Lebanona kverko

Specio de kverko hejma en la orienta Mediteranea regiono kaj Okcidentazio
(Alidirektita el Quercus libani)

Lebanona kverko (Quercus libani) estas specio de kverko hejma en la orienta Mediteranea regiono kaj Okcidentazio, inkluzive de Libano, orienta Turkujo, norda Irako kaj Irano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lebanona kverko
Lebanona kverko
Lebanona kverko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Kverko Quercus
Sekcio: Cerris
Quercus libani
G. Olivier
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Lebanona kverko estas falfolia kverko altante ĝis 8 metrojn. La decidua folio estas maldika, longforma kaj ofte nesimetria, ĝia bazo estas ronda kaj ĝia pinto estas iomete pinta. En la plenkreska ŝtato la supra flanko de la folio estas malhelverda kaj la suba flanko estas palverda [1].

La floroj estas monoikaj sed floroj de ambaŭ seksoj troveblas sur la sama arbo kaj estas vente polenitaj. La arbo produktas glanojn kiuj diametras ĝis proksimume al 2 cm ĝis 3,5 cm ; la glanoj estas duone kovritaj de la kupulo [1].

 
Folioj de lebanona kverko.
 
Verdaj lebanon-kverkaj glanoj kun pikilaj kupuloj.

Uzado redakti

Lebanon-kverka ligno estas tre malmola kaj rezistema al insektaj kaj fungaj atakoj kaj estas uzitaj en konstruaĵoj [1].

Manĝaĵo

Lebanon-kverkaj glanoj estas tre amaraj pro altaj koncentriĝoj de taninoj; tiu amara gusto povas esti lesivita eksteren per lavado de la glanoj en fluakvo sed tiu kaŭzas la perdon de multaj utilaj mineraloj. La glanoj povas esti sekigataj kaj esti muelataj en pulvoron kaj uzataj por densigi stufaĵojn kaj povas esti miksitaj kun faruno por farado de pano. La rostitaj amaraj glanoj povas esti utiligitaj kiel kafo anstataŭanto.

Kurace

Gajloj produktitaj de larvoj de diferencaj insektoj kiuj troveblas sur la arboj havas speciale altajn tanino-koncentriĝojn, estas alte adstringaj kaj estis uzitaj en la traktado de hemoragio kaj diareo. Taninoj el la gajloj ankaŭ estas uzitaj kiel tinkturfarbo [2].

Kultivado redakti

Ornama arbo redakti

Tiu palearktisa specio estas kultivita kaj plantita kiel ornama arbo en ĝardenoj, parkoj, kaj vivej-restaŭaj projektoj. Ĝi estas sukcesa en trosekec-toleremaj pejzaĝoĝardenoj. Lebanona kverko povas vegeti en meze lomaj al peze argilaj grundoj, kun neniu prefero por la grado de acideco. La arbo povas esti kultivata en senpera sunlumo al duona ombro. Ĝi povas rezisti al fortaj ventoj, sed ne al sal-mara elmetado.

Lebanona kverko ne bone toleras radikoperturbon, tial pejzaĝarboj ne devus esti translokitaj post plantado, aŭ transplantitaj de naturaj vivejoj. Glanoj semitaj in situ (surloke) fakte produktos la plej bonajn arbojn, kreskokvote kaj profundradik-trosekec-tolereme. La glanoj estas semitaj kiam ili maturiĝas. Glanoj perdas sian viveblecon se ili sekiĝas, kaj bezonas esti konservitaj en humida kaj malvarmeta ejo for de ronĝuloj ĝis plantado.

Biologia plagokontrolo redakti

La lebanon-kverka foliolitiero estas utiligita por biologia plagokontrolo - herbivora insektoforpuŝrimedo por protektado de aliaj plantoj. La folioj estas metitaj kiel humo tavolo ĉirkaŭ vundeblaj plantoj efike mallogante helikojn, limakojn, kaj larvojn. Ĉar freŝaj folioj povas malhelpi kreskadon de plantoj, ili ne estas uzitaj ĵus rikoltitaj de la arbo. Tiu falfolia arbo produktas multe da utila foliolitiero aŭtune [3].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 france Seigue, Alexandre. (1985) La forêt circumméditerranéenne et ses problèmes, Techniques agricoles et productions méditerranéennes 5. Maisonneuve & Larose, p. 119 / 502. ISBN 2-7068-0897-7, 9782706808975.
  2. angle Grieve. (1984) A Modern Herbal. Penguin. ISBN 0-14-046440-9.
  3. angle Riotte, L. (1978) Companion Planting for Successful Gardening. Vermont, USA: Garden way. ISBN 0-88266-064-0.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti