Segesd (Hungario)
Segesd [ŝegeŝd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Nagyatád.
Segesd | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7562 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 190 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 21′ N, 17° 21′ O (mapo)46.343417.347538888889Koordinatoj: 46° 21′ N, 17° 21′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 73,09 km² (7 309 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bc/Segesd_l%C3%A9gifot%C3%B32.jpg/220px-Segesd_l%C3%A9gifot%C3%B32.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.3444/17.3478
- Areo: 73 km²
- Loĝantaro: 2690
- Poŝtkodo: 7562
- Telefonprefikso: 82
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, ĉefvojo Balatono-Barcs, laŭ fervojo Balatonszentgyörgy-Somogyszob. Nagyatád troviĝas 14, Csurgó 27 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la hungaroj keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1193 laŭ la tiama ortografio "Sequest". En 1294 abatejo fondiĝis. La komunumo rekte apartenis al la reĝino ĝis 1395. En la 14-a jarcento Segesd urbiĝis. Dum la turka erao la urbo ne senhomiĝis, eĉ restis grava loko. La turkoj trakonstruis la abatejon al fortikaĵo, kiun la hungaroj kelkfoje okupis. Ekde 1715 aperis jam aparte Felsősegesd (Supra Segesd) kaj Alsósegesd (Supra Segesd).
Vilaĝservoj estas 2 infanĝardenoj, lernejo, biblioteko, kulturdomo, 2 kuracejoj, apoteko, bestokuracejo, poŝto, polico, 3 vendejoj, restoracio, benzinoputo.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika Kirko Sankta Ladislao (Segesd) kun monaĥejo de 1777
- pilgrimloka kapelo omaĝe al Dolora Dipatrino el la 18-a jarcento
- statuo pri Sankta Triunuo
- Kastelo de Segesd aŭ kastelo de Széchenyi [sEĉEnji] de 1901 kun parko
- muzeo
Famuloj
redaktiEn la iama Felsősegesd naskiĝis tablotenisisto Zoltán Tauber.