Ferenc HERCZEG [herceg], hungare Herczeg Ferenc, Esperante Francisko Herczeg estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.

Ferenc Herczeg
Persona informo
Herczeg Ferenc
Naskonomo Franz Herzog
Naskiĝo 22-an de septembro 1863 (1863-09-22)
en Vršac
Morto 24-an de februaro 1954 (1954-02-24) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Piarist High School, Timișoara vd
Partio Liberal Party • National Party of Work vd
Subskribo Ferenc Herczeg
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistodramaturgopolitikisto • prozisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ferenc Herczeg

Ferenc Herczeg naskiĝis, kiel Franz Herzog (apartenanta al la germana minoritato) la 22-an de septembro 1863 en Versec, kiu nun estas Vršac, Serbio. Li mortis la 24-an de februaro 1954 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kiel germano, li lernis hungare en la lernejo. Li murdis iun dum duelo, tial li estis kondamnita je malliberejo, kie li verkis romanon. Poste li ĵurnaladis ekde 1891 en Budapeŝto. Baldaŭe li estis populara verkisto kaj ricevis premion en 1930. Inter 1950-1953 li estis en gulago en Hortobágy.

Ferenc Herczeg estis membroj de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio.

Verkoj (elekto) redakti

  • Fenn és lenn (Supre kaj malsupre), romano, 1890
  • A dolovai nábob leánya (filino de nababo de Dolova), 1894, en 1933 filmo
  • Egy leány története (Historio de filino), romano, 1899
  • Bizánc (Bizanco), dramo, 1904
  • Magdaléna két élete (Du vivoj de Magdalena), romano, 1916
  • A költő és a halál (La poeto kaj la morto) teatraĵo, 1923
  • Herczeg Ferenc munkái (Verkoj de Ferenc Herczeg), ornama eldono en 40 volumoj, 19251930
  • Válogatott munkáinak emlékkiadása (Memoreldono de elektitaj verkoj), 19331936
  • Utolsó tánc (Lasta danco), teatraĵo, 1939
  • Herczeg Ferenc magyar történelmi drámái (Historiaj dramoj de F. Herczeg), 1943
  • Fecske és denevér (Hirundo kaj vesperto) teatraĵo, 1944

En Esperanto aperis redakti

Recenzoj redakti

Pri "Hungaraj Rakontoj".

 
 Vere leginda la areto da hungaraj rakontoj. La verketo enhavas interesplenan skizeton pri la hungara literaturo. Humorplenaj kaj ĉerpitaj el la vivo estas la rakontoj : La infano estas mallsana kaj La batalo de Maraton ; korplena estas la novelo Katarina kaj Ratjo kaj kion diri pri Lizi, Elze, Elizabet ? Ne ; legu ĝin vi mem kaj vi estos kontenta kaj vi rellegos certe ĝin. Ĉu ni povas tamen ne kritike — peti ke tradukistoj ĉiam klarigu en malgrandaj notoj la signifon de vortoj kiujn ne ĉiuj esperantistoj povas kompreni, ĉar tiuj vortoj reprezentas ideojn, faktojn, kutimojn k. t. p. specialajn en kelkaj landoj kaj nekonatajn en aliaj regionoj ekzemple en la mena verketo maturekzameno, la loko de Franz Deak en la parlamentdomo de Budapest 
— Belga Esperantisto n042 (apr 1912)
 
 Kvar belaj rakontoj. Rekomendinda legaĵo. 
— Belga esperantisto n142 (dec 1926)

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio