Pamela Anderson

Pamela Denise ANDERSON (n. la 1-an de julio 1967 en Ladysmith, Brita Kolumbio, Kanado) estas kanada/usona aktorino kaj afiŝulino.

Pamela Anderson
AV0A6273 Pamela Anderson.jpg
Persona informo
Pamela Anderson
Naskonomo Pamela Denise Anderson
Naskiĝo 1-an de julio 1967 (1967-07-01) (55-jara)
en Kanado Ladysmith, Brita Kolumbio, Kanado
Etno Canadian Americans [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco KanadoUsono [#]
Alma mater École Highland Secondary School [#]
Familio
Gefratoj Gerry Anderson [#]
Edz(in)o Rick Salomon (6-an de oktobro 2007 - nuntempo)
Kid Rock (3-an de aŭgusto 200627-an de novembro 2006)
Tommy Lee (19-an de februaro 199528-an de februaro 1998)
Amkunulo Marcus Schenkenberg • Tommy Lee • Adil Rami [#]
Infanoj Brandon Lee • Dylan Lee [#]
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • Playmatemodelo • voĉaktoro • modelo de la erotika fotografio • produktoro • prezentistofilmproduktoro • televida prezentisto • professional fitness coach [#]
Aktiva dum 1989– [#]
En TTT Pamela Anderson
Aktorado
Fama rolo C. J. Parker
Baywatch
Valery Irons
V.I.P.
Barbara Kopetski
Barb Wire
Premio Ora Frambo
Plej malbona aktorino
1996 Barb Wire
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Mezuroj
Pamela Anderson
Persona informo
Edz(in)o nekonata valoro
91-61-91 cm
Alto 1,70 m
Pezo 48 kg
Haroj blondaj
Fotografita por magazino Playboy
Rilataj paĝaroj
Pamela Anderson ĉe AFDB
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Pamela Anderson sur ferdeko de ŝipo USS Ronald Reagan, en 2004

Ŝi laboris komence por la reklama industrio en Vankuvero kaj estis 7-foje kovrilknabino de la virmagazino Playboy. Post kiam oni malkovris ŝin dum futbal-ludo, ŝi translokiĝis al Los Angeles. Tie ŝi surprenis multajn beligajn operaciojn kaj kun nova dizajno ekis kiel aktorino.

En la televido ŝi iĝis konata unuafoje en la rolo de Lisa en la usona komedi-serio Home Improvement (esperante: Hejma Plibonigado). Plej fama ŝi iĝis en la TV-serio Baywatch, en kiu ŝi ludis kun David Hasselhoff dum 5 jaroj kiel savnaĝistino Casey Jean ("C. J.") Parker. Ŝi agadis en la filmo leĝere vestita sur la strando.

Ŝi ankaŭ sukcesis en la kineja filmo Barb Wire 1996, filmo estis komerce sukcesa, sed nur pro tio, ke ŝi ĉefrolis. Ŝi ricevis por sia aktorina ludo la "Oran Frambon". Post tio ludis ŝi en la serio "VIP-The Bodyguards" la ĉefrolon de apenaŭ-vestita galiona [1][rompita ligilo] figuro de korpogardista entrepreno.

Por la kovrilpaĝoj de la gazetoj zorgis ŝia ŝturma geedzeco kun Tommy Lee, drumisto kaj skandala rokulo de hevi-metal-bando Mötley Crüe. Ŝi ankaŭ famiĝis pro sia geedziĝa porno, kiun ŝi surigis kun Tommy Lee en 1995. Antaŭe Pamela kolektis la spertojn de la porno-ĝenro kun Bret Michaels.

En 1999 ŝi akiris denove la kovrilpaĝojn, kiam ŝi forigigis la silikonajn kusenojn. Baldaŭ poste ŝi sentis la mankon de la grandaj mamoj kaj ŝi denove grandigis ilin. La Guinness-libro de rekordoj listigis ŝin en la sama jaro, kiel la plej ofte menciitan virinon en la interreto. Ŝi estas patrino de du infanoj (Brandon (1996) kaj Dylan (1997)). Pamela Anderson infektiĝis je hepatito C en 2002, kiam ŝi tatuigis sin per la sama pinglo, kiun uzis ŝia eks-edzo Tommy Lee. Pamela Anderson estas vegetarano.

FilmaroRedakti

TelevidoRedakti

Jaro Titolo Rolo
1990 Married with Children Yvette
1990 Charles in Charge Chris
1991 Married People Terri
1991 Top of the Heap Romona
1991 Married with Children Cashew
1991–1993, 1997 Home Improvement Lisa
1992 Days of Our Lives Cindy
1992–1997 Baywatch Casey Jean "C.J." Parker
1994 Come Die with Me: A Mickey Spillane's Mike Hammer Mystery Velda
1995 Royal Rumble 1995 Sin mem
1995 WrestleMania XI Sin mem
1997 The Nanny Heather Biblow-Imperiali
1997 Saturday Night Live Sin mem – Host
1998–2002 V.I.P. Vallery Irons
1999 Futurama Sin mem/Dixie
2001 Just Shoot Me! Sin mem
2002 King of the Hill Cyndi
2003 Baywatch: Hawaiian Wedding Casey Jean "C.J." Parker
2003 Less than Perfect Vicki Devorski
2003 CMT Music Awards Sin mem Co-Host
2003–2004 Stripperella Stripperella / Erotica Jones
2005 8 Simple Rules Cheryl
2005–2006 Stacked Skyler Dayton
2008 Big Brother Australia 2008 Sin mem
2008 Kath & Kim Sin mem
2010 Bigg Boss 4 on Colors Sin mem
2010 EuroVoice Music Contest 2010 Sin mem
2010, 2012 Dancing with the Stars Sin mem
2011 Bailando 2011 Sin mem
2012 Yalan Dünya Sin mem
2012 RuPaul's Drag Race Sin mem
2012 VIP Brother 4 (Bulgaria) Sin mem
2011, 2016 Celebrity Juice Sin mem
2013 Package Deal Dr. Sydney Forbes
2017 Sur-Vie[112] Raquel Rose
2018 Danse avec les stars Sin mem
2019 The Hills: New Beginnings Sin mem
 
Banvesto el Baywatch de Pamelo kun subskribo

Eksteraj ligilojRedakti