Ruĝkrona kakariko

(Alidirektita el Novzelanda kakariko)

Ruĝkrona kakariko (Cyanoramphus novaezelandiae), aŭ novzelanda kakariko laŭ ĝia scienca nomo, estas malgranda papago el genro de kakarikoj, kiu loĝas en kelkaj areoj de Novzelando. Ĝi havas brile verdan plumaron kun brile ruĝaj makuloj sur la frunto, vangoj kaj ĉirkaŭ okuloj. Ĝi estas sufiĉe adaptiva, povas manĝi variajn nutraĵojn kaj troveblas en multaj habitatoj. Ĝi ankaŭ sukcese bredas en kapteco kaj vivas kiel dombirdo tra tuta la mondo.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkrona kakariko
Ruĝkrona kakariko en Codfish island apud Novzelando
Ruĝkrona kakariko en Codfish island apud Novzelando
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Platycercinae
Tribo: Platycercini
Genro: Cyanoramphus
Cyanoramphus novaezelandiae
Sparrman, 1787
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Sinonimoj
  • Cyanoramphus cookii Gray, 1859
  • Cyanoramphus saisseti Verreaux & Des Murs, 1860
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Iam Novzelandaj kakarikoj troveblis tra tuta teritorio de nuna Novzelando, sed pro habitatdetruo kaj enkonduko de invadaj rabobestoj ĝia arealo notinde malkreskis kaj iĝis diskonekta. Nun la birdoj troveblas nur en kelkaj areoj de Suda kaj Norda insuloj de Novzelando kaj sur apudaj malgrandaj insuletoj. Pro tio ĉi IUCN dum ioma tempo listis la specion kiel preskaŭ minacata, sed dum la lastaj jaroj ĝiaj populacioj kreskis sufiĉe por ke reklasi ĝin malplej zorgiga.

Taksonomio redakti

 
Ruĝkrona kakariko manĝanta fruktojn de Fuchsia excorticata. Desegnaĵo far J. G. Keulemans el libro Ornithological miscellany.

Ruĝkrona kakariko estas membro de genro Cyanoramphus (kakarikoj), en kiu oni nuntempe agnoskas 12 speciojn, inlude la 4 formortintajn. La genro apartenas al subfamilio Platycercinae (rozelenoj) de familio psitakuledoj en superfamilio de veraj papagoj.

En la specio nuntempe estas agnosktaj 3 subspecioj:[3]

  • Ĉeflanda Ruĝkrona kakariko, C. novaezelandiae novaezelandiae (tipa subspecio)
  • Chatham-insula Ruĝkrona kakariko, C. novaezelandiae chathamensis
  • Kermadek-insulara Ruĝkrona kakariko, C. novaezelandiae cyanurus

Krome, kelkaj specioj de kakarikoj estis antaŭe konsiderataj subspecioj de la Ruĝkrona kakariko, sed poste ekhavis specian statuson pro rezultoj de molekulaj esploroj.[4] Tiuj estas: kakariko de Reischek (C. hochstetteri),[4] Novkaledonia kakariko (C. saisseti),[4] kakariko de Lordo Howe (C. subflavescens),[5] Norfolk-insula kakariko (C. cooki),[4] Chatham-insula kakariko (C. forbesi)[4] kaj la formortinta Makvora-insula kakariko (C. erythrotis).[6] La pozicio de Chatham-insula kakariko estas ĝis nun iom pridubebla, ĉar ĝi estas tre genetike proksima al la Chatham-insula subspecio de Ruĝkrona kakariko kaj verŝajne devenis de ĝi. Tamen, la Chatham-insula kakariko sufiĉe diferencas de ĝi laŭ koloro de plumaro, voĉo, morfologio, ekologio kaj konduto, kaj hibridoj preskaŭ neniam aperas, do plejparto de esploristoj preferas konsideri ĝin aparta specio.[3]

Priskribo redakti

Ruĝkronaj kakarikoj estas verdaj papagoj kun longaj vostoj. Ili havas brilan flavece verdan plumaron kun karmezine ruĝaj makuloj sur la frunto, ĉirkaŭ okuloj kaj sur la plej supra parto de la kapo. Ili ankaŭ havas ruĝajn plumojn en ambaŭ flankoj de la vosto. La plej eksteraj partoj de iliaj flugiloj estas malhele bluaj, kio videblas dum flugo. Iliaj piedoj estas grizaj aŭ pale brunaj kaj beko estas turkise griza ĝis blanka kun nigra pinto.[7][8]

Seksa duformismo ne estas tre profunda ĉe Ruĝkronaj kakarikoj, sed ĝenerale inoj estas iom malpli grandaj ol iĉoj kaj iliaj bekoj estas pli maldikaj. Krome, inoj havas flavajn striojn sur malsupraj partoj de la flugiloj, kiujn plenkreskaj iĉoj ne havas.[7][8] Junuloj aspektas ĝenerale simile al plenkreskuloj, krom ke blanka/griza parto de la beko ĉe ili havas rozecan nuancon. Antaŭ la unua mudo ambaŭ seksoj havas la inajn flavajn striojn sur malsupraj partoj de la flugiloj, sed post la mudo iĉoj perdas ilin. Irisoj de junaj birdoj havas malhele brunan koloron, sed ju pli la birdo aĝas des pli ruĝaj iĝas ĝiaj irisoj.[7]

Normaj mezuroj de Ruĝkrona kakariko estas jenaj:[2]

Parto de korpo Longo (mm)
Tuta korpo 230-280
Flugilo 125-139
Vosto 115-158
Beko 14-17
Tarso 19-22

Birdokantoj de Ruĝkronaj kakarikoj estas ĝentilaj kaj melodiaj. Ili estas pli fortaj kaj malaltaj ol tiu ĉi de la parenca flavkrona kakariko. Flugante ili ankaŭ sendas aldonajn voĉajn signalojn transskribatajn kiel ki-ki-ki-ki-kikek-kik-kek.[2]

Distribuo kaj habitato redakti

 
Ruĝkrona kakariko en Naturrezervejo Ngā Manu, Waikanae, Novzelando

Novzelandaj kakarikoj vivas en tre diversaj habitatoj, inter aliaj en densaj pluvarbaroj, marbordaj arbaroj, arbustejoj, arbarbordoj kaj malfermaj areoj.[8] Tie kie iliaj vivareoj koincidas kun tiuj de flavafrunta kakariko, la Novzelandaj papagoj preferas pli maldensaj arbaroj kaj malfermaj kampoj.[9]

Antaŭe Novzelandaj kakarikoj troveblis tra tuta teritorio de Novzelando, sed multaj iliaj ĉeflandaj populacioj malaperis pro predado far enmetitaj specioj. Nun ili ankoraŭ troveblas en grandaj arbaraj areoj en Nordia Regiono, sur Koromandela Duoninsulo kaj centraj partoj de la Norda insulo. En Suda insulo la birdoj tre malofte renkonteblas apud uestaj, sud-uestaj, sudaj kaj sud-eostaj marbordoj. Plimulto de la specianoj, tamen, loĝas sur Rakiura Insulo kaj aliaj malgrandaj insuloj apud Novzelando kiel Kapiti, Tiritiri Matangi[10] kaj Matiu, kaj ankaŭ en Aŭklandoj en la sudo. La du netipaj subspecioj de Ruĝkrona kakariko troveblas sur respondaj insuloj, t.e. Kermadekoj kaj Chatham-insularo.[2]

Konduto redakti

Dieto redakti

Novzelandaj kakarikoj konsumas tre diversajn nutraĵojn. Ili manĝas diversspecajn florojn, fruktojn, semojn, foliojn kaj burĝonojn de vasta vario de plantoj. Krome, ili volonte voras senvertebrulojn kiel afidojlarvoj de tenebrionedoj. Ilia dieto varias laŭ sezono depende de atingeblo de certaj nutraĵoj, ekzemple dum vintro kaj printempo ili manĝas plejparte floroj, kaj dum somero kaj aŭtuno ilia ĉefa nutraĵo konsistas je semoj kaj fruktoj.[9]

Reproduktiĝo redakti

Novzelandaj kakarikoj estas monogamiaj kaj formas pli aŭ malpli stabilajn parojn depende de nestuma sukceso. En naturo la kakarikoj reproduktiĝas en decembrojanuaro, kiam estas somero en Suda hemisfero. Pariĝo kaj pariĝaj ritualoj kiel pariĝaj donacoj komencas ĉirkaŭ du monatojn antaŭe, en mez-oktobro. Iam ĉirkaŭ tiu ĉi periodo la iĉoj ankaŭ komencas serĉi por potencaj avantaĝaj nestlokoj kaj venigi siajn partnerinojn tien. Dum la ino inspektas la proponatan nestlokon, la iĉo gardas la eniron. Se ŝi estas kontenta pri ĝi, ŝi signalas pri tio ade enirante kaj elirante el la loko.

Novzelandaj kakarikoj prefere nestas en arbotruoj, sed ili ankaŭ volonte utiligas iuscpecajn kavernojn: ternestojn en teraj klifoj, grotetojn sub radikoj de arboj kaj diversajn homajn artefaritajn konstruaĵojn. Notinde, ili preferas lokojn kies enirejoj orientiĝas norden. Kiam la ino komencas nesti, ŝi pligrandigas la truon per sia beko kaj piedoj ĝis ĝi estas almenaŭ 10–12 cm profunda kaj 15 cm larĝa. La planko de nesto iĝas kovrita per lignaj splitoj aŭ herboj. Dum la ino konstruas la neston, la iĉo gardas ŝin kaj portas al ŝi manĝaĵojn. Se la paro estas sukcesa, ĝi povas nesti en la sama loko sekvan jaron.

La ovoj metatas de malfrua novembro ĝis januaro kaj plej kutime en decembro. Averaĝe ovaro konsistas je 7 ovoj, kvankam observeblas inter 4 kaj 9. La ovoj estas ovalaj kaj blankaj kun ioma glaceo kiu malaperas dum kovado. Nut la ino de Ruĝkrona kakariko kovas. La iĉo manĝigas kaj protektas sian partnerinon dum la tuta tempo de kovado, kiu daŭras inter 23 kaj 25 tagoj. Inoj ade turnas siajn ovojn dum kovado, sed plejparton de tempo ili dormas aŭ iel ajn alie ne aktivas dum tiu ĉi periodo.

Eloviĝo ne nepre okazas samtempe por ĉiuj ovoj en ovaro, iam iuj idoj povas aperi kelkajn tagojn post la unua. La idoj eloviĝas kun malhele griza lanugo kaj pezas ĉirkaŭ 4.6 g. Ili preskaŭ tuj havas voĉon kaj povas elsendi laŭtajn altajn pepojn, sed en ĉiu alia respekto ili estas malfrumaturaj kaj tute dependaj je la gepatroj por la plej bazaj siaj bezonoj. Dum la unuaj kelkaj tagoj ili manĝas malflueman likvon kiun produktas la patrino. Poste ili povas ankaŭ manĝi malgrandajn solidajn partetojn de nutro. Ĉirkaŭ la 9-a tago, kiam la okuloj de idoj malfermiĝas, la patro ankaŭ eniras en la nesto. Ekde tiu ĉi momento ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn. Dum 30 tagoj post eloviĝo la idoj kreskas ĝis averaĝe 83 g de pezo. Tiam ili jam povas forlasi la neston, kvankam la gepatroj daŭre nutras ilin. Junaj birdoj komencas furaĝi per si mem 10 tagojn post elnestiĝo kaj iĝas tute sendependaj 4 aŭ 5 semajnojn post ĝi.[11]

La tempoj kaj larĝo de ovaro povas varii inter subspecioj, ĉar ili vivas en iom malsamaj mediaj kondiĉoj.

Birdobredada kulturo redakti

Ruĝkrona kakariko estas sufiĉe facile bredebla birdo kaj ĝi estas relative disvastigita kaj populara dombirdo. Pro birdobredado ĝi disvastiĝis tra tuta la mondo kaj ekhavas ioman variecon. Aparte, aperis kelkaj kolormutacioj, ne troveblaj en naturo. La plej kutimaj el ili estas "bunta" mutacio, pro kiu la normale flavece verda plumaro de la birdo iĝas kovrita per flavaj kaj verdaj makuloj, kaj la lutino-mutacio, pro kiu ĝi iĝas solide flava.

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2017). “Cyanoramphus novaezelandiae”, IUCN Red List of Threatened Species 2017, p. e.T22727981A40838298. doi:10.2305/IUCN.UK.2014-2.RLTS.T22727981A40838298.en. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Parr, M., Juniper, T., D'Silva, C., Powell, D., Johnston, D., Franklin, K., & Restall, R. (2010). Parrots: A Guide to Parrots of the World: Bloomsbury Publishing.
  3. 3,0 3,1 Triggs, S., & Daugherty, C. H. (1988). Preliminary genetic analysis of New Zealand parakeets: Science and Research Directorate, Department of Conservation.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Boon, W.M.; Kearvell, J.; Daugherty, C. H.; Chambers, G. K. (2001): Molecular systematics and conservation of kakariki (Cyanoramphus spp.). Science for Conservation 176 PDF fulltext
  5. Christidis, L., & Boles, W. (2008). Systematics and Taxonomy of Australian Birds: CSIRO PUBLISHING.
  6. Gill, B. J., & Ornithological Society of New Zealand. (2010). Checklist of the Birds of New Zealand, Norfolk and Macquarie Islands, and the Ross Dependency, Antarctica: Te Papa Press.
  7. 7,0 7,1 7,2 Scofield, R. P., & Stephenson, B. (2013). Birds of New Zealand : a photographic guide.
  8. 8,0 8,1 8,2 Marchant, S., Higgins, P. J., Ambrose, S. J., & Davies, S. J. J. F. (1999). Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds: Parrots to dollarbird: Oxford University Press.
  9. 9,0 9,1 Terry, C. G. (1998). Foraging ecology of the red-crowned parakeet (Cyanoramphus novaezelandiae novaezelandiae) and yellow-crowned parakeet (C-auriceps auriceps) on Little Barrier Island, Hauraki Gulf, New Zealand. New Zealand Journal of Ecology, 22(2), 161-171.
  10. Tiritiri Matangi Island - Birds. Arkivita el la originalo je 2008-10-14. Alirita 2009-04-26. Arkivigite je 2008-10-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-14. Alirita 2020-03-28.
  11. Terry, C. G. (2003). "Breeding biology of red-crowned parakeets (Cyanoramphus novaezelandiae novaezelandiae) on Little Barrier Island, Hauraki Gulf, New Zealand". Notornis, 50(2).