Bakonykúti [bakonjkUti] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Székesfehérvár. Bakony estas granda montaro en la Transdanubio, kúti signifas hungare puta.

Panoramo de Bakonykúti

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bakonykúti situas en montaro Bakony, fine de sakovojo.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste avaroj alvenis. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, en 1759 germanoj refondis ĝin. En 1795 katolika preĝejo omaĝe al (Granda) Dipatrino konstruiĝis. En 1945 la germanoj tenis la fronton dum 3 monatoj.

Nuntempe la vilaĝo estas feriejo. En Bakonykúti migra poŝto servas.

Komunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlando redakti

Bakonykúti Cserkút Feketekút Forráskút Hárskút Hárskút Hercegkút
Hidegkút Kadarkút Kardoskút Kékkút Kerkakutas Keszőhidegkút Kiskutas
Kőkút Kutas Kútfalva Lókút Mélykút Nagykutas Nagysomkút
Némethidegkút Örménykút Pesthidegkút Salköveskút Sókút Sóskút Székkutas
Széleskút Szentistvánkút Szentkút Úrkút Zalaköveskút