Piotr Kłodkowski (naskiĝis la 20-an de januaro 1964) - pola orientalisto, ĵurnalisto kaj diplomato, laŭreato de la premio je la nomo de pastro Józef Tischner (2006)

Piotr Kłodkowski
Persona informo
Piotr Kłodkowski
Naskiĝo 20-an de januaro 1964 (1964-01-20) (60-jaraĝa)
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato • Pontifical University of John Paul II vd
Profesio
Okupo ĵurnalistodiplomatoorientalisto • universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto Jadwiga Pstrusińska vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Scienco

Lernanto de la 3-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Cyprian Kamil Norwid en Rzeszów. En la jaroj 1983-1989 studis orientalistikon en Jagelona Universitato, kaj en la jaroj 1986-1989 ankaŭ filozofion en Papa Teologia Akademio en Krakovo. En 1996 defendis doktorigan laboraĵon pri literaturscienco Homo mysticus hinduizmu i islamu. Mistyczny ruch bhakti i sufizm (Mistikulo en hinduismo kaj islamo. Mistika movado bhakti kaj sufiismo) en Jagelona Universitato. De 2003 estas laboranto de Supera Lernejo de Gvidado kaj Informadiko en Rzeszów, de 2007 estis eksterordinara profesoro de tiu ĉi altlernejo, gvidis Esplor-Instituton pri Civilizoj. En la jaroj 2007-2008 estis provizore rektoro de Supera Lernejo Soci-Ekonomia en Tyczyn. En 2010 habilitiĝis surbaze de la disertaĵo O pęknięciu wewnątrz cywilizacji. Ideologiczny spór między modernistami a fundamentalistami w islamie i hinduizmie w XX i na początku XXI wieku (Pri krevo inter civilizoj. Ideologia disputo inter modernistoj kaj fundamentistoj) en Instituo de Politikaj Studoj de Pola Scienca Akademio. En 2014 iĝis rektoro de Supera Eŭopa Lernejo je la nomo al pastro Józef Tischner en Krakovo.

Ĵurnalismo

Li estas membro de la redakta skipo de monatrevuo "Znak" (Signo), kunlaboris kun "Tygodnik Powszechny" (Universala Semajnrevuo)", TVN24, en la jaroj 2002-2008 gvidis radian disaŭdigon "Pod własnym niebem" (Sub la propra ĉielo) en Radio Rzeszów. Lia ciklo da artikoloj "Doskonały smak Orientu" (Perfekta gusto de Oriento), publikigita en "Znak", estis en 2004 distingita per la premio je la nomo al Beata Pawlak, kaj en 2006 eldonita libroforme.

Diplomatio

En la jaroj 2009-2014 estis ambasadoro de Pola Respubliko en Barato, plenpoveca ankaŭ pri Nepalo, Bangladeŝo, Srilanko kaj Maldivoj.

Verkaro redakti

  • Homo mysticus hinduizmu i islamu. Unua eldono, Wydawnictwo Akademickie DIALOG, Warszawa 1998, serio: Świat Orientu (La mondo de Oriento), ISBN 83-86483-72-5.
  • Jak modlą się Hindusi: antologia modlitw (Kiel preĝas hinduoj. Antologio de preĝoj) (2000) - elekto, enkonduko kaj piednotoj
  • Wojna światów?: o iluzji wartości uniwersalnych (La milito de mondoj. Pri iluzio de universalaj valoroj) (2002)
  • O pęknięciu wewnątrz cywilizacji: ideologiczny spór między modernistami a fundamentalistami w islamie i hinduizmie w XX i na początku XXI wieku (2005) - premiita per la premio je la nomo de pastro J. Tischner
  • O pęknięciu wewnątrz cywilizacji. Unua eldono, Wydawnictwo Akademickie DIALOG, Warszawa 2005. ISBN 83-89899-20-5. - premiita per la premio je la nomo de pastro J. Tischner
  • Doskonały smak Orientu (2006)
  • Islam. między stereotypem a rzeczywistością (Islamo. Inter stereotipo kaj realeco)(2006) - kune kun Agata Marek
  • Nepal. Od królestwa do republiki (Nepalo. De monarkio al respubliko) (2008) - kune kun Anna Siewierska-Chmaj

Eksteraj ligiloj redakti