Propanata acido
Propanata acido | ||||
Plata kemia strukturo de la Propanata acido | ||||
Tridimensia strukturo de la Propanata acido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | [1] | |||
ChemSpider kodo | 1005 | |||
PubChem-kodo | 1032 | |||
Merck Index | 15,7939 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora oleeca likvaĵo kun akra malagrabla odoro | |||
Molmaso | 74.08 g·mol-1 | |||
Denseco | 0.98797 g cm−3 | |||
Fandpunkto | -20.5 °C | |||
Bolpunkto | 141.15 °C | |||
Refrakta indico | 1,36585 | |||
Ekflama temperaturo | 54 °C | |||
Solvebleco | Akvo:
| |||
Mortiga dozo (LD50) | 1350 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R10 R34 R36/37/38 | |||
Sekureco | (S1/2) S23 S36 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H314, H315, H319, H335 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362+364, P403+233, P405, P501[2] | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Propanata acido aŭ propionata acido estas nature okazanta karboksilata acido, senkolora likvaĵo kun akra odoro kiu rememorigas la odoron je korpa ŝvito. La anjono CH3CH2COO− samkiel la saloj kaj esteroj de la propionata acido estas konataj kiel propionatoj aŭ propanatoj.
Ĝi uzatas kiel konservanto en la nutro-industrioj rekte aŭ sub la formo de derivaĵoj tiaj kiaj amonia, kalcia kaj natria propionato. Ĝi uzatas ankaŭ en farmaticiaĵoj, antifungagentoj, agrokemiaĵoj, plastaĵoj, plastikigiloj, kaŭĉukaj kemiaĵoj, tinkturoj, artefaritaj gustigiloj, kaj sinteza parfumfabrikado.
Historio
redaktiPropanata acido estis unue priskribita en 1844 de la aŭstra kemiisto Johann Gottlieb (1815–1875), kiu trovis ĝin inter la fermentigaĵoj de la sukero. Dum la postaj jaroj, aliaj kemiistoj produktis propanatan acidon per pluraj procezoj, kaj neniu el ili rimarkis ke ili produktis la saman substancon.
En 1847, la franca kemiisto Jean-Baptiste Dumas (1800-1884) malkovris ke ĉiuj acidoj studitaj estis la sama komponaĵo, kiun li nomis propionata acido (kiun li prenis el la grekaj vortoj πρῶτος kiu signifas unua, kaj πιόν kiu signifas graso), pro tio ke ĝi estas la plej eta acida molekulo kiu prezentas la proprecojn de aliaj grasacidoj.
Proprecoj
redaktiPropionata acido posedas mezajn fizikajn proprecojn inter tiuj el la plej etaj karboksilataj acidoj, tiaj kiaj la formiata acido kaj acetata acido, kaj tiuj pli longkatenaj grasackidoj. Ĝi estas miksebla kun akvo, sed estas apartigita de la akvo per aldono de salo. Samkiel okazas al la formiata kaj acetata acidoj ĝi konsistas je paro da molekuloj hidrogenligitaj kaj en la likva fazo kaj kiel vaporo.
Propionata acido povas estigi esteron, anhidridon kaj kloridajn derivaĵojn. Per interago kun bromo ĝi spertas α-halogenidigon en ĉeesto de Br2 kaj fosforo kiel katalizilo produktante la α-bromo-propionatan acidon.
Sintezoj
redaktiSintezo 1
redakti- Oni povas prepari la propanatan acidon per oksidado de la propanolo:
Sintezo 2
redakti- Oni povas prepari la propanatan acidon per oksidado de la propanalo:
Sintezo 3
redakti- Per hidrolizo aŭ esterigo de la etila propanato oni produktas la propanatan acidon:
Reakcioj
redaktiReakcio 1
redaktiReakcio 2
redakti- Preparado de la alanino ekde la "propionata acido":
Literaturo
redakti- NIST Chemistry WebBook
- Science Direct
- Chemical Book
- Chemicalland21
- Propionic Acid Degradation by Syntrophic Bacteria During Anaerobic Biowaste ..., Felchner-Zwirello, Monika
- Antimicrobial Food Additives: Characteristics, Uses, Effects, Volume 2, Erich Lück, Martin Jager
- Physical Medicine and Rehabilitation: Principles and Practice, Volume 1, Joel A. DeLisa, Bruce M. Gans, Nicholas E. Walsh
- Flour and Breads and their Fortification in Health and Disease Prevention, Victor R. Preedy, Ronald Ross Watson, Vinood B. Patel
Kunrilataj kemiaĵoj
redakti-
Hidrokso-propanata acido
-
Propanata anhidrido -
Propanotioata acido
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Sigma Aldrich
- ↑ Synquest Laboratories. Arkivita el la originalo je 2020-09-22. Alirita 2017-06-17.
- ↑ Organic Chemistry, Second Edition Mehta, Bhupinder, Mehta, Manju