Preĝejo Sankta Alojzo (Nagymágocs)
Nagymágocs
(Alidirektita el Preĝejo de Sankta Alojzo (Nagymágocs))
Preĝejo de Sankta Alojzo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Nagymágocs.
Preĝejo de Sankta Alojzo | ||
---|---|---|
Preĝejo de Sankta Alojzo en Nagymágocs
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Nagymágocs | |
Geografia situo | 46° 35′ 18″ N, 20° 28′ 13″ O (mapo)46.58840627204720.470143041989Koordinatoj: 46° 35′ 18″ N, 20° 28′ 13″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Csongrád | |
diocezo | Szeged-Csanád | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | novromaniko | |
Konstruado | 1882–1883 | |
Specifo | ||
Longo | 30 m | |
Larĝo | 12 m | |
Alto | 14 m (navo), 36 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita el brikoj | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiFamilio Károlyi [kAroji) konstruis kirkon en 1883. La orgeno estas aŭedebla dekomence. En 1910 familio Károlyi konstruis kriptojn sub la preĝejon.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo staras sola en angulo de la parko apartenanta al kastelo. La preĝejo havas unusolan navon. La turo altiĝas super la ĉefenirejo, krome estas 2 turetoj. Interne tuj post la enirejo estas galerio por la orgeno. La plej okulfrapaj estas la belegaj bildoj fenestraj, kiuj fariĝis en Budapeŝto. 3 fenestroj de la ĉefaltaro estas ankaŭ bildoj, kiuj prezentas
- meze Kriston kun Dipatrino kaj Sankta Johano
- dekstre Sanktan Alojzon kun blazono de familio Károlyi
- maldekstre Sanktan Franciska-n kun blazono de familio Erdődy [erdOdi].
La altaro kaj la predikejo estis farita el marmoro, la benkoj, ŝrankoj, pordoj el kverkoligno.