono falas proksimume 4.9 metrojn el ripozo en unu sekundo; pendolo ĉirkaŭ unu metron longa havas svingon de unu sekundo, do pendolhorloĝoj havas pendolojn ĉirkaŭ unu metron longajn; la plej rapidaj homaj sprintuloj kuras 10 metrojn en sekundo; oceana ondo en profunda akvo vojaĝas ĉirkaŭ 23 metrojn en unu sekundo; sono vojaĝas ĉirkaŭ 343 metrojn en unu sekundo en aero; lumo bezonas 1,3 sekundojn por atingi la Teron de la surfaco de la Luno, distancon de 384 400 kilometroj.
Aliaj unuoj rilataj al sekundo
redaktiSekundo estas rekte parto de aliaj unuoj, kiel frekvenco mezuras en herco (inversaj sekundoj aŭ s−1), rapideco en metroj je sekundo, kaj akcelado en metroj je kvadrata sekundo. La unuo de la metra sistemo nome bekerelo, mezuro de radioaktiva disfalo, estas mezurita en inversaj sekundoj kaj pli altaj potencoj de sekundo estas implikitaj en derivaĵoj de akcelado kiel ekzemple troa akcelo. Kvankam multaj derivitaj unuoj por ĉiutagaj aferoj estas raportitaj laŭ pli grandaj tempounuoj, ne sekundoj, ili estas finfine difinitaj laŭ la IS-sekundo; tio inkludas tempon esprimitan en horoj kaj minutoj, rapideco de aŭto en kilometroj je horo aŭ mejloj je horo, kilovathoraj da uzado de elektro, kaj rapideco de diskotelero en rotacioj je minuto (ekzemple 75 r.m.).
Plie, la plej multaj aliaj bazunuoj de la Internacia Sistemo estas difinitaj per sia rilato al sekundo: la metro estas difinita fiksante la lumrapidecon (en vakuo) en 299 792 458 m/s, ekzakte; ankaŭ difinoj de la bazunuoj de la IS nome kilogramo, ampero, kelvino kaj kandelo dependas de la sekundo. La nura bazunuo, kies difino ne dependas de la sekundo, estas la molo, kaj ankaŭ nur du el la 22 nomitaj derivitaj unuoj, nome radiano kaj steradiano, ne dependas de la sekundo.
Sekundoj en sportaj rekordoj
redaktiLa 10-sekunda limo estas termino uzata ĉefe en atletiko kaj priskribas la fizikan kaj psikan sojlon por viroj sukcesi la 100-metrajn kuron en malpli ol 10 sekundoj. Resti sub la 10-sekunda limo estis dum longa tempo taksita signo de eksterordinaraj kuristoj, sed perdis signifon ekde la malfruaj 1990-aj jaroj, ĉar pli kaj pli da kuristoj sukcesis tion.[9] La unuaj 100-metraj kuroj sub 10 sekundoj estis ankoraŭ mezuritaj permane per klikhorloĝo. La internacia asocio de atletikaj federacioj diras tamen, ke mezuro estas akceptita nur, kiam la tempomezura proceso estas tute aŭtomata, ne ekzistas ventorapido de pli ol 2.0 metroj/sekundo kaj ne estas uzataj povumaltigaj rimedoj.
La kuro de 50 metroj estas malofta evento alternativa al la tiu de 60 metroj. Donovan Bailey tenas la viran tutmondan rekordon kun tempo de 5.56 sekundoj kaj Irina Privalova tenas la virinan tutmondan rekordon kun tempo de 5.96 sekundoj.
Plej modernaj mezursistemo - Fully Automatic Timing (FAT) kaj elirsistemoj estas uzataj por pli akurate mezuri kuradon, kun rezultoj tiom akurataj kiom ĝis 1/1000 de unu sekundo.[10] Tiaj sistemoj ebligis iom post iom pli precizajn rekordojn kaj diferencojn. La 17an de Aŭgusto 2022 la hispana atleto Asier Martínez venkis pro unu milono da sekundo la ormedalon en barierokuro de 110 m en la Eŭropa Ĉampioneco de Munkeno, nome per 13,137 s, ĝis tiam la plej mallonga tempodiferenco registrita en atletisma venko. La franca Pascal Martinot Lagarde estis registrita alvenante al la celo nur post unu milono da sekundo.[11]
Unu sekundo en la ĉiutaga vivo
redaktiEsploro de Junio 2015 montris ekzemplojn de aferoj kiuj okazas en la ĉiutaga vivo en unu sekundo:[12]
- En unu sekundo en la spaco, la lumo trairas 300 mil kilometrojn kaj la Tero 30 km ĉirkaŭ la Suno.
- Gepardo trakuras 31 metrojn. Elita atleto 10 metrojn. Heliko 1,5 milimetrojn.
