Pjotr Nikolajeviĉ VRANGEL, ruse Пётр Николаевич Врангель, (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1878, mortis la 25-an de aprilo 1928), barono, estis unu el la gvidantoj de la kontraŭrevolucio en suda Rusio, general-leŭtenanto (1917).

Pjotr Vrangel
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1878 (1878-08-15)
en Zarasai
Morto 25-an de aprilo 1928 (1928-04-25) (49-jaraĝa)
en Bruselo
Mortis per venenado vd
Tombo Nova tombejo en Beogrado vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Nikolaevskaya Cavalry school • Mineja instituto en Sankt-Peterburgo • Staba milita akademio Nikolao vd
Partio Blanka movado vd
Subskribo Pjotr Vrangel
Familio
Dinastio familio Vrangel vd
Patro Nikolay Wrangel vd
Patrino Mariâ Dmitrievna Vrangelʹ vd
Edz(in)o Olga Wrangel vd
Infanoj Baron Alexis Wrangel vd
Profesio
Okupo oficiro vd
Laborkampo militestro • Blanka movado vd
Aktiva dum 1902– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Akirinte diplomon de minada inĝeniero (1901), Vrangel volontulis ĉe kavaleria regimento kaj en 1902 estis promociita ĝis oficiro. Vrangel partoprenis en la Rusa-Japana milito. En 1906 li aliĝis al la puna ekspedicia taĉmento sub gvido de generalo A. N. Orlov en la Balta regiono.

En 1910 Vrangel diplomiĝis en la Akademio de la Ĝenerala Stabejo. Li estis komandanto de kavaleria unuo dum la Unua mondmilito. Post la Oktobra Revolucio, Vrangel iris al Krimeo kaj tie aliĝis aŭguste de 1918 al Blanka Voluntula Armeo. Unue li komandis la kavalerian divizion, poste printempe de 1919 – la Kaŭkazian armeon, poste en decembro de 1919 kaj en januaro de 1920 – la tutan blankulan Voluntulan Armeon.

Post la konflikto kun Anton Denikin Vrangel decidis iri eksterlanden. La 4-an de aprilo 1920 li elektiĝis ĉefkomandanto de la tiel nomata rusa armeo de Krimeo. Post malvenko en Norda Tavrio kaj Krimeo, Vrangel fuĝis kun plimulto de sia armeo el Rusio (14-a de novembro 1920). En 1924 li fondis la t. n. Rusan Tutmilitan Union (ruse Русский общевоинский союз).

Vrangel verkis rememorojn nomatajn "Notoj" (ruse Записки), kiuj estis publikigitaj en la magazino "Blanka Afero" (ruse Белое дело) de la Blanka movado en Berlino en 1928.