Nigraventra arbanaso

La Nigraventra arbanaso (Dendrocygna autumnalis), nomata ankaŭ Nigraventra fajfanaso, estas birdospecio de la grupo de la arbanasoj kiu reproduktiĝas el plej suda Usono kaj tropika Centra al sudcentra Suda Ameriko. En Usono, ĝi povas troviĝi la tutan jaron en partoj de sudorienta Teksaso, kaj laŭsezone en sudorienta Arizono, kaj la suda marbordo de Luiziano. Ĝi estas rara reproduktulo en tiom disaj lokoj kiaj Florido, Arkansaso, Georgio kaj Sudkarolino.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigraventra arbanaso
Nigraventra arbanaso. Norda subspecio (D. a. autumnalis, notu brunan bruston). La blanka flugilmakulo, karaktera de tiu specio, estas videbla dumfluge.
Nigraventra arbanaso. Norda subspecio (D. a. autumnalis, notu brunan bruston). La blanka flugilmakulo, karaktera de tiu specio, estas videbla dumfluge.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Dendrocygna
Specio: D. autumnalis
Dendrocygna autumnalis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

D. a. autumnalis (Linnaeus, 1758)
D. a. discolor P.L.Sclater & Salvin, 1873

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas amplekse konata kiel pijije [pihIhe] (ankaŭ pixixipichichi [piŝiŝi]), chiriría [ĉirirIa] aŭ sirirí en Latinameriko, kvankam tio povas aludi ankaŭ al aliaj arbanasoj kaj nomigoj kiaj ala blancaaliblanco ("blankaflugila") estas kutime aldonata por aludi pli precize al tiu specio. En Meksiko, ĝi estas ankaŭ nomata pato maízal ("maizanaso") pro sia kutimo viziti maizejojn post rikoltado. Kaj ĉar ĝi estas unu el nur du specioj de arbanasoj (fajfanasoj) indiĝenaj de Nordameriko, ĝi estas foje konata ĝuste kiel la "fajfanaso" en suda Usono.

La Nigraventra arbanaso estas nekutima specio inter nordamerikaj akvobirdoj. Kun siaj longaj kruroj, pekuliara aspekto kaj stranga kutimaro, ĝi estis priskribata de frua usona ornitologo kiel "most un-duck-like" (plej neanaseca). Ties nombroj estas pliiĝantaj en Nordameriko.

Aspekto redakti

 
Du D. a. discolor, de suda subspecio (notu grizan bruston).
Ankaŭ notu la varian kvanton de blanka videbla en ripozaj animaloj.

La Nigraventra arbanaso estas mezgranda specio de akvobirdo. Longo gamas el 47 al 56 cm, korpomaso el 652 al 1020 g kaj enverguro gamas el 76 al 94 cm.[1][2] Ĝi havas tre longan ruĝan bekon, longan kapon kaj longecajn krurojn, palgrizan kapon kaj ĉefe grizbrunan plumaron. La ventro kaj vosto estas nigraj, kaj la korpoplumaro, malantaŭa kolo kaj krono estas tre brunaj. La vizaĝo kaj supra kolo estas grizaj, kaj ili montras fajnan sed distingan blankan okulringon. La etenda blanko en flugiloj estas videbla dumfluge, malpli surgrunde; ĝi estas formata de la duarangaj flugilplumoj dum la unuarangaj estas nigraj; la flugilkovriloj estas brunaj. Maskloj kaj inoj aspektas simile, do ne estas seksa duformismo, malkiel ĉe la veraj anasoj; junuloj estas similaj sed havas grizan bekon kaj malpli kontrastan ventron.

Pro ties unika aspekto, tiu specio estas preskaŭ nekonfuzebla. Kun sia rekta starsinteno, longaj rozkoloraj kruroj, kaj longa kolo, plenkreskuloj de Nigraventra arbanaso estas malverŝajne konfuzeblaj kun alia birdo ene de sia teritorio. La blanka flugilareo estas fakte unika inter vivantaj arbanasoj. Sed surgrunde, povas esti malfacile videbla aŭ povas aspekti kvazaŭ la helaj flankoj de multaj el tiuj akvobirdoj. La Dukolora arbanaso (D. bicolor) estas la ununura simpatria arbanaso kiu montras blankecan flankostrion tamen, kaj ĝi diferencas el la Nigraventra ĉar havas malhelajn flugilojn kaj pli helan ventron. Junulo de D. autumnalis estas tre simila al junulo de Blankavizaĝa arbanaso (D. viduata), kiu havas pli malhelan bekon kaj ne blankan flugilareon; eĉ ripoze ili neniam aspektas montri blankon laŭlonge de la flankoj, ĉar ties fajna blanka vertikala strieco ĉe la nigraj flankoj estas tre nedistinga.

 
Nigraventra arbanaso.

Kiel la komuna nomo de Fajfanasoj implicas, tiuj birdoj estas bruemaj per klara fajfa alvoko ŭaa-ĉuuu.

Subspecioj redakti

Estas du subspecioj, kiuj interreproduktiĝas en Panamo:

  • Norda Nigraventra arbanaso, Dendrocygna autumnalis autumnalis – Suda Usono al Panamo
Pli granda, kun bruna brusto kaj supra dorso
  • Suda Nigraventra arbanaso, Dendrocygna autumnalis discolor – Panamo al Paragvajo kaj apudaj regionoj[3]
Pli malgranda, kun griza brusto kaj supra dorso

Ekologio redakti

 
Nigraventra arbanaso rare moviĝas longdistance, sed tiuj birdoj estis vidataj ĉe Saltsburg en Pensilvanio. Ili povas esti vagantoj aŭ fuĝintaj el birdobredado.

