Fela Kuti

Niĝeria muzikisto kaj aktivulo

Fela Anikulapo KUTI (naskiĝis la 15-an de oktobro 1938 en Abeokuta, mortis la 2-an de aŭgusto 1997 en Lagos) estis niĝeria muzikisto, saksofonisto, bandgvidanto kaj homrajta aktivulo. Li famiĝis kiel pioniro de afrobito.

Fela Kuti
Persona informo
Naskonomo Fela Anikulapo Kuti
Aliaj nomoj Abami Eda • Fela Aníkúlápó Kuti
Naskiĝo 15-an de oktobro 1938 (1938-10-15)
en Abeokuta, Western State,  Kolonia Niĝerio
Morto 2-an de aŭgusto 1997 (1997-08-02) (58-jaraĝa)
en Lagoso
Mortokialo morto pro aidoso
Lingvoj anglajoruba • niĝeria piĝino
Ŝtataneco Niĝerio
Alma mater Trinity Laban Conservatoire of Music and Dance • Abeokuta Grammar School
Familio
Patro Israel Olutodun Ransome-Kuti
Patrino Funmilayo Ransome-Kuti
Frat(in)oj Olikoye Ransome-Kuti • Beko Ransome-Kuti
Edz(in)o nekonata valoro • Remilekun Kuti
Infanoj Femi Kuti • Seun Kuti
Okupo
Okupo saksofonisto • bandestrokantaŭtorodirigentokantistokomponisto • aktivulo
TTT
Retejo http://www.felaproject.net
vdr

Vivo redakti

Kuti naskiĝis nomate Olufela Olusegun Oludotun Ransome-Kuti en la tiama Kolonio kaj Protektorato Niĝerio. Lia patrino estis ĉefo Funmilayo Ransome-Kuti, kiu estis konata feministo, kontraŭkolonia politikisto kaj edukisto. La patro estis Israel Oludotun Ransome-Kuti, anglikanisma pastoro kaj lernejestro.

Ekde 1958 Kuti studis en brita Londono unue medicinon, poste muzikon. En 1963 li reenlogiĝis al Niĝerio. En Niĝerio kaj dum vojaĝo al Ganao Kuti kreis sian novan muzikĝenron de afrobito, kunfandigo de hajlajfo, ĵazo, funko, salso, kalipso kaj la popolmuziko de la Joruboj. En 1969 li kun bando loĝis dum dek monatoj en usona Los-Anĝeleso, kie li malkovris la politikajn ideojn de la Black Panthers. Reen en Niĝerio en 1970 li ŝanĝis sian ĉefan muzikteksttemon de amo al politiko.

La politikaj tekstoj de Fela Kuti malamikigis multajn homojn, interalie niĝeria prezidanto Muhammadu Buhari, kiu en 1984 malliberigis la muzikiston pro akuzo pri kontrabandado. Post dudek monatoj li estis liberigita de generalo Ibrahim Babangida.

En 1997 Kuti mortis pro eble aidoso.

Literaturo redakti

  • Michael E. Veal, Fela. Life and Times of an African Musical Icon, Philadelphia: Temple University Press. 1997
  • Rolf Brockmann, Gerd Hötter: Szene Lagos. Reise in eine afrikanische Kulturmetropole (germanlingva: Vojaĝo en afrikan kulturmetropolon), Eldonejo Trickster, München 1994, p. 15-48. ISBN 3-923804-75-X

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti