Sándor Palcsó [ŝAndor palĉO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palcsó Sándor estis hungara operkantisto (tenoro).

Sándor Palcsó
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1929 (1929-11-08)
en Pécs
Morto 4-an de marto 2021 (2021-03-04) (91-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo operkantisto • aktoro
vdr

Sándor Palcsó [1][rompita ligilo] naskiĝis la 8-an de novembro 1929 en Pécs, li mortis la 4-an de marto 2021.

Biografio redakti

Sándor Palcsó frekventis kalvinanan gimnazion en Gyönk inter 1940–1948, poste li studis en Universitato de Pécs, sed en la sekva jaro li estis forigita, ĉar li ne estis "laboristodevena". Li iĝis simpla laboristo, poste soldato. Inter 1952–1957 li kantadis en koruso, kie estis samtempe kantoteknika instruado. En 1957 li aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed li ofte kantis ankaŭ en pluraj eŭropaj urboj. Li emeritiĝis en 1979, tamen ĝis 1986 li estis gastokantisto de la Operejo. En 1991 li translokiĝis al Érd. Li ricevis 7 premiojn inter 1962-2011, krome li estis nomumita eterna membro de la Operejo en 2014. Li havis edzinon kaj 2 gefilojn.

Elektitaj roloj redakti

Roloj en televiziaj filmoj redakti

  • A palacsintás király (1973)
  • A montmartre-i ibolya (1988)
  • Esküdtszéki tárgyalás (1991)

Lia libro redakti

  • "Én a pásztorok királya... Palcsó Sándor emlékei" (2011)

Fontoj redakti