- La homa koro pumpas 80 mililitrojn kaj en la homa korpo mortiĝas du milionoj de eritrocitoj. Ripoza, homo perdas 23 kaloriojn. Ĉirkaŭ 166 fragmentoj disiĝas el la homa haŭto.
- En la tuta mondo oni konsumas 2 500 aspirinojn kaj ĉirkaŭ mil barelojn da nafto, el kiuj ĉiu barelo estas 159 litroj.
- La rivero Amazono alfluigas 200 milionojn de litroj al la oceano. En la atmosfero okazas cent fulmoj kaj ses dek fulmobriloj.
- La Tero perdas 2 853 kvadratajn metrojn de arbaro (senarbarigo). En Amazonoj oni detruas areon de ĝangalo egala al duono de hektaro.
- Kvar beboj naskiĝas en la mondo. La loĝantaro de la planedo pliiĝas en 2,89 personoj.
- La homaro elspezas en armiloj 35 000 eŭrojn. Oni fabrikas 1,27 aŭtojn. Oni vendas 16 saĝtelefonojn. Oni uzas 38 000 plastajn sakojn.
En filmoj
redakti- 8 Seconds (8 Sekundoj) estas usona biografia drama filmo el 1994 reĝisorita fare de John G. Avildsen. Ĝia titolo rilatas al la tempodaŭro, kiun virbovrajdanto devas resti rajdante por atingi venkon. La stelulo Luke Perry ludas la rolon de usona legendo de rodeo Lane Frost kiel taŭrorajdĉampiono.
- Gone in 60 Seconds (konata ankaŭ kiel Gone in Sixty Seconds, For en 60 sekundoj) estas usona agadfilmo de 2000 ĉefroligita de Nicolas Cage, Angelina Jolie, Christopher Eccleston kaj Robert Duvall, inter aliaj. La filmo estis reĝisorita fare de Dominic Sena, kaj estas iel refilmigo de samnoma filmo de H. B. Halicki (1974 ).
En Interreto
redaktiVidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ second | Etymology of second by etymonline (angle). Alirita 2024-10-04 .
- ↑ (2011) “When should we change the definition of the second?”, Philosophical Transactions of the Royal Society A: Mathematical, Physical and Engineering Sciences 369 (1953), p. 4109–4130. doi:10.1098/rsta.2011.0237. Bibkodo:2011RSPTA.369.4109G. 6896025.
- ↑ 3,0 3,1 (2011-10-28) “When should we change the definition of the second?”, Philosophical Transactions of the Royal Society A: Mathematical, Physical and Engineering Sciences 369 (1953), p. 4109–4130. doi:10.1098/rsta.2011.0237. Bibkodo:2011RSPTA.369.4109G. 6896025.
- ↑ McCarthy, Dennis D.; Seidelmann, P. Kenneth (2009). Time: From Earth Rotation to Atomic Physics. Weinheim: Wiley. pp. 207-218.
- ↑ McCarthy, Dennis D.; Seidelmann, P. Kenneth (2009). Time: From Earth Rotation to Atomic Physics. Weinheim: Wiley. pp. 16-17, 207.
- ↑ McCarthy, Dennis D.; Seidelmann, P. Kenneth (2009). Time: From Earth Rotation to Atomic Physics. Weinheim: Wiley. pp. 68, 232.
- ↑ mathematics – Ancient mathematical sources (angle). Alirita 2021-09-20 .
- ↑ Vincent, James. «The most accurate clock ever built only loses one second every 15 billion years». TheVerge. Arkivita el [com/2015/4/22/8466681/most-accurate-atomic-clock-optical-lattice-strontium] originalo la 27an de januaro 2018. Konsultita la 26an de januaro 2018.
- ↑ Gardener, Jason. (9-a de augusto 2008). Jason Gardener: I'm backing Tyson Gay to win one of the greatest 100 metres finals Arkivigite je 2008-08-24 per la retarkivo Wayback Machine. The Daily Telegraph. Vidita la 3-an de junio 2009.
- ↑ "What is Fully Automatic Timing (FAT) for Sports? | About". FinishLynx. Alirita la 11an de Aŭgusto 2022.
- ↑ Carlos Arribas, Una milésima, un campeón: Asier Martínez gana el oro de 110 metros vallas en el Europeo de Múnich Munkeno - 17a de Aŭgusto 2022 - 22:33 CEST
- ↑ Manuel M. Almeida, ¿Ya sabes qué vas a hacer con tu segundo extra? Alirita la 11an de Aŭgusto 2022.
- ↑ Almeida, op. cit.
Bibliografio
redakti- Time and Frequency (kolekto de artikoloj), eldonita de D. Jespersen kaj aliaj, tradukita de la angla, Moskvo, 1973.
Eksteraj ligiloj
redakti- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- Oficiala difino de sekundo france
- Oficiala difino de sekundo angle
- Oficiale pri la supersekundoj angle
- Pri la Internacia Atoma Tempo angle