La pola aŭtovojo A1 estas nun konstruata aŭtovojo. Ĝi estas parto de la eŭropa ŝoseo . Ĝi ankaŭ estas nomata "Sukcena aŭtovojo" [1]. Post rezigno de la aŭtovojo A3, kiu estus laŭlonge okcidenta landlimo de Pollando, A1 estos ununura meridiana aŭtovojo en Pollando.

Pola aŭtovojo A1
Polaj aŭtovojoj • vojo
Ĝeneralaj informoj
Planata Longeco: 582 km
Oni konstruis: 204,1 km
3,0 km (Unua veturejo)
Nun konstruata: 237,7 km
Provincoj: Pomeria Provinco,
Kujavia-Pomeria Provinco,
Lodza Provinco,
Silezia Provinco
Mapo
A1
Foto
Autostrada A1 na odcinku Swarożyn - Nowe Marzy
Autostrada A1 na odcinku Swarożyn - Nowe Marzy
Autostrada A1 na odcinku Swarożyn - Nowe Marzy
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr
A1
A1
E75
E75

Historio de konstruado de A1 redakti

Aŭtovojo A1 estis planita por realigado dum la 1960aj jaroj kiel parto de Transeŭropa Aŭtovojo Nordo-Sudo por kunigi Skandinavion kun landoj de Mediteraneo. En la jaroj 1978-1989 oni konstruis la unuan parton (17,5 km) de ĝi "Tuszyn – Piotrków Trybunalski"

En planata trako de A1 ekzistas ankaŭ kelkaj vojkonstruaĵoj, kiuj havas rapidvojan klason (ekz. suda pretervojo de Toruń). La landvojo nr-o 1 en la parto Piotrków Trybunalski-Częstochowa estis konstruita dum la 1970-aj jaroj laŭ nova trako, preterpasante urbojn, sed ne estis konstruitaj necesaj senkoliziaj vojkruciĝoj.

En la 29-a de julio 2005 koncesiulo – Gdańsk Transport Company S.A. – komencis konstruadon de norda parto de aŭtovojo Rusocin – Nowe Marzy je longeco 89,5 km. La parto en la tuta longeco estas konstruita kiel dulena veturejo en ambaŭ direktoj kun rezervo por tria leno. Fino de konstruado estis la 17-an de oktobro 2008[2].

En oktobro 2005 provincestro de Silezia Provinco subskribis decidon pri situo por 167-kilometra parto de A1 ene de la provinco.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Autostrada Bursztynowa kaj uzas la saman itineron kiel la turisma "sukcena ŝoseo".
  2. A1 urosła do 90 km, "Gazeta Wyborcza",17-a de oktobro 2008. Arkivita el la originalo je 2008-10-20. Alirita 2009-01-02.