Chalon-sur-Saône

komunumo en la departemento Saône-et-Loire de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chalon-sur-Saône (stacidomo).

Chalon-sur-Saône estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Saône-et-Loire kaj en la regiono Burgonjo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. Chalon havas proksimume 50 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Chalonnais [ŝalone] en la franca lingvo.

Chalon-sur-Saône
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Saône-et-Loire (subprefektejo)
Arondismento Chalon-sur-Saône (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
INSEE kodo 71076 [+]
Poŝtkodo 71100
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Gilles Platret
(2014-2026)
Demografio
Loĝantaro 45 031  (2021) [+]
Loĝdenso 2 959 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 47′ N, 4° 51′ O (mapo)46.7811111111114.8538888888889Koordinatoj: 46° 47′ N, 4° 51′ O (mapo) [+]
Alto 185 m [+]
Areo 15,22 km² (1 522 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chalon-sur-Saône [+]
vdr

Geografio redakti

Chalon-sur-Saône, kiel montras sia nomo, estas trafluata de la rivero Saône. Kvankam ĝi estas la plej granda urbo de la departemento (kaj la dua plej granda urbo de Burgonjo post Dijon), Chalon estas nur ĉefurbo de arondismento kaj subprefektejo (kiu troviĝas en rimarkinda konstruaĵo, starigita laŭ la stilo de la reĝado de Henriko la 4-a).

Historio redakti

Chalon estis malnovtempe la ĉefurbo de la graflando de Chalon, antaŭ kunuiĝi kun la duklando de Burgonjo. Pluraj katolikaj koncilioj cetere okazis en Chalon, respektive en 651, 813 kaj 1129.

La franca reĝo Karlo la 9-a vizitis la urbon je la 1-a de junio 1564, okaze de sia granda ĉirkaŭiro de Francio (1564-1566). Li laŭdire ricevis triumfan bonvenon.

Vidindaĵoj redakti

 
Katedralo Sankta Vincento

La muzeo Niépce estas dediĉita al Nicéphore Niépce, pioniro de fotografio.

La muzeo Dominique Vivant Denon troviĝas sur la placo de la urbdomo kaj temas pri la gravaj artistoj de la fino de la 18-a jarcento.

La katedralo Saint Vincent konstruiĝita inter 1090 kaj 1520 estas ambaŭ romanika kaj gotika.

La roseraie Saint Nicolas estas vasta ĝardeno kun grava kolekto de malnovaj rosaj.

La Espace des Arts estas nova (1971) spektaklejo.

Chalon-sur-Saône plie posedas vastan historian kvartalon, kun multaj malnovaj domoj, stratetoj kaj turoj.

Famuloj redakti

Esperanto-movado redakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Vidu ankaŭ redakti

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti