Pierre d'Ailly (* Compiègne, en la 1351 - Avignon, en la 9-a de aŭgusto 1420) estis teologo, astrologo, kardinalo de la katolika romia eklezio. Li estis profesoro pri filozofio kaj teologio en la Kolegio de Navaro, de 1375, kaj granda majstro ekde 1384, kaj ankaŭ interesiĝis pri la reformo de la kalendaro juliana, proponante forigi la diferencon inter la civilaj kaj la astronomiaj jaroj, tamen, la eklezio havis aliajn maltrankvilojn kaj la kalendara reformo estus adoptita nur en la jaro 1582 de la papo Gregorio la 13-a.

Petro de Aliarko
Franca katolika episkopo
Ceteraj titoloj Teologo, astrologo, kardinalo
Persona informo
Pierre d'Ailly
Naskiĝo 1351
en Compiègne,  Francio
Morto 9-an de aŭgusto 1420 (1420-08-09)
en Avignon,  Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Fakuktato de katolika teologio de Parizo vd
Profesio
Okupo teologo • astrologo • profesorofilozofo • katolika sacerdoto • kartografoastronomo vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj Imago mundi vd
Episkopo de Puy-en-Velay, de Limoges, de Orange
Princepiskopo de Cambrai
Dum 1398 – 1411
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis en la Kolegio de Navaro de la Universitato de Parizo inter 1384 kaj 1389, kaj tie li estis kanceliero (1389-1395) kaj profesoro de Jean de Gerson kaj de la humanisto Nicolas de Clémanges (1362-1437)[1]. En 1375 li instruis la Biblion kaj la Sentencojn de Petro Lombarda inter 1376-77. En 1381 li ricevis sian licenzion kaj sian diplomon pri teologio. En 1389, li fariĝis konfesanto de la reĝo Karlo la 7-a (Francio) el Francio. En 1389, li estis sendita de la reĝo kaj de la Universitato de Parizo por peti al la antipapo Klemento la 7-a (1342-1394)[2] la kanonizadon de Petro de Luksemburgo (1369-1387)[3].

En 1394, li estis ree sendita de la reĝo al Avignon en diplomatia misio ĉe la antipapo Benedikto la 13-a. En la 2-a de aprilo 1395 li fariĝis episkopo de Le Puy-en-Velay, en la 14-a de septembro 1381 li fariĝis kanoniko en la ĉapitro de la katedralo de Noyon kaj en novembro 1396 episkopo de la sama katedralo, kaj en marto 1397 episkopo de Cambrai obee al la buleo datita de la 15-a de novembro 1396.

Li elektiĝis kardinalo en la konsistorio de la 6-a de junio 1412. En la 1-a de decembro 1412 li komencis partopreni de la papa administrantaro, finante lian promocion kiel kardinalo en la 19-a de decembro 1412. En la 21-a de decembro 1412 li estis nomumita administranto de la diocezo de Uzés, ĉar lia antaŭulo estis forigita al la diocezo de Limoĝo. En 1417 li partoprenis en la konklavo kiu elektis la papon Marteno la 5-a (1368-1431).

Verkoj redakti

 
Konkordanco de la astronomio kun la teologio, Aŭgsburgo, 1490
  • Concordantiae astronomiae cum theologia necnon historicae veritatis narratione (presita en Aŭgsburg 1490)
  • Conceptus et insolubilia
  • De concordia astronomice veritatis et narrationis historice (Pri la vera konkordanco inter la astronomio kun la historia rakonto) (1414).
  • De Ecclesia, conciliis generalis et summi Ponitificis auctoritate (1416)
  • De quattuor gradibus scalae spiritualis
  • Destructiones modorum significandi (vor 1400, auch Thomas Maulfelt zugeschrieben)
  • Destructiones modorum significandi, eldonita de L. Kaczmarek, Amsterdamo, 1994.
  • Imago mundi (Image du Monde) (1410), Latina teksto de kvar kosmografiaj traktatoj de Pierre d'Ailly kun kelkaj flankaj rimarko de Kristoforo Kolumbo.
  • Meditationes super septem psalmos poenitentiales, [Kolonjo] : [Arnold ter Hoernen], 1472
  • Quaestiones super libros sententiarum cum quibusdam in fine adjunctis (eldonita en Strasburgo 1490)
  • Quaestiones super libros Sententiarum (Komento pri la psalmoj, 1376-1377), Minerva, Frankfurto ĉe Majno, 1968 (represado de la eldono el 1490).
  • Quaestiones pri Sphaera mundi von Johano de Sakrobosko (1195-1256)[4], eldonita en Parizo 1468
  • Super libros metheororum: de impressionibus aeris (1504)
  • Tractatus de anima (Traktato pri la animo), eldonita de O. Pluta, Die philosophische Psychologie des Peter von Ailly, Amsterdamo, 1987.
  • Tractatus de concordantia theologie et astronomie (Traktato pri la konkordanco de la teologio kaj la astronomio) (1414)
  • Tractatus de materia Concilii generalis (ca. 1403)
  • Tractatus et sermones (presita Strasburgo 1490)
  • Tractatus et sermones. Fratres vitae communis, Brüssel 9. VI. 1481 - 1483
  • Tractatus super De consolatione philosophiae (Traktato pri la Konsolo de la Filozofio deBoecio), eldonita de M. Chappuis, Amsterdamo, 1988.
  • Tractatus vel capita agendorum in concilio generali de reformatione ecclesiae (ca. 1409)
  • Vie de Célestin V, Parizo, 1539, (Vivo de la papo Celesteno la 5-a

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj