Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la asteroido 243 Ida. Por aliaj signifoj vidu la artikolon IDA.

243 Ida estas mezgranda sed hela asteroido de la asteroida zono, ano de la Koronisa familio.

243 Ida
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Ida kun Daktilo (pligrandita en kadro supre)
Ida kun Daktilo (pligrandita en kadro supre)
Ida kun Daktilo (pligrandita en kadro supre)
asteroido
Oficiala nomo 243 Ida
Aliaj nomoj A910 CD; 1988 DB1
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Ida vd
Malkovro
Malkovrinto Johann Palisa
Dato de malkovro 29-a de septembro 1884
Loko de malkovro Vieno (Aŭstrio)
Unua superflugo Galileo; 28-a de aŭgusto 1993
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
428,000 Gm (2,861 AU)
408,162 Gm (2,728 AU)
447,837 Gm (2,994 AU)
Discentreco 0,046
Meza anomaliangulo 225,051°
Klinangulo 1,138°
Periodo 1 767,564 tagoj
(4,84 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,60 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
324,217°
Argum. de periapsido 108,809°
Naturaj satelitoj Daktilo
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
59,8 × 25,4 × 18,6 km
32 km vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(4,2 ± 0,6) × 1016 kg
(2 600 ± 500) kg/m3
0,3 al 1,1 cm/s² laŭ loko
25 m/s
Rotacia periodo 0,193 tago (4,63 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 200 K K
Geometria albedo 0,2383
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 9,94
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de la aŭstria astronomo Johann Palisa, la 29-an de septembro 1884 elde la observatorio de Vieno.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Idaia, fratino de Adrastejo, ambaŭ nimfoj kiuj vartis Zeŭson bebon. Tiu nomo estis proponita de Moriz von Kuffner, bierfaristo, amatora astronomo kaj viena meceno de la astronomio.

Esplorado redakti

La 28-a de aŭgusto 1993 ĝi estas proksimiĝita de la kosmosondilo Galileo, per kiu estis malkovrita ĝian naturan sateliton Daktilo.

 
pasoj de Galileo tra la asteroida zono

En 1993, la asteroido estis preterpasita de la kosmosondilo Galileo, kies celo estis Jupitero kaj ties lunoj. La preterpasoj apud Ida kaj Gaspro estis duarangaj celoj.

La kosmosondilo fotis la asteroidon inter 240 350 km kaj 2 390 km de distanco, kun relativa rapideco de 12,4 km/s. Proksimume 95% el la surfaco de Ida estis fotita.

Daktilo, la luno de Ida, estis malkovrita sur la ricevitaj kliŝaĵoj far de Ann Harch, ano de la teamo de la misio Galileo. Je la momento de la preterflugo, ĝi troviĝis je 90 km for de Ida, kaj sekvis progradan orbiton.

Ecoj redakti

 
Ida vidata sub variaj anguloj, de Galileo

Fotoj de 243 Ida montras neregulan kaj plilongigitan objekton, kiu ŝajnas farita el du korpoj ligitaj en formo memoriganta tiun de kornbulko, kun la subspaco ŝtopita per ruboj. Ĝia surfaco estas el la plej kraterhavaj en la sunsistemo kaj aperas kovrita de dika tavolo de regolito.

La reflekta spektro de Ida, mezurita la 16-an de septembro 1980 de la astronomoj David J. Tholen kaj Edward F. Tedesco, kongruas kun tiu de la S-tipaj asteroidoj. Multaj observoj estis faritaj elde la Mararmea Usona obersvatorio de Flagstaff kaj la observatorio Oak Ridge de Harvard (Masaĉuseco), kiuj permis precizi ĝian orbiton, por prepari la preterflugon de Galileo.

243 Ida estis identigita kiel ano de la Koronisa familio, far de la japana astronomo Kiyotsugu Hirayama, kiu hipotezis, en 1918, ke tiu familio estus la restaĵo de detruita pli granda korpo.

La kolektitaj datenoj kolektitaj okaze de la preterflugo de Galileo permesis unuan "geologika" studo de la asteroido: ĝia komponiĝo similas tiun de la ordinaraj ĥondritoj (aŭ O-ĥondritoj), tre ordinara tipo de meteorŝtonoj. Iaj S-tipaj asteroidoj, speciale tiuj de la Koronisa familio kiel Ida estas verŝajne la ĉefa fonto de tiaj meteorŝtonoj falintaj sur Teron[1].

Satelito redakti

La satelito Daktilo, oficiale « (243) Ida I Dactyl » ricevis la nomon de la Daktiloj, mitaj estaĵoj kiuj vivis sur monto Ida en Kreto.

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita sur kliŝajoj senditaj de Galileo, kaj estis la unua pruvo de la ekzisto de asteroida luno, kaj suspektigas, ke multe da asteroidoj havus lunon[2].

Ecoj redakti

Ĝi havas nur 1,4 km de diametro kaj sekvas progradan orbiton de granda duonakso de ĉirkaŭ 108 km. La aliaj parametroj ne estis precize kalkulitaj[3] pro la mallonga daŭro de la preterflugo.

Ĝia komponiĝo similas tiun de Ida. Ĝia deveno estas necerta, sed datumoj ricevitaj post la preterflugo pensigas, ke ĝi estus fragmento de 158 Koronis.

 
Alproksimiĝo de Galileo al Ida

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
242 Kriemhild243 Ida244 Sita