Alfons DALMA, vere: Stjepan/Stipe Tomičić, (naskiĝinta la 26-an de majo 1919 en Otočac, mortinta la 28-an de julio 1999 en Vieno) estis kroata-aŭstra ĵurnalisto, propagandisto kaj diplomato de Sendependa Ŝtato Kroatio.

Alfons Dalma
Alfons Dalma (la tria de maldekstre) dum televida postbalotad-raportado por la Nacia Konsilio en 1970. Maldekstre videblas Alfred Payrleitner
Alfons Dalma (la tria de maldekstre) dum televida postbalotad-raportado por la Nacia Konsilio en 1970. Maldekstre videblas Alfred Payrleitner
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1919 (1919-05-26)
en Otočac
Morto 28-an de julio 1999 (1999-07-28) (80-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco JugoslavioAŭstrio
Okupo
Okupo ĵurnalistotradukisto
vdr

Vivo redakti

Tomičić edukitis fare de la dominikanoj katolikisme kaj studis politiksciencon en Zagrebo kaj Parizo.

Inter 1941 kaj 1943 li redaktistis ĉe Hrvatski Narod, la ĉefa organo de Ustaše en Zagrebo. Krome li verkadis por la dekstra revuo "Pokret". En 1944 Tomičić iĝis gazetara ataŝeo en Berlino kaj en Vieno.

Je la fino de la Dua mondmilito Dalma venis per Vieno al Salcburgo kie li ŝanĝis sian nomon. En Salcburgo li ankaŭ konatiĝis kun la elstara ĵurnalisto Gerd Bacher. Malgraŭ la Ustaše-kariero Gustav Adolf Canaval, ekde 1945 vicestro de la nove fondita aŭstria taggazeto Salzburger Nachrichten (SN), dungis Alfons Dalma. En 1946 li iĝis aŭstra ŝtatano. En 1950 Dalma responsis pri la publikigo de la personaj duonfilozofiaj rememoroj de Benito Mussolini en ok sinsekvaj partoj sub la titolo Mussolinis Tagebuch.[1] Ĉe la salcburga ĵurnalo Dalma laboris ĝis 1952.

Inter 1953 kaj 1962 Dalma deĵoris en Munkeno ĉe la taggazeto Münchner Merkur. Dalma havis ankaŭ docentadkontrakton ĉe la munkena Altlernejo pri politiko. Dalma ankaŭ regule verkis por la viena ĉiutaga publicaĵo Die Presse, por la bavaria Bayernkurier kaj por la fakgazeto Wehrkunde.

En 1967 la nova generalintendanto de ORF, Gerd Bacher, venigis lin kiel ĉefredaktiston al la ŝtata aŭstra radi- kaj televidkanalaro. En 1974, kiam la unua estrado de Bacher ĉe ORF finiĝis, Dalma transloĝiĝis ĝis 1986 por ORF al Romo kie li korespondantis kaj regule raportis i.a. por spektantoj de elvatikanaj ceremonioj. Li ankaŭ aktivis tradukiste tradukante kelkajn librojn de Giovanni Guareschi el la serio Don Kamilo kaj Pepone el la itala en la germanan. Sub la egido de Dalma enkondukitis novaĵoj ĉiuhoraj kaj regulaj radiĵurnaloj informaj. Ankaŭ la televida novaĵliverado tre pligrandiĝis. Inter 1987 kaj 1996 Dalma faris por la televidkanalo de ORF la serion Die Geburtsstätten Europas pri spiritaj naskiĝlokoj de Eŭropo.

Honoroj redakti

La dikaturo kroatia honoris lin per du ordenoj; unu li ricevis de diktatoro Ante Pavelić persone. En 1969 oni aljuĝis al Dalma publicistan premion nomitan por Karl Renner (Dr.-Karl-Renner-Publizistikpreis).

En 1982 li ekrajtis porti la honoran titolon de profesoro. Krome li honoritis en Italujo kaj Franclando (Grande Ufficiale respektive Chevalier de la Legion d'Honneur). Ankaŭ la Respubliko Aŭstrio donis al li altan meritagnoskilon (Goldenen Verdienstkreuz, do la oran meritkrucon). En 1988/89 Dalma ricevis, kune kun Ilse Leitenberger kaj sia frua SN-kolego Viktor Reimann, la Premion René-Marčić-premion, nomitan por la iama eldonisto de Salzburger Nachrichten kaj jurfilozofo René Marčić. Ambaŭ, Marčić kaj Dalma, havis ja jugoslavian pasintecon.

Dalma entombigitis sur la tombejo de Grinzing.

Kritiko redakti

La pli frua kariero de Dalma por propagando de Ustaše ofte kaj ade kritikitis. Eble tio ankaŭ kaŭzis la maldungigon lian kiel ĉefredaktiston ĉe ORF en la jaro 1974-a.

Verkoj redakti

  • Hintergründe der Berlin-Krise, Condor-Verlag, Karlsruhe 1962
  • De Gaulle, die Deutschen, Europa, Condor-Verlag, Karlsruhe 1962
  • Geburtsstätten Mitteleuropas. Eine Dokumentation, TR-Verlags-Union, München 1993

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Kromaj legadoj redakti

  • Bruno Jahn: Die deutschsprachige Presse: Ein biographisch-bibliographisches Handbuch, eldonejo K. G. Saur, Munkeno 2005, ISBN 978-3-110961577
  • Fritz Hausjell, Oliver Rathkolb: "'Was unsere Zeit vor allem braucht, ist Geist der Versöhnung, der Volksgemeinschaft'. Ein Beitrag zur Biographie des Journalisten Alfons Dalma", en: Medien und Zeit, jarkolekto 4, nr. 1/89.

Eksteraj ligioj redakti