La Nigraventra arbanaso estas komuna sed timida specio. Ĝi estas tre gregema, formante grandajn arojn for de la reprodukta sezono, kaj estas ĉefe specio de loĝantaj birdoj krom lokaj movoj. Ili kutime nestumas en kavaj arboj. La habitato estas trankvilaj neprofundaj nesalaj flaketoj, lagoj, kaj marĉoj, terkultivejoj aŭ akvorezervejoj kun multa vegetaĵaro, kie tiu anaso manĝas ĉefe nokte semojn kaj aliajn plantomanĝerojn. Galeriarbaraj akvejoj estas de preciza valoro ĉar, kiel la komuna nomo de arbanasoj sugestas, ili emas ripozi sur arboj. Tiu specio povas esti vidata ankaŭ pigranta (nenifarante escepte vagi kaj ariĝi) en grupoj en golfejoj kaj aliaj herbejaj areoj ĉe taŭgaj akvejoj.

Dieto redakti

Manĝo ofte okazas noktule, sed ili povas esti trovataj manĝantaj je ĉiu ajn horo de la tago. Nigraventraj arbanasoj manĝas ampleksan varion de planta materialo, sed ankaŭ konsumas artropodojn kaj akvajn senvertebrulojn kiam disponeblas. Ili ofte manĝas submerĝitan vegetaĵaron per vadado tra neprofunda akvo. Kaj kiel ties meksika nomo implicas, ili estas komune vidataj plukantaj en ĵus rikoltitaj maizejoj preterlasitajn semojn kaj senvertebrulojn alportitajn de la rikoltistoj per ties grundomovaro.

Movoj redakti

La Nigraventra arbanaso estas ĉefe nemigranta. Birdoj de pleja norda parto de ties teritorioj (Arizono, Luiziano, kaj partoj de Teksaso) moviĝas suden vintre. Je la kerno de ties teritorioj, estas tendenco veturi are dum la vintraj monatoj, kvankam tiu kutimo ne estas vera longdistanca migrado sed plie loka disiĝo.

Reproduktado redakti

La Nigraventra arbanaso estas tre unika inter anasoj pro sia forta monogama parligo. Ties paroj ofte restas kune dum multaj jaroj, trajto plej ofte asocia kun anseroj kaj cignoj. Ambaŭ gepatroj kunhavas ĉiujn taskojn asociajn kun idozorgado, el kovado al zorgado de anasidoj. Tiuj anasoj, ĉefe kavonestumantoj, preferas la enojn de kava arbo, sed nestumas ankaŭ surgrunde se necese. Ili povas uzi ankaŭ kamenojn, abandonitajn konstruaĵojn aŭ nestoskatolojn, tiuj lastaj estis pliiĝantaj por ili dum la lastaj jardekoj, ĉefe en sudorienta Teksaso kaj Meksiko. Anasidoj saltas el la nestokavo du tagojn post eloviĝo, povas manĝi tuje per si mem kaj restas kun la gepatroj dum ĝis ok semajnoj.

Statuso kaj konservado redakti

Tiu nearktisa kaj neotropisa specio ne estas konsiderata de konserva zorgo fare de la IUCN[4] kaj de la National Audubon Society; ties tutmonda populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 1,550,000 birdoj. La populacioj de Nigraventra arbanaso estas nune stabilaj aŭ pliiĝantaj. Ili etendis siajn teritoriojn ege dum la lasta duono de la 20a jarcento, kaj profitis lastajn jarojn el la lokigo de nestoskatoloj ĉe ŝlosilaj partoj de la nordo de siaj teritorioj. Ambaŭ enketoj kaj dum reproduktado kaj dum Kristnasko, nome Christmas Bird Count, konfirmas, ke la populacioj de tiu specio ege pliiĝis dum la pasintaj 30 jaroj.

La ekzisto de sanaj marbordaj humidejoj grande bonfaras al Nigraventra arbanaso. Dum pasintaj jaroj, troĉasado estis drasta minaco, ĉefe pro la relative fidema naturo de la specio. Nunaj populacioj tamen ŝajnas sufiĉe sekuraj por elteni ĉasadon je nunaj niveloj, kiuj estas pli malaltaj ol pasinte kaj ĉefe ĉele eviti grandajn nombrojn de tiuj birdoj are sur kampoj kie ili povus damaĝi rikoltojn.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-06. Alirita 2012-06-25.
  2. [1]
  3. Bencke (2007)
  4. BLI (2004)

Literaturo redakti

  • Bencke, Glayson Ariel (2007): Avifauna atual do Rio Grande do Sul, Brasil: aspectos biogeográficos e distribucionais ["The Recent avifauna of Rio Grande do Sul: Biogeographical and distributional aspects"]. Talk held on 2007-JUN-22 at Quaternário do RS: integrando conhecimento, Canoas, Rio Grande do Sul, Brazil. PDF resumo Arkivigite je 2017-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
  • BirdLife International (BLI) (2004). Dendrocygna autumnalis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1987): Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-2201-1

Eksteraj ligiloj redakti