Antonio Lotti

Antonio Lotti (n. 5-an de januaro 1667 en Venecio; m. 5-an de januaro 1740 en Venecio) estis itala komponisto.

Antonio Lotti
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1667 (1667-01-05)
en Venecio
Morto 5-an de januaro 1740 (1740-01-05) (73-jaraĝa)
en Venecio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo komponistokantistoorgenisto
vdr
Antonio Lotti, komenco de la Kyrie el la Misa Brevis
Katedralo San Marco en Venecio

Vivo redakti

Lotti estis filo de Matteo Lotti, elektoprinca kapelestro ĉe la kortego en Hanovro. Jam kiel infano Lotti kantis en la ĥoro de la katedralo Sankta Marko en Venecio, dum kiam li ricevis sian muzikan edukadon de Giovanni Legrenzi. Tiu instruo kapabligis Lotti, jam en la aĝo de dek ses jaroj unue prezentiĝis kun la opero Il Giustino. La 31-an de majo 1692 li estis alvokata dua orgenisto de la katedralo, antaŭe li jam demonstris sian povon kiel helporgenisto. La 17-an de aŭgusto 1704 li avancis al posteulo de Spada kiel 1-a orgenisto.

Kiam en 1717 la filo de la elektoprinco Aŭgusto la forta okaze de sia vizito al Venecio aŭkultis la muzikon de Lotti, li tuj invitis lin al Dresdeno. Lotti akceptis kaj restis inter 1717 kaj 1719 ĉe la kortego en Dresdeno. Tie ekestis lia plej konata opero Teofane. Li komponis ĝin okaze de la geedziĝaj solenaĵoj de la posta elektoprinco Friedrich August. En novembro 1719 Lotti revenis al Venecio kaj neniam plu komponis operojn, sed ĉambromuziko aŭ eklezian muzikon.

En 1731 okazis skandalo, kiam la fama komponisto Giovanni Battista Bononcini false pretendis la aŭtorecon de la madrigalo de Lotti In una siepe ombrosa. Pruviĝis tamen, ke tiu ĉi madrigalo estis elprenita el la kolekto de Lotti Duetti, terzetti e madrigali de 1705. Tio plikreskigis la bonegan reputacion de Lotti.

La 2-an de aprilo 1736 oni vokis Lotti en la prestiĝan oficon de Maestro di Cappella [kapelestro] de la katedralo Sankta Marko en Venecio. Per tio Lotti iĝis malfrua posteulo Claudio Monteverdi. Li venkis kontraŭ siaj kunaspirantoj Antonio Pollarolo, Nicola Porpora kaj Andrea Porta. Per siaj komponaĵoj Lotti estis bonhava; tamen li ne volis resigni la oficon de kapelestro. Krome Lotti estis konata kiel bonega instruisto: liaj lernantoj estis i.a. Domenico Alberti, Giovanni Battista Bassani, Baldassare Galuppi, Quirino Gaspari, Benedetto Marcello kaj Jan Dismas Zelenka. Ankaŭ kun la kolego Johann Adolf Hasse Lotti trovis fervoran adepton.

Jam en 1736 serioze malsaniĝinte, Antonio Lotti mortis en la aĝo de preskaŭ 75 jaroj la 5-an de januaro 1740 en Venecio. Li estas entombigita en la preĝejo San Geminiano. Kun la detruo de la preĝejo en 1851 ankaŭ malaperis la tombŝtono.

En la muziko de Antonio Lotti oni trovis malfruan, sed ankaŭ dignan posteaĵon por la muziko de Andrea Gabrieli, kiu jam cent jarojn antaŭe pelis la Italan eklezimuzikon al arta kulmino.

En 2004 la Batzdorfer Hofkapelle prezentis dum Bach-Festivalo en Lepsiko la operon de Lotti Ascanio.

Verkaro redakti

Muziko profana redakti

Operoj redakti

Estas notitaj 24 verkoj de Lotti; la jaro kaj la urbo rilatas al la unua prezentado.

Musica sacra redakti

Oratorioj redakti

La muziko de la oratorioj de Lotti estas malaperinta; la jaro kaj la urbo rilatas al la unua prezentado.

  • La Giuditta (1701)
  • Gioas re di Giuda (libreto de Zaccaria Valaresso, 1701 ca., Venecio)
  • San Rinaldo (1702, Venezia)
  • Il voto crudelo (libreto de Pietro Pariati, 1712, Vieno)
  • Triumphus fidei (1712, Venecio)
  • L'umiltà coronata in Esther (libreto de Pietro Pariati, 1714 ĉ., Vieno)
  • Il ritorno di Tobia (libreto de G. Melani, 1723, Venecio)

Instrumentmuziko redakti

Literaturo redakti

  • Spitz, Charlotte: Antonio Lotti in seiner Bedeutung als Opernkomponist. - München, Univ., Diss., 1917

Eksteraj ligiloj redakti

  • Senkostaj muzikaĵoj fare de Antonio Lotti en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")