Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo

La Aktora Lernejo de la Tutlanda Societo Aktora (origine hungare Országos Színészegyesület Színészképző Iskolája) estis grava aktora instituto inter 19031949 en Budapeŝto (Hungario).

Historio redakti

En fino de la 19-a jarcento la teatra vivo havis tre signifan rolon en Hungario, tamen la ekzistantaj aktoraj lernejoj (Teatra Akademio, privata lernejo de Szidi Rákosi, studio de Gaja Teatro) jam ne estis sufiĉaj. En 1903 la menciita studio de la Gaja Teatro cedis ĉiujn rajtojn al fondo de Aktora Lernejo de la Tutlanda Societo Aktora. Ĝi ekfunkciis jam en la lernojaro de 1903. Komence okazis dujara lernado, ekde 1924 trijara lernado. Oni instruis dramojn, komediojn, diversajn muzikajn teatraĵojn. La aktoroj faris ekzamenojn ekzemple en Gaja Teatro, Teatro Magyar, Teatro Belvárosi, Operetoteatro (Budapeŝto). Post sukcesa diplomo la novaj aktoroj aŭtomate ricevis eblecojn aktoradi en la lando. Dum 25 jaroj resume donis 750 diplomojn. En 1949 la lernejo estis kuntirita al la Teatra Akademio.

Lernejestroj redakti

Ne menciitaj instruistoj (elekto) redakti

Elektitaj studentoj redakti

Fontoj redakti